Aŭtoro Fadeno: Mia Revo Pri Kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto  (Legita 972 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Mia Revo Pri Kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto
« je: januaro 12, 2013, 07:50:25 atm »
Mia Revo Pri Kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto

  Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri Budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de "Ebudhana Retejo" aŭ "Ĉina Budhana Retejo Esperantista".
  Sekve, mi rete funkciigis esperantajn kursetojn por budhanoj, kaj ankaŭ ektradukis budhismajn literaturaĵojn. Tio vekis miron kaj scivolemon de multaj amikoj esperantistaj kaj ankaŭ budhanaj. La esperantaj amikoj opiniis, ke mi devas min okupi ĉefe pri Esperanto, kaj ankaŭ la budhanaj amikoj ofte konsilis min, ke mi devas rezigni Esperanton por ĉefe okupiĝi en la budhisma praktikado.
  Jen mi malkaŝu mian revon por mildigi la tiklajn scivolemojn de ĉiuj samideanoj.
  Antaŭ pli ol dudek jaroj mi ekmemlernis la anglan lingvon tuj post mia abiturientiĝo el supera mezlernejo. Post tri- aŭ kvar-jara memlernado de anglalingvo, mi pli kaj pli interesiĝis pri alilanda literaturo. Do mi decidis eklerni aliajn lingvojn kiel eble plej multe kune kun la angla. Tiam mi havis revon, ke mi povu tralegi la plej bonajn verkojn de la tuta mondo. Ĝuste tiam, mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Esperanto tuj vekis mian intereson, ĉar mi deziregis la plej bonan lingvon, per kiu mi povas legi verkojn de la tuta mondo kaj kontaktiĝi kun ĉiaj homoj libere kaj amike. La internacieco kaj ankaŭ nehegemonieco ravis min. Plej mirige estas, ke traleginte la artikolon, mi jam scipovis legi esperantajn vortojn kaj eĉ frazojn. Ĝis nun mi ankoraŭ memoras klare, ke mia unua frazo en Esperanto estis "Mi amas Esperanton!" Laŭtlegante la frazon foje kaj refoje, mi preskaŭ saltis de ĝojo. Do mi eklernis ĝin laŭ la serie pubikigitaj lecionoj en la ĵurnalo. Post nelonge mi komencis legi, korespondi, partopreni en tradukaj konkursoj kaj eĉ prove verki mikronovelojn kaj poemojn en Esperanto. La facileco kaj utileco de Esperanto vere mirigis min. Tiam, kvankam mi jam elspezis pli ol sep aŭ ok jarojn por anglalingvo, tamen mi nur kapablis legi angle. Do mi ekhavis revon, ke mi min okupu pri Esperanto dum mia tuta vivo. Poste mi ekdeziris lerni ion des pli gravan kaj utilan por pli bone kontribui al la mondpaco kaj homaro, do mi ekinteresiĝis pri religioj. Mi lernis kristanismon per Esperanto. Poste, mi trovis, ke kvankam la lingvo Esperanto ne konfliktas kun la naciaj lingvoj kaj ne pretendas sian superecon subpremante aliajn lingvojn, tamen iuj religioj pretendas sian superecon kaj ĉiam pretas venki la aliajn. Laŭ la historiaj notoj ekzistis nemalmulte da religiaj konfliktoj, kiuj eĉ kaŭzis militadojn. Mi ege bedaŭris pri tio, kaj ekrevis pri iu paca religio kiel paca lingvo Esperanto. Do mi legis ankaŭ pri aliaj religioj por trovi la religion vere grandaniman, kiu toleras la kunestadon de ĉiuj aliaj religioj. En la lernado de Budhismo mi absorbiĝis de ĝiaj profunda scio kaj vasta amo. Budhismo pledas por tio, ke ĉiuj vivestaĵoj havas egalan rajton vivi sekure kaj pace en la mondo. Budhanoj respektas ĉiujn vivestaĵojn kiel siajn