Aŭtoro Fadeno: 36. Elfosi la okulojn de ermito  (Legita 1576 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
36. Elfosi la okulojn de ermito
« je: aprilo 09, 2014, 10:57:46 ptm »
  36. Elfosi la okulojn de ermito

  Iam ermito sin kulturis en la montaro kaj sukcese atingis kvin magiajn povojn. Li povis vidi ĉiujn trezorojn kaŝitajn en la tero per la magiaj okuloj.

  Informiĝinte pri tio, la reĝo tre ĝojis kaj diris al siaj konsilantoj: "Kiel ni povos reteni la ermiton en nia lando kontraŭ lia foriro? Tiel li povos helpi min havi pli da trezoro."

  Malsaĝa konsilanto tuj iris al la ermito, elfosis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li diris: "Mi jam prenis la okulojn de la ermito, kaj nun li ne plu kapablas iri aliloken, sed ĉiam restos en nia lando."

  La reĝo diris al la konsilanto: "Mi deziris restigi la ermiton nur pro lia povo vidi la kaŝitajn trezorojn sub la tero. Vi jam detruis liajn okulojn, do per kio li ankoraŭ utilas al mi?"

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Vidinte, ke ermito praktikas kontempladon pri la korpo kaj korpa pereiĝo ĉe tombejo sub arbo en sovaĝa arbaro, ili kondukas lin hejmen por vivteni per diversaj manieroj kontraŭ lia volo. Tio detruas lian puran praktikadon kaj malhelpas lian klopodon al la sukceso. Ili donas malutilon al la ermito kaj ankaŭ ne povas sin profitigi per tio. Do ili klopodas vane, tute simile al la malsaĝa konsilanto, kiu detruis la okulojn de la ermito.
« Lasta redakto: aprilo 19, 2014, 11:01:38 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.