Aŭtoro Fadeno: 25. Rakonto pri akvo kaj fajro  (Legita 1835 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
25. Rakonto pri akvo kaj fajro
« je: marto 08, 2014, 05:53:42 atm »
  25. Rakonto pri akvo kaj fajro

  Antaŭe iu bezonis fajron kaj malvarman akvon. Li do estigis fajron kaj metis pelvon kun malvarma akvo super la fajron.

  Poste, kiam li bezonis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li bezonis malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.

  La homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili monaĥiĝas por praktiki budhismon. Sed monahiĝinte, ili ankoraŭ sopiras al la edzino, filoj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdas fajron de merito kaj akvon de disciplinoj. Avidaj homoj ankaŭ kondutas same.
« Lasta redakto: marto 27, 2014, 09:45:42 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.