gepatrojn estintajn, estantajn kaj estontajn. Mi vere emociiĝis kiam mi legis historieton, ke iam reĝo tenis sian regnon paca kaj prospera. Kiam agresema reĝo de najbara regno volis agresi lian regnon per milito, la bonkora reĝo rezignis la postenon por sekurigi la regnanojn, kaj eĉ sin donis kiel kaptiton al malriĉulo el alia regno por ke la lasta gajnu premion de la agresema reĝo. Tio emociigis la agresanton kaj li retiris sian armeon. Ekde la tempo de Ŝakjamunio, la kreinto de Budhismo, la budhanoj vivas harmonie kun ĉiuj aliaj religianoj, kaj helpas ilin spirite kaj materie kiam ili renkontas malfacilojn kaj bezonas helpon. Tio ja estas vere lerninda konduto por amo al la homaro kaj amo al paco en la tuta mondo. Do iom post iom mia ĉefa hobio transiĝis de Esperanto al Budhismo, kaj mi metis Esperanton en la duan lokon. Tiam mi ofte revis, ke mi povu lerni budhismon per Esperanto por progresigi min samtempe en ambaŭ religio kaj lingvo. Sed bedaŭrinde neniam sukcesis mia klopodo trovi esperantajn legaĵojn pri Budhismo ĉar tiam ege mankis esperantaĵoj pri tiu religio. Kiam aliaj esperantaj amikoj kun hobio de Budhismo petis de mi helpon, mi povis fari nenion ol respondi per la vorto "Bedaŭrinde". Tio vekis al mi novan revon, ke iutage mi apliku Esperanton en budhisma kampo, kaj per Budhismo praktiku Esperanton. Ni scias bone, ke la viveco de Esperanto kuŝas en la aplikado. Sen aplikado, kiel ajn bona estas la lingvo, ĝi estas nenio alia ol senutilaĵo. En la mondo ne mankas mortintaj lingvoj pro manko de ties uzantoj. Tio ĝuste similas al fosilo por kamparanoj. Kiel ajn valora kaj bonkvalita estas la fosilo, se oni prenas ĝin kiel netuŝeblan trezoron, pendiginte ĝin sur la muro aŭ montrante ĝin en la ekspozicio, ĝi havas nenian praktikan funkcion. Ĝi estus malpli utila ol malbona fosilo, per kiu oni povas prilabori la kampojn. La revo apliki Esperanton pri Budhismo iniciatis mian tradukadon de budhismaj literaturaĵoj. Sed poste por havi pli da tempo kaj energio en budhismaj lernado kaj praktikado, mi rezignis la lernadon de Esperanto kaj aliaj lingvoj.
  Pasis pli ol dudek jaroj. Foje kiam mi konsultis materialon pri Budhismo en la interreto, mi hazarde serĉis enhavon pri Esperanto, kaj eksteratende trovis multajn legaĵojn. Tio estigis fajreron por lumigi mian novan intereson. Dum mia kontakto kun S-ro Ĉielismo en Xi'an-a Esperanto-asocio, li prizentis la organizon BLE (Budhana Ligo Esperantista) al mi. Ĝi estas la internacia organizo por budhanoj kaj esperantistoj. Kune kun landa organizo JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista), ĝi fondiĝis en la tridekaj jaroj, kaj faris multajn kontribuojn por Budhismo kaj Esperanto. Antaŭ nelonge ambaŭ organizoj refondiĝis kaj ekvigliĝis en la afero de Esperanto kaj Budhismo.
  Post longaj hezitado de mi kaj kuraĝigado de esperantaj samideanoj, mi faris decidon finfine, ke mi reeklernu Esperanton. Tiam mi trovis, ke mi ankoraŭ povas legi en nia lingvo. Pensinte pri la pasintaĵo, mi konsciis, ke mi vere havas bonan kondiĉon por realigi mian antaŭan deziron. Do post iom da memlernado kaj legado, mi denove ekprovis esperantajn tradukadon kaj verkadon. Mi retrovis la manuskripton de mia antaŭa traduko pri la budhismaj fabloj kaj reviziis ĝin.
