Aŭtoro Fadeno: 37. Mortigi bovojn  (Legita 1666 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
37. Mortigi bovojn
« je: aprilo 09, 2014, 10:58:33 ptm »
37. Mortigi bovojn

  Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ĉiam kondukis ilin al akvo kaj herbejo por paŝti.

  Foje, unu bovo estis manĝita de tigro.

  La bovisto pensis: "Unu bovo jam mortis, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa sumo de mia bovaro. Por kio mi ankoraŭ retenas la restajn bovojn?" Li do pelis la bovojn al alta monto super profunda valo, puŝis ilin suben kaj mortigis ĉiujn.

  La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. Observante la budhismajn disciplinojn, ili rompis unu, sed anstataŭ bedaŭri por penti, ili pensis: "Mi jam rompis disciplinon, kaj ne plu perfektas mia pureco. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn?" Ili senescepte rompis ĉiujn aliajn disciplinojn simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn restajn bovojn.
« Lasta redakto: aprilo 19, 2014, 11:34:23 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.