Aŭtoro Fadeno: Transpublikigo: Miaohui: Kunligi Esperanton kaj Budhismon  (Legita 3563 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Transpublikigo: Miaohui: Kunligi Esperanton kaj Budhismon
« je: majo 04, 2014, 02:04:05 ptm »
Miaohui: Kunligi Esperanton kaj Budhismon
2010-03-29
Teksto de SU YIJUN
Fotoj de WANG LIHUA
 
 
 Ĉe la akceptejo de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto
    Mi renkontiĝis kun majstro Miaohui la 3-an de decembro 2009 en la akceptejo de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazinta en Nankino. Altstatura kaj pacema, li, en flava robo de monaĥo kaj kun okulvitroj sur la nazo, aspektis erudicia kaj sageca.
 
    Li vekis mian scivolemon, kaj mi decidis lin intervjui. Li ĝoje akceptis mian peton. En lia ĉambro de la hotelo varma kaj plena de sunlumo, li rakontis al mi sian historion.
 
    Lerni Budhismon por realigi la revon
 
 
Miaohui intervjuata 
    Influate de la patro, kiu estas kristano, Miaohui eklernis Kristanismon en la aĝo de 20 jaroj kaj legis kelkajn librojn pri Kristanismo. Miaohui emas lerni kaj penetri ĝis la fundo de ĉio. Kun profundiĝo de la lernado, lin perpleksigis iuj kristanaj dogmoj. “Mi ĉiam havas multajn ideojn kaj novajn strebajn celojn, kaj Kristanismo ne povas min kontentigi, ĉar mi emas penetri ĝis la fundo de ĉio, eĉ mia instruisto ne povis doni al mi kontentigan respondon.” diris Miaohui kun rideto.
 
    Li eklernis Budhismon por trovi breĉojn en la budhisma doktrino, poste, lin pli kaj pli interesas la lernado de Budhismo, ĉar la lasta solvis al li ĉiujn perpleksojn. “Lernado de Budhismo ne havas sojlon, ĉiuj povas ĝin lerni. Kompare kun aliaj religioj, Budhismo estas pli grandanima kaj pli tolerema. Ekz., Kristanismo ne toleras paganon. Sed malsame agas Budhismo, kiu havas kompatemon al ĉiuj, kiuj lernas Budhismon, je kia ajn religio kredas la lernantoj.”
 
    Miaohui iris malglatan vojon por lerni Budhismon. Komence, li kaŝe lernis la religion. Feliĉe, li loĝis sole kaj bone tenis tion en sekreto. Foje, li vundiĝis dum laboro. Amikoj lin vizitis hejme, kaj lia lernado pri Budhismo estis malkvorita, kaj iom post iom disvastigita. Pro kreado je Kristanismo, lia patro iom komprenis religion, kaj lia lernado pri Budhismo estis konsentita de la familianoj.
 
    Sekve de profundiĝo de lia lernado, li havis la ideon bonziĝi. Li vizitis plurajn templojn sinsekve kaj diris al majstroj en la temploj, ke li volus bonziĝi, sed oni rifuzis lin. Persiste strebante al Budhismo, Miaohui dicidis mem lerni Budhismon hejme. Kun lernado de Budhismo, pli kaj pli fortiĝis lia deziro bonziĝi. Iunokte, li faris sonĝon, en kiu aperis maljuna bonzo, kiu lin rigardas kun afableco kaj rideto. Li vekiĝis el la sonĝo kun ekskuo de surprizo. Malferminte la okulojn, li vidis nenion alian ol obskuro, sed kiam li fermis la okulojn, reaperis antaŭ li la ridetanta vizaĝo de tiu maljuna bonzo. Krome, li klare memoris la budhisan nomon de 3 majstroj en la sonĝo. Tio plifirmigis al li la deziron bonziĝi. Li trovis en templo proksima al sia hejmo la bonzon aperintan en lia sonĝo kaj volis lin fari sia majstro. Koincide, lia budhisa nomo ĝuste estis unu el la 3 budhisaj nomoj aperintaj en la sonĝo de Miaohui. Sed la maljuna bonzo diris al Miaohui, ke li estis tiel maljuna, ke li ne povis fari lin disĉiplo, kaj rekomendis al li sian disĉiplon kiel lian majstron.
 
    En 1995, Miaohui bonziĝis en la aĝo de 34 jaroj kaj oficiale fariĝis disĉiplo de Budhismo. Finfine realiĝis lia revo. Fakte, li jam bonziĝis spirite en la aĝo de 20 jaroj.
 
     “Budhismo strebas al bonfarado kaj alte taksas al forlaso de ĉiuj ambicioj, jen la plej granda animo.” Kiam ni menciis lian bonziĝon, li ĉiam radiis de feliĉo kaj sereneco.
 
    Per Esperanto por Budhismo kaj per Budhismo por Esperanto
 
    Jam en 1982, Miaohui eklernis Esperanton. Antaŭ tio li iam lernis la anglan lingvon, kaj scipovis legi romanon en la angla lingvo, kaj samtempe li iam lernis la japanan lingvon kaj akiris diplomon de mezgrada kurso. Sed tiam Esperantaj lernomaterialoj estis pli multaj ol la japanaj, kaj krome, sur la bazo de la angla lingvo kaj kun la helpo de Wen Jingen, Miaohui komencis lerni Esperanton.
 