  Hazarda okazaĵo iniciatis min traduki ĉinan antikvan rakontaron "Amo al la Vivoj". Mi unuafoje iris al bazaro de marbestoj aĉeti vivestaĵojn por liberigi. Tian aktivadon monhelpis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ ties deziro. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel suferas tiel multaj maraj bestoj. La kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Kolektinte mian kuraĝon, mi proksimiĝis al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post aliaj per budhisma mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj aplombe senhaŭtigas la ranojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la granda pelvo.
  Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro sangas dolore same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi iris al miaj samideanoj, kiuj aĉetis serpentojn. En la vendejo de serpentoj estis grandaj kaĝoj, kiuj estis plenaj de grandaj serpentoj neniam viditaj de mi antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn preparitajn de ni. Min mirigis la afero, ke la venenaj kaj ferocaj serpentegoj estis tiel obeemaj en ŝia mano. Ŝi povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. La liberaj vendistoj el aliaj butikoj ankaŭ kolektiĝis por helpo. Oni eĉ instigis min kapti serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur recitadis mantron mense por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu naskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj plej longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento oni kutime enspezas pli multe. La aliaj atentigis, ke ŝi devas vendi ĝin, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per la definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan postulante pli da pago. Oni riproĉis ŝin, kaj finfine, ŝi povis fari nenion ol devigite elpreni la serpenton. Komence, la serpento restis obeema kaj senmova en ŝia mano. Ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis la kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Premante la vundon per la alia mano, ŝi sukcese remetis la serpenton en la kaĝon. Multaj rigardantoj ekkompatis la ribeleman serpenton, kaj insultis ŝin por savi la kompatindan estaĵon. Ŝi povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Ŝi ne tuj metis ĝin en nian sakon, sed tenis ĝin senmove, eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Tiam la serpento denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis la serpenton en la sakon. La kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.
  Kvankam tiu aktivado daŭris mallonge, tamen la okazaĵo ĉiam naĝas en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj suferon same kiel ni ĉiuj, sed nur ne kapablas parole interkomuniki kun ni libere. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli efike? Laŭ budhisma teorio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis, ke mi esperantigu rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko "Amo al la Vivoj". Poste mi ankaŭ esperantigis libron "Budhismaj Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Budho Ŝakjamunio". La tri tradukoj jam publikiĝis interrete kune kun la aŭdaĵoj faritaj de samideno Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Poste mi ankaŭ esperantigis libron "Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj" Kaj aliajn librojn pri budhismo. Miajn tradukojn vi povas legi ĉe mia retejo. La adreso de mia retejo estas: http://www.budhano.cn Iuj el ili jam eldoniĝis kaj distribuiĝas senpage. Se vi volas havi la eldonitajn librojn kaj diskojn aŭ helpi por eldono de la estontaj libroj el miaj tradukoj, bonvolu kontakti min je la retadreso: miaonui@budhano.cn Ankaŭ ilin vi povas legi aŭ elŝuti interrete. Antaŭ nelonge mi lanĉis esperantajn forumon kaj retradion, per kiuj vi povas interkomuniki kaj ĝui aŭdaĵon pri homa vivo, budhisma scio kaj budhisma literaturaĵo. Mi esperas, ke tio donos helpon kaj amuzon al vi dum la legado aŭ aŭskultado. Krom la okupiĝo pri esperantaj tradukado, instruado, kaj elsendado mi ankaŭ faris esperantajn prelegojn pri budhismo kaj homa vivo en diversaj okazoj ĉina kaj internacia. Krome, Monaĥejo Tiefosi ankaŭ fariĝis oportuna loko por samideanoj interkomuniki, sperti budhanan vivon kaj koni budhismon. Mia sperto bone montras, ke Esperanto estas efika komunikilo internacia.
