Aŭtoro Fadeno: Bonfaro Ŝanĝas Sorton  (Legita 957 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Bonfaro Ŝanĝas Sorton
« je: januaro 12, 2013, 07:48:49 atm »
Bonfaro Ŝanĝas Sorton
Verkis Miaohui

  Post nelonge estos la naskiĝtago de mia kara avino, kiu forpasis nature kaj trankvile antaŭ dekkelkaj jaroj. Do mi volas skribi pri ŝia ĉefa travivaĵo malfacila sed inspira kiel memoraĵo al mi kaj aliaj samideanoj por koni la vivon kaj sorton pli bone.

  Laŭ la plej frua memoro de mia avino, kiam ŝi estis kvarjara, ŝia tuta familio vagis tra Pasejo Yanmenguan en la nunan hejmlokon ne malproksime de Montaro Wutaishan. Ŝi memoris, ke ŝia avo portis la havaĵon de la tuta familio per vektstango dum ŝia patro per ĉarumo portis la tutan familion krom ŝia plej aĝa fratino, kiu piediris post la patro. Nestante en la sino de sia patrino, ŝi estis portita kune kun siaj patrino, pli aĝaj fratino kaj frato. Tiam ŝi estis nur kvarjara, kaj tiu bildo profunde gravuritĝis en ŝia plej frua memoro. Pri tiu ŝi ofte rakontis al ni.

  Ŝiaj avo kaj patro estis vagantaj komercistoj, kaj fariĝis kamparanoj post kiam ili fiksloĝiĝis en nia hejmloko. Ŝia patro estis fama pro siaj erudicio kaj kapablo. Li estis klerulo, kaj ankaŭ lerta pri komerco, kuracado kaj aŭguro, tamen liaj kapabloj ne povis lin riĉigi. Nia rakonto komenciĝas de lia aŭguro por liaj familianoj.

    Kiam mia avino estis sepjara, ŝia patro faris aŭguron por siaj gefiloj inkluzive de mia avino. La gefratoj de mia avino havos iom pli bonan sorton, sed ŝi estos la plej mizera laŭ la aŭguro. Ŝi suferos de batiĝo, malriĉeco, vidvineco, perdo de infanoj kaj morto en mizero kaj soleco. Aŭdinte tion, mia avino longe ploregadis kuŝante sur la planko. Tiam ŝia patro diris al ŝi ameme: "Aŭskultu min, mia kara! Homa sorto estas ŝanĝebla. Se vi firmvole faru ĉion favoran al aliuloj kaj kaŭzu nenion malfavoran al ili, vi havos sorton ne malpli bonan ol tiun de viaj gefratoj." Ŝi tenis la averton de sia patro profunde en la memoro, vere praktikis ĝin en sia tuta vivo kaj pruvis per sia travivaĵo, ke la instruo de ŝia patro estas tute prava.
    
  Pro malriĉeco, ŝiaj gepatroj edzinigis ŝin al kamparana familio el vidvina patrino kaj du orfaj gefiloj kiam ŝi estis nur sepjara. En la malfacila tempo tia fenomeno estis tre ordinara en antaŭa Ĉinio. Mia avo estis pliaĝa ol ŝi je unu jaro kaj preskaŭ ĉiutage nutris ŝin per bato. Poste, ŝia bopatrino trovis malespere, ke mia avo tute ne kapablos vivteni la familion pro siaj frandemo kaj mallaboremo. Do ŝi instruis sian arton de mato-farado al mia avino kun espero, ke tiu povu vivteni la familion per si mem anstataŭ la edzo. La bopatrino de mia avino vidviniĝis en sia juneco, kaj ŝi vivtenis sian malgrandan familion per mato-farado. Pri la morto de mia praavo mi jam skribis, kaj eble vi jam legis ĝin ĉe mia blogo.

  Post kiam mia avo estis plenaĝa, li famiĝis en la ĉirkaŭa regiono kiel granda mallaboremulo. Foje, najbarino rakontis al mi pri li. Ŝi diris, ke mia avo ofte vizitis najbarojn tuj post kiam ili malfermis sian pordon post la ellitiĝo. Tie li sidadis kaj babiladis ĝis mantenmanĝo, kaj tuj post la manĝo kun siaj familianoj, li denove forglitis el sia hejmo por eviti eventulan laboron. Li kutime sin kaŝis ĉe diversaj familioj, kaj estis tre malfacile trovi lin se iu vere bezonis lin. Laŭ ŝia memoro, li diligentis nur foje, kaj mirigis ĉiujn, ke li iris en sian kampon portante ŝpaton tuj post la mateniĝo. Sed kiam oni serĉis lin pro io, ili trovis, ke lia kampo estis bone ŝpatita nur iom ĉirkaŭe lasante la mezan parton tute ne prilaborita. Anstataŭ daŭrigi la laboron, mia avo kuŝis en la kampo kaj ronkis en profunda dormo kun ŝpato sub la kapo.

