Aŭtoro Fadeno: Juna monaĥo vendas ŝtonon  (Legita 597 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Juna monaĥo vendas ŝtonon
« je: majo 06, 2014, 06:24:59 atm »
Juna monaĥo vendas ŝtonon

Esperantigita de Arris

  Iutage, por instrui al sia disĉiplo, maljuna monaĥo donis al li tre belan ŝtonon kaj ordonis, ke li iru al legoma bazaro por vendi ĝin. Kvankam la juna monaĥo sentis tion stranga, tamen li ankoraŭ ĝojplene akceptis la taskon. Antaŭ ol foriris la juna monaĥo, la maljuna instruisto diris al li kun rideto: "Atentu, ne vendu tiun ŝtonon, sed nur eksponu kaj reklamu ĝin en la bazaro. Samtempe atentu, post kiom da tempo venos homo por demandi la prezon, kaj poste raportu al mi ĝian prezon proponitan en la legoma bazaro."

  La disĉiplo konfuziĝis, tamen li obeeme prenis la ŝtonon kaj iris al la legoma bazaro. Tie multaj homoj rigardis la junan monaĥon per stranga rigardo. Ili pensis: "Kial ĉi tiu monaĥo vendas tiel normalan ŝtonon?" Kelkaj maljunuloj el ili fervore demandis pri la prezo, kaj volis aĉeti la ŝtonon. Sed la juna monaĥo senesperiĝis, ĉar tiuj homoj volis aĉeti ĝin nur per kelkaj kupraj moneroj. Fine la juna monaĥo povis fari nenion alian ol preni la ŝtonon kaj reiri al la monaĥejo malesperiĝinte. Li diris la tutan okazaĵon al la maljuna instruisto.

  La maljuna instruisto diris: "Do, morgaŭ vi prenu la ŝtonon al oraĵa bazaro, kaj demandu tieajn homojn. Same nur demandu la prezon de la ŝtono, sed ne vere elvendu ĝin." En la sekva tago la juna monaĥo rondiris en la oraĵa bazaro portante la ŝtonon. Vidinte tion, rapide venis multaj homoj por pridemandi la prezon. Iu volis aĉeti la ŝtonon eĉ per 1000 taeloj da arĝento. La juna monaĥo ĝojplene raportis al la majstro tiun bonan novaĵon kaj demandis, ĉu li rajtas elvendi tiun ŝtonon per tia prezo.

  La maljuna monaĥo iom skuis la kapon, kaj diris al la lernanto kun rido: "Morgaŭ vi refoje iros al juvela bazaro, kaj demandos tieajn homojn pri la valoro de ĉi tiu ŝtono. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin."

  La juna monaĥo tute perpleksiĝis, sed li ankoraŭ iris al la juvela bazaro kun la ŝtono. Li tute ne atendis, ke tieaj homoj eĉ konkure esploris tiun "magian ŝtonon". La proponita prezo senĉese leviĝis, kaj iu eĉ volis aĉeti ĝin per 50 mil taeloj da arĝento. Sed la juna monaĥo ankoraŭ rifuzis laŭ la ordono de la mastro. Vidinte, ke li ankoraŭ ne volas elvendi ĝin per tiel alta prezo, oni des pli freneziĝis. Ili daŭre levis la prezon: 100 mil taeloj da arĝento, 200 mil, 300 mil ĝisfine ili proponis al la juna monaĥo tiom da mono, kiom li volis, nur se li povus elvendi la ŝtonon!

  La juna monaĥo malfacile sin liberigis el tiu fanatika popolamaso. Li revenis la monaĥejon kun la ŝtono. Rigardante la ŝvitplenan vizaĝon de la juna lernanto, la majstro diris: "Morgaŭ vi kunportu ĝin al aŭkciejo, kaj demandu tieajn homojn pri ĝia prezo. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin."

  Aŭdinte tion, la juna monaĥo neniel povis endormiĝi en la tuta nokto. Li nur plendis, ke mateniĝas tro malfrue. Finfine tagiĝis, kaj li tuj portis la ŝtonon al la aŭkciejo. Fine, la plej fama aŭkciisto en la tuta lando diris al li, ke ĝi estas tre rara gemo, kiu eĉ estas malfacile trovebla dum mil jaroj. Ĝi ja estas malofte videbla! Do la ŝtono eksponiĝis kiel la plej granda trezoro. Fine iu reĝo volis interŝanĝi ĝin eĉ per tri regionoj. Informiĝinte pri tio, la juna monaĥo subite svenis ĉeloke. Poste oni portis lin kun la ŝtono al la monaĥejo per portseĝo. Rekonsciiĝinte, la juna monaĥo diris kun plorego al la mastro: "Mastro, ĉifoje ni ege riĉiĝos!"

  Montrante la ŝtonon, la maljuna monaĥo interrompis lian parolon kaj diris: "Fakte, mi neniam volas elvendi ĝin, kaj nun vi devas kompreni, kial la formo kaj figuro de la ŝtono ne ŝanĝiĝis de komenco ĝis nun, sed via penso kaj faro kaprice ŝanĝiĝis? Mi ordonis vin tiel fari, nur por kulturi vin kaj plialtigi vian povon koni vian propran kapablon kaj kompreni pri la aferoj. Se vi vivas en la legoma bazaro, vi havas komprenan povon nur al legomoj, kaj neniam povas koni pli altan valoron."

  En legoma bazaro, oraĵa vendejo, juvelejo kaj aŭkciejo estas sama homo, tamen iuj rigardas vin valora, kaj iuj prenas vin tre malvalora. Vera trezoro valoras nur por tiuj homoj, kiuj konas la veran valoron. Ne zorgu, kiel oni taksas vin. La plej grava afero estas, kiel vi rigardas vin mem. Vi tute povas libere regi vian sorton kaj decidi propran valoron!

  Efektive, tio estas simila filozofio. Eble vi estas gemo, sed vi erare elektis lokon. Influite de medio, vi opinias, ke vi mem nur taŭgas esti ŝtono premita de aliuloj.

  Memoru unu frazon: "Homo estas kreaĵo de medio. Se vi volas, ĉion vi kapablas fari."
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.