  Pri uzado de Esperanto mi rememoris anekdoton. Kiam mi unuafoje publikigis anonceton pri senpaga kurso de Esperanto antaŭ kelkaj jaroj, iu respondis, ke je la nuna tempo nur la angla lingvo estas internacia, kaj Esperanto estas tute senutila. Do mi respondis: "Jes, eble laŭ via opinio vi pravas. Sed pripensu, kiom da energio kaj mono ni elspezas pro la angla lingvo, kaj kian nivelon ni ordinaruloj atingas? Kvankam Esperanton lernas ne tiel multe da homoj kiel la anglan lingvon, sed pro ĝia facileco, la uzantoj estas relative multaj. Ankaŭ mi estas unu el ili. Mi memlernis la anglan lingvon dum longa tempo, kaj nur povas legi. Kvankam mi lernis Esperanton tre mallonge, tamen krom legado, mi ankaŭ povas verki kaj traduki. Kiu lingvo estas pli utila por mi? Ekzemple, antaŭ mia ekiro, vi donacos al mi aŭton por faciligi mian vojaĝon, sed se mi ne kapablas stiri la aŭton, ĝi estos malpli utila ol biciklo, kiu ŝparas mian piediradon. Lernado de Esperanto estas ankaŭ la samo. Se ni elspezas multe da energio, tempo kaj mono por lerni tiel nomatan plej vaste aplikatan lingvon, sed ne povas atingi la kapablon ĝin uzi libere, tio estas malpli efika ol elspezi malpli da tempo, energio kaj mono por lerni Esperanton, kiu estas kompare facile lernebla kaj uzebla". Nun mia sperto bone pruvas, ke mia opinio estas tute prava, ĉar mia Esperanto estas utila komunikilo al miaj eksterlandaj samideanoj kaj amikoj.
  Kaj krome, ne malmultaj esperantistoj malkonsentas la aplikadon de Esperanto en budhisma kampo, timante, ke Budhismo kontraŭas la tiel nomatan homaranismon, tamen fakte post legado pri Budhismo, ili komprenos, ke Budhismo estas eĉ pli humana ol tiel nomata homaranismo de esperantistoj. Do la uzado de Esperanto en la budhisma kampo tute ne malutiligos Esperanton, sed donos al ĝi pli da forto, viveco kaj prospereco. Ĝuste pro tio, mi asertis, ke Budhismo estas la lingvo Esperanto en relia kampo kaj Esperanto estas Budhismo en la lingva kampo.
Per kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto ni povos semi pacon pli efike en la tuta mondo.
  Nun la esperanta aktivado estas vigla en Monaĥejo Tiefosi, kiu estas proksima al urbo Xi'an. Kaj ankaŭ pli kaj pli perfektiĝas la esperanta medio en la monaĥejo. Do ĉiuj esperantistoj en Ĉinio kaj eksterlando estas bonvenaj en la monaĥejo.
  Mi elkore bondeziras, ke nia Esperanto pli kaj pli aplikiĝu en diversaj kampoj, kaj vere prenu la ĉefan rolon en la internaciaj komunikadoj kaj aktivadoj kiel efika semilo de mondpaco.

  Iom pri mi:  Mi naskiĝis en kamparana familio en 1963, ekmemlernis anglan lingvon, Esperanton kaj japanan lingvon tuj post abiturientiĝo el supera mezlernejo en 1979. Post la lernado de kristanismo, mi eklernis budhismon, kaj monaĥiĝis en Tiefosi Monaĥejo en 1995. Antaŭ dek jaroj mi ekrelernis Esperanton, ekkontaktis kun BLE (Budhana Ligo Esperantista), kaj ekpraktikis tradukadon, verkadon kaj instruadon de Esperanto en monaĥejoj kaj ĉe interreto. Ĉiujn miaj tradukojn kaj verkojn mi publikigas en mian retejon http://www.budhano.cn, kaj ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en legado, elŝutado, komentado kaj korektikado de miaj verkoj kaj tradukoj. Mia konto de skype estas "Komencanto".
« Lasta redakto: januaro 18, 2013, 05:12:21 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.