Aŭtoro Fadeno: 34. Transporti dolĉan akvon  (Legita 1609 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
34. Transporti dolĉan akvon
« je: aprilo 07, 2014, 05:31:23 atm »
34. Transporti dolĉan akvon

  Iam estis vilaĝo distanca de la ĉefurbo je kvin joĝanoj. En la vilaĝo troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis al la vilaĝanoj sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj elĉerpiĝis de tio, kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon por fuĝi en aliajn lokojn.

  Tiam la vilaĝestro diris al la vilaĝanoj: "Ne forlasu! Mi petos la reĝon, ke li ŝanĝu la distancon de kvin joĝanoj al tri por proksimigi vin, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado."

  Li do faris peton al la reĝo, kaj la reĝo vere ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj.

  Ĉiuj ĝojegis pri tio.

  Iu diris: "La vojo ankoraŭ longas je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis."

  Tamen aŭdinte tion, neniu volis forlasi la vilaĝon pro sia kredo al la reĝo.

  Iuj homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili praktikas ĝustan darmon de Budhismo por atingi la urbon de nirvano trapasinte la Kvin Ŝtupojn de preparado, oportunaj metodoj, vido, sinkulturado kaj kulmino. Sed ili enuas en la klopodo, volas rezigni la praktikadon, resti en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto kaj ne plu paŝi antaŭen. Poste la Darma Reĝo interpretis la metodon fariĝi budho per la tri ŝtupoj de ŝravako (sravaka), pratjekabudho (pratyekabuddha) kaj bodisatvo. La praktikantoj de hinajano ĝojis pro tio, opiniante, ke ĝi estas facila vojo por atingi liberiĝon el la vivcirklo de naskiĝo kaj morto per bonaj konduto kaj merito. Poste ili aŭdas, ke la celo de budhismo estas fariĝi budho anstataŭ la aliaj, sed simile al la vilaĝanoj, ili ne plu volas anstataŭigi la antaŭan celon per la nova pro sia kredo je la Budho.
« Lasta redakto: aprilo 19, 2014, 09:29:31 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.