Aŭtoro Fadeno: 4-3. La rakonto de Vidudabo  (Legita 6788 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
4-3. La rakonto de Vidudabo
« je: majo 04, 2014, 06:43:54 atm »
  Serĉanto de plezuro fordrivis

  4-3. La rakonto de Vidudabo

  kiel granda fluo forportas dormantan vilaĝon,

  Morto kaptas kaj forportas tiun,

  Kiu hava kroĉiĝantan menson

  kaj kolektas nur plezur-florojn.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Vidudabo, filo de Reĝo Pasenado de Kosalo.

  Kun deziro edziĝi en la klanon de Ŝakjao, Reĝo Pasenado de Kosalo sendis mision al Kapilavasto por peti la manon de unu el Ŝakjaaj reĝidinoj. La Ŝakjaaj reĝidoj ne volis ofendi Reĝon Pasenado, do ili respondis, ke ili kontentos pri lia postulo, sed anstataŭ Ŝakjaan reĝidinon, ili sendis tre belan knabinon naskigitan de Reĝo Mahanamo per servistino. Reĝo Pasenado faris la knabinon unu el siaj ĉefaj reĝinoj, kaj ŝi naskis filon poste. La filo nomiĝis Vidudabo. Kiam la reĝido estis dekses-jara, li vizitis Reĝon Mahanamo kaj Ŝakjaajn reĝidojn. Oni regalis lin ĝentile, sed anticipe sendis ĉiujn Ŝakjaajn reĝidojn plijunajn ol Vidudabo al vilaĝo, por ke ili ne esprimu sian estimon al li. Restinte kelkajn tagojn en Kapilavasto, Vidudabo kaj liaj sekvantoj forlasis al la hejmo. Tuj post ilia forlaso, servistino baniĝis per lakto en la loko, kie sidis Vidudabo. Ŝi blasfemis lin, kriante: "Tio ĉi estas loko, kie la filo de servistino sidis..." Ĝuste en tiu momento, unu el la sekvantoj de Vidudabo revenis por preni ion, kion li lasis en la palaco, kaj aŭdis la vortojn de la servistino. La servistino ankaŭ informis lin, ke Vasabakatija, la patrino de Vidudabo, estas filino de servistino de Mahanamo.

  Kiam Vidudabo informiĝis pri la okazaĵo, li furioziĝis kaj deklaris, ke li forviŝos la tutan klanon de Ŝakjaoj iutage. Por efektivigi sian promeson, post kiam li fariĝis reĝo, li marŝis al Ŝakjaa klano kun sia armeo kaj masakris ilin ĉiujn, nur kun escepto de malmultaj, kiuj restis ĉe Mahanamo kaj aliaj homoj. Sur la vojo al la hejmo, Vidudabo kaj lia armeo entendariĝis sur la bordo de la Aciravatia Rivero. La rivero leviĝis kaj per granda fluo forportis Vidudabon kaj lian tutan armeon.

  Informiĝinte pri ambaŭ tragediaj okazaĵoj, la Budho eksplikis al la monaĥoj, ke liaj parencoj, la Ŝakjaaj reĝidoj, iam metis venenon en la riveron por mortigi fiŝojn en siaj antaŭaj vivoj. Do rilate al la akcidento pri Vidudabo kaj lia armeo, la Budho recitis la kvarverson.
« Lasta redakto: majo 15, 2014, 03:17:33 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.