Aŭtoro Fadeno: 35. Spegulo en la skatolo de trezoro  (Legita 1604 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
35. Spegulo en la skatolo de trezoro
« je: aprilo 07, 2014, 06:41:05 atm »
35. Spegulo en la skatolo de trezoro

  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan sumon al aliaj kaj ne kapablis redoni, do li povis fari nenion ol forfuĝi.

  En dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro. Sur la trezoro kuŝis spegulo sub la skatola kovrilo.

  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li teruriĝis kaj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: "Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!"

  La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, Marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivcirklo de naskiĝo kaj morto. Ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras, perdas ĉiujn meritojn,  meditajn atingojn, purecon, kaj sanktajn fruktojn de la tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ faras same.
« Lasta redakto: februaro 08, 2015, 01:41:53 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.