Aŭtoro Fadeno: 51. Komuna servistino  (Legita 1572 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
51. Komuna servistino
« je: aprilo 18, 2014, 07:57:35 ptm »
51. Komuna servistino

  Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: "Lavu miajn vestaĵojn." Ankaŭ alia faris saman ordonon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: "Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?" Li skurĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin.

  Al la viroj similas la kvin kuniĝoj de materio, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj ĉiam turmentiĝas de la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj el la kvin kuniĝoj.
« Lasta redakto: junio 04, 2014, 08:42:10 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.