Aŭtoro Fadeno: 3-5. La rakont de Monaĥo Citahato  (Legita 6293 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
3-5. La rakont de Monaĥo Citahato
« je: marto 23, 2014, 03:09:05 ptm »
  Saĝo ne kreskas se la menso estas ne firma

  3-5. La rakonto de Monaĥo Citahato

  Homo kun malfirma menso

  Ne komprenas la veran darmon.

  Homo kun ŝanceliĝanta konfido

  Ne povas atingi saĝon.

  Timon ne havas vekiĝinto

  Kun pura menso

  Libera de konfuzo,

  superinta malbonon kaj meriton.

  Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la monaĥo Citahato.

  Junulo el respektinda familio vivis en Sravastio kiel paŝtisto. Iutage, li iris en la arbaron por serĉi la perditan bovon. Dum la tagmezo li trovis la bovon kaj liberigis la bovaron. Sed suferante de malsato kaj soifo, li pensis: "Mi petos ion de la noblaj monaĥoj por manĝi." Do li iris al la monaĥoj en la monaĥejo, riverencis al ili kaj staris flanke respektoplene. Tiam la monaĥoj jam manĝis sufiĉe, kaj oni metis la restintan manĝaĵon en la tenujon por senutilaĵoj. Vidinte la junulon elĉerpiĝinta de malsato, la monaĥoj diris al li: "Jen manĝaĵo. Prenu kaj manĝu." (Kiam budho vivis en la mondo, ofte estis sufiĉe da rizkaĉo kun diversaj saŭcoj). Do la junulo prenis la manĝaĵon, manĝis kaj trinkis ĝissate. Poste li lavis siajn manojn, riverencis al la monaĥoj kaj demandis: "Estimataj sinjoroj, ĉu vi iris al iuj domoj laŭ invito hodiaŭ?" "Ne, laika disĉiplo. Monaĥoj ĉiam ricevas manĝaĵojn per nuna maniero."

  La junulo pensis: "Malgraŭ kiel okupitaj kaj aktivaj ni estas, ni neniam havas tiel bongustan rizkaĉon kvankam ni laboras senĉese tagnokte. Sed tiuj monaĥoj konstante manĝas ĝin en sia propra stato. Kial mi restos laikulo pli longe? Mi fariĝu monaĥo." Do li proksimiĝis al la monaĥoj kaj petis, ke ili akceptu lin kiel monaĥon. La monaĥoj konsentis kaj akceptis lin. Post la ordiniĝo, li plenumis diversajn devojn grandajn aŭ malgrandajn. Dum mallonga tempo li fariĝis dika kaj komforta, ĝuante la abundajn manĝaĵojn kaj donacojn, kiuj akumuliĝis pro la budha merito,

  Tiam li pensis: "Kial mi min vivtenis per almozpeto? Mi denove fariĝu laikulo." Do li revenis al sia hejmo. Laborinte en sia domo dum nur kelkaj tagoj, li fariĝis maldika kaj malforta. Li diris al si mem: "Kial mi daŭre eltenas la suferon? Mi fariĝu monaĥo." Do li denove iris al la monaĥejo kaj ordiniĝis. Sed post kelkaj tagoj kiel monaĥo, li denove malkontentiĝis kaj revenis al sia laika vivo.

  "Kial mi devis daŭre havi la vivon de laikulo? Mi fariĝu monaĥo." Dirinte, li reiris al la monaĥoj, riverencis kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo denove. En tiu ĉi maniero li aniĝis en la samgon kaj forlasis ĝin sinsekve ses fojojn. La monaĥoj diris inter si: "Tiu ĉi homo vivas sub la regado de siaj pensoj." Do ili donis al li nomon "Pensregito, la pliaĝa Citahato".

