Aŭtoro Fadeno: 48. Vulpo kaj arbo  (Legita 1625 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
48. Vulpo kaj arbo
« je: aprilo 16, 2014, 10:16:08 ptm »
48. Vulpo kaj arbo

  Vulpo kuŝis sub arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi fermis la okulojn pro timo kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon.

  Ĝi tuj forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, restis tie ĝis vespero kaj ne volis reiri al la antaŭa loko.

  Vidinte, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirante, "Ĝi vokas min."

  Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo.
« Lasta redakto: majo 17, 2014, 09:23:22 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.