  Tiel mia avino vivtenis sian familion per mato-farado sen helpo de mia avo. Krom siaj hejma kaj kampa laboroj, ŝi ankaŭ fervore helpis aliulojn laŭeble, do ŝi plaĉis al ĉiuj en la vilaĝo. Kiam miaj geavoj ekhavis du filojn, mia avo malfeliĉe eksuferis de furunko en iu mano. Trovinte nenian kuracmetodon, li povis fari nenion alian ol fumi opion por mildigi doloron. Poste, kvankam iu sukcese kuracis lin, tamen li neniam sukcesis sin deteni de la opiofumado. Kvankam en granda malriĉeco, li konsumis laŭeble pli multe por la fumado. Kiam li ne plu povis trovi monon en la hejmo, li do elprenis havaĵojn de sia familio por vendi aŭ bati mian avinon por la kaŝita mono. Li fariĝis komuna ŝtelisto de sia familio, kaj ĉiuj familianoj kaŝis vendeblajn objektojn for de li. Kvankam li ŝtelis ĉion vendeblan el sia propra familio, li neniam tuŝis havaĵojn de aliaj homoj, do li ankoraŭ estis bonvena en la tuta vilaĝo. La najbaroj kutime petis mian avon gardi pordon por ili se ili devas forlasi hejmon. La afero daŭris ĝis la milito kontraŭ japana agreso. Li partoprenis en la volontularo de ĉina armeo, kaj estis mortigita de japanaj agresantoj. Post morto de mia avo, mia avino vivis kun siaj bopatrino kaj du filoj. Kiam ŝi estis tro malriĉa por vivteni la familion, ŝi devis forlasi sian bopatrinon kaj edziniĝi en vilaĝo ne tre malproksima. Kvankam ŝia bopatrino havis filinon, kiu estis kromedzino de riĉulo en la najbara vilaĝo, tamen la patrino ne povis akiri helpon de la filino. Foje, la maljunulino loĝis ĉe la filino por kelkaj tagoj, laborante kiel servistino, tamen fine la bofilo elpelis ŝin ĉar ŝi ne laboris tiel bone kiel junaj servistinoj pro maljuneco. Mia avino ne rezignis la devon vivteni sian bopatrinon eĉ post sia refoja edziniĝo. Ŝi frekventis al sia bopatrino kaj ĉiufoje donis al ŝi monon aŭ grenon por ke tiu sin vivtenu. Se mia avino prokrastis la viziton pro okupiteco, ŝia bopatrino kutime vendis havaĵojn iom post iom por teni sian vivon. Kiam mia avino revenis por viziti sian bopatrinon, ŝi kutime reaĉetis la elvenditajn havaĵojn el la aĉetintoj. Ĉiuj en la vilaĝo sciis bone, ke ili ne povos longe uzi la objektojn aĉetitajn el la kompatinda maljunulino, kaj la pago de mia avino estas iom pli alta ol la prezo postulita de ŝia bopatrino al la aĉetantoj. Do kiam la maljunulino bezonis helpon, ĉiuj volonte aĉetis ŝiajn vendaĵojn eĉ se ili tute ne bezonis ilin. Post du jaroj la nova edzo de mia avino forpasis sen infano, do ŝi forvendis ĉiujn havaĵojn de la nova edzo, kaj revenis al sia bopatrino. Tiel ŝi filinece prizorgis la maljunulinon ĝis ties lasta momento. Ŝia bopatrino ofte diris al ŝi: "Mi ne ĝuis helpon de mia propra filino krom de vi, mia filineca bofilino, do en via maljuneco vi ne suferos de malfacilaĵoj kaj ankaŭ vi havos filinecan bofilinon." La antaŭdiro de mia praavino estis tute prava. Mia patrino vere prizorgis mian avinon filinece kaj estis laŭdata en nia regiono.

  Ekde infaneco mi vivis ĉe mia avino, kaj en mia memoro ĉiuj en la vilaĝo respektis ŝin, kaj ĉe ŝi neniam mankis najbarinoj. Se okazis malagrablaĵo kaj konflikto inter geedzoj aŭ najbaroj, ili ofte venis al mia avino por peti konsilon kaj konsolon. Post la interpacigo de mia avino, ili konvertis sian rankoron en amikecon.

  Post la edziĝo de mia patra frato, ŝi eksuferis de mia onklino, kiu ofte transverŝadis koleron kontraŭ mia onklo al mia avino. Tamen mia avino eltenis ĉion milde kvazaŭ amema patrino. Se iuj plendis por mia avino, mia avino kutime admonis ilin: "Mia dua bofilino estas ankoraŭ juna. Ŝi distingos bonon kaj malbonon post sia maturiĝo." Vere, post la hazarda morto de mia onklo, mia onklino reedziniĝis en najbara vilaĝo kaj havis duan bopatrinon. Tiam ŝi konsciis la patrinecan amon de mia avino, kaj frekvente vizitis ŝin kiel filino. Eĉ se iu donacis al ŝi iom da bongustaĵo, ŝi speciale piediris kilometrojn por ke mia avino gustumu.

  Post la morto de mia onklo, mia avino estis trafita de kordoloro. En la 90-a jaraĝo, ŝi eklernis kaj praktikis budhismon laŭ mia konsilo, kaj iom post iom ĝuis mensan trankvilecon. Tiam ŝi ofte diris, ke ŝi ĝuas grandan feliĉon en sia maljuneco bone prizorgate de la familianoj kaj registaro. Laŭ sia antaŭa sorto ŝi vivos mizere sen infano, sed ŝi havis filon, filinecan bofilinon kaj aron da nepoj. Kvankam ŝi ne spertis prizorgon de mia avo kiam li vivis, tamen kiel edzino de martiro ŝi ĝuis lian helpon pro la subvencio de la registaro.Tio estis la rezulto de ŝia bona konduto. Ŝi tute konsentis kun mia deziro, ke mi fariĝu monaĥo por tutkore praktiki budhismon kaj helpi aliajn homojn laŭ mia plej granda eblo. Nelonge post mia monaĥiĝo, ŝi forpasis nature kun neniu malsano aŭ sufero.

  Laŭ instruo de budhismo, ni ĝuas la efektivojn gajnitajn per niaj antaŭaj kondutoj kaj samtempe kultivas por niaj estontaj efektivoj per nia nuna ago. La travivaĵo de mia avino estas bona pruvo por tio.
« Lasta redakto: januaro 25, 2013, 09:25:39 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.