Aŭtoro Fadeno: 65. Kvincent kneloj  (Legita 429 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
65. Kvincent kneloj
« je: majo 16, 2014, 11:44:15 atm »
  65. Kvincent kneloj

  Iam vivis virino diboĉa kaj malĉasta. Ŝi malamegis sian edzon pro arda voluptemo, kaj elpensis multajn metodojn por mortigi lin, sed neniu el la klopodoj sukcesis.

  Kiam la edzo devis vojaĝi al la najbara lando kiel sendito, la virino subite ekhavis malican ideon. Ŝi miksis venenon en knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al li: "Nun vi iros malproksimen. Timante, ke mankus al vi manĝaĵo, mi speciale faris por vi kvincent knelojn kiel manĝaĵon. Sed ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi en la alia lando."

  La edzo obeis ŝin, kaj tuŝis neniom el la kneloj ĝis li atingis la alian landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis pri la kneloj, lasinte la knelojn sub la arbo.

  Tiu nokte hazarde okazis priŝtelado. Kvincent ŝtelistoj ankaŭ venis en la arbaron, priŝtelinte trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj estis kaj malsataj kaj soifaj pro la kurego. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu. La veneno en la knelo estis forta,kaj ĉiuj ŝtelistoj tuj perdis la vivon.

  La viro ascendis de la arbo ĉe la tagiĝo. Vidinte, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo, li afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis ĉevalojn kaj trezorojn, kaj kondukis la ĉevalojn al sia celloko.

  La reĝo de la lando postkuris la ŝtelistojn kun multaj homoj laŭ la piedsignoj, kaj renkontis lin sur la vojo.

  La reĝo demandis lin: "Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?"

  Li respondis: "Mi venis de la alia lando, kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili per tranĉilo kaj sagoj.La banditoj ĉiuj mortis sub arboj, do mi kolektis ĉevalojn kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas pri tio, bonvolu sendi iun esplori la lokon, kie ili mortis."

  La reĝo tuj sendis siajn fidelulojn por pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo ege ĝojis kaj admiris lian eksterordinaran kapablon. Kiam la reĝo revenis al sia lando, li premiis lin per alta rango, multaj trezoroj kaj granda regiono.

  Tiam la malnovaj korteganoj enviis lin pri tio. Ili diris al la reĝo: "Li ja estas alilandano tute nefidinda. Kiel vi tiel favoris lin per multe pli granda premio ol tion al la malnovaj korteganoj?"

  Informiĝinte pri tio, la sendito diris: "Kiu estas sufiĉe brava por dueli kun mi? Bonvolu iri al la ebena loko por montri niajn proprajn kapablojn."

  Ĉiuj korteganoj teruriĝis kaj neniu el ili kuraĝis dueli kun li.

  Poste, en la landon venis feroca leono. Ĝi mortigis pasaĝerojn sur la vojo al la ĉefurbo, kaj neniu plu kuraĝis preteriri pro tio.

  Tiam la korteganoj interkonsiliĝis kune: "La alilandano diris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povos mortigi la leonon por sekurigi la popolanojn, tio estos vera miraklo." Poste, ili faris interkonsenton kaj proponis al la reĝo pri tio.

  Aŭdinte pr tio, la reĝo tuj donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito, kaj ordonis lin mortigi la leonon.

  Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Vidinte lin, la leono tuj sin ĵetis al li feroce kun hurlego. Li ektimis, kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono do levis la kapon al la arbo kun malfermita faŭko. Li estis tiel terurigita, ke li perdis la tranĉilon el la mano. La tranĉilo hazarde falis en la faŭkon de la leono, kaj mortigis ĝin.

  Li ekzaltiĝis de tio, kaj tuj revenis al la reĝo. La reĝo do despli favoris lin.

  Tiam, ĉiuj en la lando respektis kaj laŭdis la senditon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.