    Por Miaohui Esperanto estas facile lernebla, sed pro studado de Bŭdhimo, li iam ĉesigis Esperanto-lernadon. En 2000 li refoje entreprenis lernadon de Esperanto, tiam li estis bonzo en la templo Duobao en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Sekve de la socia progreso, populariĝis interreta teknologio. En la templo, novleviĝanta interreto liveris al bonzoj interkomunikan platformon kaj oni facile retumis. Kaj Miaohui sin respondecis pri administrado de interreto en la templo.
 
    Superaj majstroj de la templo kuraĝigis budhismajn interŝanĝojn internacie kaj subtenis lernadon de interretaj teknologioj kaj fremdaj lingvoj. Por solvi la problemon pri la tegmentitaj literoj de Esperanto , Miaohui kontaktiĝis kun la Xi’an-a Esperanto-Asocio, kiu liveris al la templo la softvaron povantan tajpi la tegmentitaj literoj. Pro tio Miaohui konatiĝis kun s-ro Wang Tianyi. Poste, dank’ al helpo de la lasta, Miaohui starigis rilatojn kun la Japana Budhana Ligo Esperantista kaj la Budhana Ligo Esperantista.
 
    En la templo Miaohui diskonigis Esperanton kaj gvidis Esperanto-kurson. Multaj bonzoj lernis de li Esperanton. Li plurfoje funkciigis Esperanto-kurson por laikaj budhanoj. Li instruis al ili Esperanton. En la templo okazis diversformaj Esperanto-prelegoj kaj fondiĝis Esperanto-grupo. “Budhismo interkomunikiĝas pere de lingvo kaj Esperanto multe helpas al Budhismo. Diverslandaj budhistoj bezonas komunan lingvon por interkomunikiĝi unuj kun aliaj, kaj Esperanto estas la plej taŭga lingvo.” Miaohui opinias, ke la ideologio de Esperanto kaj tiu de Budhismo multe similas. “Esperanto kaj Budhismo ambaŭ strebas por la paco de la mondo, rompis etnan kaj religian barojn kaj bonvenigas diversajn homojn al si.” Por Miaohui “Budhismo estas Esperanto en la religia rondo kaj Esperanto -- Budhismo de la lingvoj.” Laŭ Miaohui, por kia ajn celo oni lernas Esperanton, se oni uzas ĝin, tio helpas al Esperanto, ĉar samkiel aliaj lingvoj Esperanto disvolviĝas en praktikado.
 
    Krei retejon por Budhanoj kaj Esperantistoj cele ilian reciprokan akcelon
 
    Antaŭ 2 jaroj Miaohui
 
    ekfunkciigis “Retejon por Budhanoj kaj Esperantistoj” (http://www.ebudhano.cn) kun la paĝoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto, kaj diskonigas Budhismon al esperantistoj kaj Esperanton al budhistoj. Kiel unu el la 4 gravaj budhismaj retejoj en Esperantujo, la de li kreita retejo ludas impresivodonan rolon en Esperantaj rondoj ĉina kaj internacia.
 
 
 La de Miaohui Esperantigitaj libroj "Budhismaj Fabloj"
    De post sia naskiĝo, la retejo publikigis “Fabloj de Cent Paraboloj”, “Domaĝu la Vivojn”, “Demandoj kaj Respondoj” kaj aliajn Esperantajn verkaĵojn. Iuj el ili estis voĉlegitaj de Zhao Jianping, direktoro de la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacia, kaj surretigitaj samtempe kune kun la tekstoj. La retejo helpas al ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj en kono de Budhisma kulturo kaj en lernado de Esperanto ĉu lege ĉu aŭde.
 
    Dank’ al subtenado de altranga majstro Mingong de la templo Duobao, la laboro pri la retejo kaj Esperanta agado estas kooperativaj aktivadoj de la tempo. Prof. Dennis el Usono iam faris laŭinvite Esperantan prelegon en la templo kaj alportis al Ĉinio sian apartan kaj efikan Esperanto-instruan metodon. Kaj la templo Duobao servas ankaŭ kiel ejo koni kaj sperti Budhismon pere de Esperanto por ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj. En 2008 la templo ricevis 4 alilandajn samideanojn kaj 30 ĉinajn esperantistojn respektive. Ili faris tie interŝanĝojn pri Budhismo-lernado kaj Esperanto-instruado.
 
 
 La aŭtoro kaj Miaohui
    Nun, Esperanto ja funkcias kiel unika lingvo por la templo Duobao en diskonigo kaj disvastigo de Budhismo al eksterlandanoj, kaj la templo laŭeble liveras pli bonajn kondiĉojn por Esperanto-instruado kaj tradukado de Esperantaj materialoj, por ke la lingvo pli bone disvolviĝu en la budhisma rondo kaj ke la religio pl ivaste koniĝu tra la mondo pere de Esperanto, internacia helpa lingvo paca kaj facile lernebla.

Origino:http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-03/29/content_258607.htm
http://esperanto.china.org.cn/2010-03/29/content_22556611.htm
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.