Aŭtoro Fadeno: Humana Hundino  (Legita 4050 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Humana Hundino
« je: januaro 12, 2013, 06:14:40 atm »
  Humana Hundino

  Antaŭ kelkaj tagoj mi legis raporton, ke 14-jara knabino en iu lando naskis bebon ĉe la vojo. Timante, ke oni trovis ŝian konduton, ŝi ŝtele ĵetis la bebon en rubejon. Post nelonge senhejma hundino trovis la bebon kaj ekvartis ĝin. Tio emociis ĉiujn inkluzive de la patrineto. La knabino akceptis la bebon kaj ekvartis lin kiel sian filon.
  La simila afero okazis en najbara vilaĝo de mia hejmvilaĝo. Ekde mia knabeco, mi estis amanto de bestoj. Foje kiam mi estis kvar- aŭ kvinjara, mi ludis kun kelkaj infanoj preskaŭ samaĝaj kiel mi sur la strato. Tie kuŝis granda hundo. Ni aliris por rigardi ĝin. Sed iu trafis ĝin per ŝtono, kaj ĉiuj aliaj infanoj forkuris, dum mi daŭre rigardis ĝin kaŭrante apude. Batite, la hundo stariĝis malrapide. Tio timigis min, kaj mi provis forkuri, sed bedaŭrinde estis kaptita de la hundo kaj mordetita je la sidvango.
  Kurante hejmen kun ploro, mi rakontis la okazaĵon al mia avino, fratino de mia avo. Vidinte, ke mi ne vere vundiĝis pro la mordo, ŝi prenis min en sia sino, kaj rakontis al mi okazaĵon en sia vilaĝo, kiu najbaras al la mia.
  Iam antaŭe en la najbara vilaĝo estis komercisto, kiu ofte vojaĝis ekstere por fari negocon, lasante siajn du edzinojn hejmen. La unua edzino estis malica kaj nenaskebla, do la komercisto povis fari nenion alian ol preni duan edzinon por havi al si idaron. Post kiam la nova edzino gravediĝis, la komercisto forvojaĝis, sed li ne revenis je la tempo de ŝia nasko. La unua edzino helpis la duan por ties nasko. Kiam ŝi vidis, ke la dua naskis filon, ŝi ektimis, ke la dua edzino forrabos de ŝi la edzan favoron pro la nasko. Do ŝi pretendis, ke la novnaskito estis morta. Sen rigardo de la dua edzino, ŝi ĉirkaŭvolvis la bebon per ruĝa tuko, portis ĝin eksteren kaj enterigis ĝin. Sed tion vidis la maljuna hundino de la komercisto. Ĝi do ŝtele savis la bebon, portis ĝin en sian hundejon kaj vartis ĝin per sia lakto. Post du monatoj la komercisto revenis hejmen. Informiĝinte, ke lia nova edzino naskis mortan bebon, li sentis grandan doloron. Anstataŭ ripozi hejme post la longa vojaĝo, li promenis en sia ĝardeno por trankviliĝi. Li subite vidis ion ruĝan en la hundejo, li do aliris por esplori, kaj trovis knabeton kuŝanta inter la hundidoj.
  Tiam saviĝis lia propra filo, kaj ankaŭ malkaŝiĝis la malico de lia unua edzino.
  La rakonto gravuriĝis en mian junan memoron, kaj ankaŭ ankaŭ forigis mian malamon al la hundo, kiu mordis min. Ankaŭ mi esperas, ke ĉiuj el ni meroru la amindecon de la bestoj, kaj protektu ilin kiel siajn amikojn fidelajn.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Humana Hundino
« Respondo #1 je: januaro 14, 2013, 12:09:05 ptm »
Homoj malbonkoraj estas pli danĝeraj ol bestoj .Jes, ankaŭ mi opinias ,ke la bestoj estas niaj amikoj ecx bonaj. Via rakonteto interesa kaj signifoplena montras al ni ,ke homoj  bestojn devas ne nur ami sed ankaŭ respekti .nur tiel ni havos pli harmanian vivon kun bestoj .Ĉu ne ?

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Humana Hundino
« Respondo #2 je: januaro 14, 2013, 06:50:14 ptm »
Jes, kompare kun homoj, bestoj estas pli sinceraj. Ili vivas nur por sia vivbezono sed homoj vivis ne nur por sia vivbezono, sed ankaŭ por sia nekontentigebla avido. La lasta eco por homoj estas pli terura.
« Lasta redakto: aprilo 01, 2013, 05:09:32 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.