Aŭtoro Fadeno: 24. Semi rostitan sezamon  (Legita 1879 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
24. Semi rostitan sezamon
« je: marto 08, 2014, 05:49:41 atm »
  24. Semi rostitan sezamon

  Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj opiniis, ke ĝi ne gustas bone. Poste li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: "Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi povos rikolti bongustan sezamon poste."

  Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo ne plu povis ĝermi.

  Iuj en la mondo kondutas same. Ili ne volas fari praktikadon longan kaj malfacilan por fariĝi bodisatvo, sed pensis: "Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide." Poste ili deziras atingi budhecon, sed ne povas sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.
« Lasta redakto: februaro 08, 2015, 01:38:02 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.