  Inter liaj revenado kaj forirado el la familio, lia edzino gravediĝis. En la sepa fojo, post kiam li revenis de la arbaro kun siaj kamplaboriloj, li iris en la domon, demetis sian ilaron kaj eniris la propran ĉambron. Li diris al si: "Mi denove surmetos mian flavan robon." Ĝuste tiam, li hazarde trovis sian edzinon dormanta en la lito. Ŝia jupo falis; salivo fluis el ŝia buŝo kaj ŝi ronkis kun malfermita buŝo. Ŝajnis al li, ke ŝi estas ŝvelinta kadavro. Vidinte tion, li tuj havis novan penson: "Ĉio en la mondo estas efemera kaj suferanta." Li diris al si mem: "Pensu, ke mi ne povis firmvole daŭrigi la monaĥan vivon ĝuste pro ŝi kiam mi fariĝis monaĥo ĉiufoje!" Alpreninte sian flavan robon, li rekte kuris el la domo kaj volvis la robon ĉirkaŭ sian ventron dum la kurado.

  Tiam lia bopatrino ankaŭ loĝis en la sama domo. Kiam ŝi vidis lin forlasinta en tiu ĉi maniero, ŝi pensis: "La perfidemulo revenis de la arbaro, kuris el la domo kaj surmetis sian flavan robon dum la kurado. Li certe denove iras al la monaĥejo. Kio tion signifas?" Irinte en la ĉambron de la geedzoj, ŝi vidis sian filinon dormanta kaj tuj komprenis: "Tio okazis ĉar li vidis ŝin dormanta, do li naŭziĝis kaj foriris." Ŝi haste puŝvekis sian filinon kaj diris al ŝi: "Ellitiĝu, kiam via edzo vidis vin dormanta, li sentis naŭzon kaj foriris. Li ne plu estos via edzo ekde nun." "Lasu, panjo. Kio gravas ĉu li iras aŭ ne? Li revenos post nur kelkaj tagoj."

  Dum Citahato paŝis sur sia vojo, li ripetadis la vortojn: "Ĉio en la mondo estas efemera kaj suferanta," kaj dume, li atingis frukton de konvertiĝo (sotapatti phala). Li senĉese iris al la monaĥoj, riverencis al ili kaj petis, ke ili akceptu lin en la samgo. "Ne," rifuzis la monaĥoj, "ni ne akceptos vin en la samgo ĉifoje. Kial vi fariĝos monaĥo? Via kapo jam similas al muelilo." "Estimataj, bonvolu akcepti min en la samgo nur ĉifoje." Ĉar li helpis ilin antaŭe, ili denove akceptis lin en la samgo. Post kelkaj tagoj, li atingis arhantecon kune kun supernaturaj povoj.

  La monaĥoj diris al li: "Frato Citahato, sendube vi decidos sole, kiam vi denove foriros. Ĉifoje vi jam restis ĉi tie dum longa tempo." "Estimataj sinjoroj, mi foriris kiam mi kroĉiĝis al la mondaĵo. Sed nun mi jam rezignis la kroĉiĝon al la mondaĵo. Mi ne plu deziras foriri." La monaĥoj iris al la Budho kaj raportis: "Estimata sinjoro, ni diris tion al la monaĥo kaj li diris tion al ni kiel respondon. Li faris mensogon kaj diris malveraĵojn." La Budho respondis: "Monaĥoj, kiam la menso de mia filo estas malfirma, li ne sciis bonan darmon, do li iris kaj venis. Sed nun li jam superis ambaŭ bonecon kaj malbonecon."

  Se la menso de iu restas malfirma, se iu ne scias la doktrinon, se ies entuziasmo daŭre estas ŝanceliĝema, la saĝo de tiu homo ne povas kreski.

  Ne plu ekzistas timo por la homo kun la menso ne makulita de pasio, nek influita de malbona volo kaj liberiĝinta el ambaŭ bono kaj malbono, ĉar li jam tute vekiĝis.
« Lasta redakto: aprilo 02, 2014, 06:50:34 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.