Aŭtoro Fadeno: 4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo  (Legita 6563 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo
« je: majo 18, 2014, 08:08:39 ptm »
  Monaĥo en la vilaĝo

  4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo

  Kiel abelo en floro

  Damaĝas nek koloron nek aromon

  Sed nur kolektas nektaron kaj forflugas

  Tiel kondutas la Saĝulo.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la ĉefdisĉiplo Maha Mogalano kaj mizera riĉulo Kosijo.

  En la vilaĝo de Sakaro proksima al Raĝagaho mizere vivis riĉulo nomata Kosijo, kiu neniam volis doni eĉ plej malgrandan parton de sia havaĵo. Iutage, la riĉulo kaj lia edzino faris kukojn en la plej alta etaĝo de sia domo, por ke neniu vidu tion kaj petu kukojn de ili.

  Frumatene tiutage, la Budho vidis la riĉulon kaj lian edzinon per sia superordinara rigardo kaj sciis, ke ambaŭ ili baldaŭ atingos la frukton de Sotapato. Do li sendis Mahan Mogalanon al la domo de la riĉulo, ke li akurate konduku la geedzojn al la Ĝetavana Monaĥejo por tagmanĝo. Maha Mogalano tuj atingis la domon de Kosijo per sia supernatura povo,  kaj staris ĉe la fenestro.

  La riĉulo vidis Mahan Mogalanon kaj tuj petis lin forlasi, sed li nur staris tie silente. En la fino, Kosijo diris al sia edzino: "Faru tre malgrandan kukon kaj donu ĝin al la monaĥo." La edzino elprenis iom da pasto kaj metis ĝin en la poton, sed la kuko tuj plenigis la tutan poton. Kosijo opiniis, ke la edzino eble prenis tro multe da pasto, do li prenis nur pinĉon da pasto kaj metis ĝin en la poton, sed lia kuko ankaŭ ŝveliĝis ĝis la grandeco de poto. Okazis, ke ili neniel povis fari malgrandan kukon kiel ajn malgrandan paston ili metis en la poton. Fine, Kosijo proponis, ke la edzino oferu kukon el la korbo al la monaĥo.

  Kiam ŝi volis elpreni kukon el la korbo, ĝi ne povis eliĝi, ĉar ĉiuj kukoj gluiĝis kune kaj ŝi neniel povis disigi ilin. Poste Kosijo tute malpacienciĝis kaj oferis la tutan korbon da kukoj al Maha Mogalano. La monaĥo donis lecionon al la riĉulo kaj lia edzino. Li ankaŭ diris al la geedzoj, kiel la Budho atendas ilin kun kvincent monaĥoj en la Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, kiu distancas de Raĝagaho je kvardek kvin joĝanoj. Maha Mogalano per supernatura povo prenis ambaŭ Kosijon kaj lian edzinon kune kun la korbo da kukoj al la Budho. Tie ili oferis la kukojn al la Budho kaj kvincent monaĥoj. En la fino de la manĝo, la Budho faris predikadon pri almozdono kaj ambaŭ geedzoj atingis la frukton de Sotapato.

  En la sekva vespero dum la monaĥoj babilis, laŭdante Mahan Mogalanon, la Budho iris al ili kaj diris: "Monaĥoj, vi ankaŭ devas loĝi kaj praktiki en la vilaĝo kiel Maha Mogalano, ricevante oferojn de la vilaĝanoj sen influi al iliaj kredo, malavareco kaj riĉeco."

  La abeloj kolektas mielon de floroj sen damaĝo al ties koloroj kaj aromoj, kaj per tio helpas la arbojn produkti multe da fruktoj. Same silenta sanktulo iras en la vilaĝo kolektante almozojn sen damaĝi al aliuloj eĉ dum minuto, kaj farante tion, li helpas homojn gajni pli da merito kaj feliĉo.

  La silenta sanktulo kolektas almozon en la vilaĝo de domo al domo, prenante nur manplenon el ĉiu domo kaj nur tion, kion oni donis al li volonte kaj respektoplene. La vagantaj asketoj kaj almozantoj de ĉiuj aliaj religioj dependas de la vilaĝo por siaj vivbezonaĵoj. Sed la virtaj silentaj sanktuloj atentas, ke la vilaĝo estas ne ekspluatita en ajna maniero. Dum prenado de mielo el floroj, la abelo polenas la florojn tute sen damaĝo al ili. Dum kolektado de almozoj, la silenta sanktulo ankaŭ donas spiritan favoron al la homoj. Li dividis la meriton gajnitan per sia praktikado kun la homoj, kiuj tenis lian vivon. La almozdonantoj gajnos multe da merito, kiu kondukos al ili feliĉon en nuna kaj postaj vivoj. Kvankam budhismaj monaĥoj rezignas la socion, sed ili ne laboras nur por sia propra profito kiel homoj opinias. Ili laboras por la profito de ĉiuj vivestaĵoj. La kvarverso rememorigas nin pri la fakto de tio.
« Lasta redakto: majo 31, 2014, 04:27:25 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.