Aŭtoro Fadeno: Estu mastro de nia vivo  (Legita 5649 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Estu mastro de nia vivo
« je: januaro 11, 2013, 01:46:30 ptm »
    
  1. Kiu aranĝas niajn naskiĝon, vivon kaj morton? Kio ni estos post nia morto?  Kiam mi partoprenis en budhisma fakkunsido dum la japana kongreso de Espeanto lastjare, samideano diris, ke li estas konfuzita de demando, de kie li venis, kial li naskiĝis en la mondo kiel homo, kaj kien li iros post morto. En la mallonga kunsido mi ne havis sufiĉan tempon klarigi al li pri tiu komplika demando, mi do promesis, ke mi speciale verku pri tiu temo post mia reveno al Ĉinio.
   Estas diversaj opinioj pri homaj vivo kaj morto. Iuj opiniis, ke ni naskiĝas en la mondon senkaŭze, kaj post nia morto nia vivo ne plu ekzistos. Do ni naskiĝas kaj mortas tute nature. Iuj opinias, ke ni naskiĝas kaj mortas laŭ la volo de Dio aŭ iu alia supera povo, kaj nia vivcelo estas eviti naskiĝon en la infero kaj klopodi por naskiĝi en la paradizo aranĝita de Dio. Tamen budhanoj havas sian propran opinion pri tio.
   
  2. Budhisma vidpunkto pri tio
   Laŭ budhismo, ni spertas hieraŭon, hodiaŭon kaj morgaŭon. Ĉiuj scias bone pri tio. Se ni rigardos pli malproksimen, ni ankaŭ spertas sennombrajn antaŭajn vivojn, nunan vivon kaj ankaŭ sennombrajn estontajn vivojn se ni ne liberigos nin el la vivcirklo. Niaj vivoj tute similas al senfina ĉeno, kiu estiĝas el ĉeneroj ligitaj al aliaj ĉeneroj. Kvankam vekiĝinte en la mateno, ni opinias, ke ni estas sama kiel en la lasta nokto, tamen en la sekva vivo estas neeble por ni ankoraŭ havi saman korpon kvankam ni same havas vivon. Nia vivcirklo konsistas el ses formoj: Devao, Asurao, Homo, Besto, Malsata spirito kaj Suferanto en la infero. Eble iuj demandos: "Se ni ne havos la saman korpon en la sekva vivo. Nia antaŭa havos nenian rilaton kun mi." Imagu, se vi estas aktoro en iu teatraĵo, kaj dum via ludado oni bategis vin je via kapo, ke vi sentas grandan doloron. Sed post tiu ĉi teatraĵo, kaj vi tuj ludos alian rolon en la sekva teatraĵo, ĉu vi ne plu doloras je la kapo? Tute ne eble. Via kapo ankoraŭ doloras al vi malgraŭ ke vi jam havas alian rolon ĉar vi ankoraŭ havas samajn korpon kaj menson. Sama estas la transiĝo de niaj vivformoj. Sed kiu estas la ĉefa rolo de niaj vivoj, kaj kiu aranĝas pri nia estonteco? Pri tio mi parolos jene.
   
  3. Kial mi ankoraŭ estos mi mem en alia vivo?
   Ĉiuj vivestaĵoj konsistas el korpo kaj konscioj. Per nia korpo ni povas vivi kaj konduti, kaj per niaj konscioj ni povas percepti kaj decidi nian agon. En la nuna tempo, ni ĉiuj scias bone, ke ni havas ses konsciojn de okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, per kiuj ni povas vidi, aŭdi, gustumi, flari, tuŝon kaj pensi. Laŭ budhismo ni havos aliajn du krom ĵus menciitaj ses konscioj: manoon kaj Alajon. Kutime ili ne aktivas evidente en nia ĉiutaga vivo, do preskaŭ neniu scias pri ili. Kvankam iuj sciencistoj konsciis pri ili, tamen ili ne konas ilin sufiĉe bone, do devis preni ilin kiel latentajn konsciojn. Niaj ses konscioj aktivas en nia ĉiutaga vivo, kaj la informo de ilia aktivado estas konservitaj en la oka konscio pere de la sepa. Do la oka konscio havas funkcion de tenejo en kiu estas informoj de ĉiuj konscioj. Kiam ni pensas kaj faras bonon, niaj konscioj estigas meriton, kaj la sesa konscio kondukas ĝin en la oka. Kiam ni pensas kaj faras ion malbonan, malhelpan, niaj konscioj estigas malmeriton, kaj la sepa konscio kondukas ĝin en la tenejon. La oka konscio tenias ĉion sindistinge. Je nia morto, ĉiuj el la ses konscioj forlasis nin sinsekve. Tiam oni kutime opinias, ke tiu mortas. Sed laŭ budhismo ne. Ĉar restas ankoraŭ la sepa kaj oka konscioj. Kiam la oka konscio forlasas nin, mi mortas. Tamen tiam ni ankoraŭ perceptas nin mem per la oka konscio. Fakte, la tiama Nio estas la kombinaĵo de la oka konscio kun ĉiuj informoj pri niaj antaŭaj agoj, kaj bonaj kaj malbonaj.
   Dum malpli ol 49 tagoj ni vivis en mediuma mondo ĝis nia renaskiĝo Nian renaskiĝon decidas la enhavon en nia oka konscio. Se la informo de la bona konduto estas multa, ni do renaskiĝas en pli bona ekzisteco, kaj se la informo de malbona konduto estas multa, ni renaskiĝas en malpli bona ekzisteco. Se nia bona informo estas plej multa (bona), ni renaskiĝos en la ĉielo, kaj se nia malbona informo estas plej multa (malbona), ni vivos en infera mondo por suferi. De tio vi scias, ke nia antaŭa konduto estas nia "Dio", kiu aranĝas pri niaj vivformo kaj sorto. La procesio de tio similas al balono, kies altecon decidas la aero en ĝi.

  4. Kio estas nia sperto de la vivo transiĝo?
  Post kiam nia oka konscio forlasas nian korpon, ni ne plu havas fizikan korpon, kaj ni mortas. Tamen laŭ nia percepto, ni ankoraŭ ekzistas kiel antaŭe. Tiam ni havas korpon de modiuma korpo, kiu estas tiel subtila, ke oni tute ne povas percepti per siaj konscioj. (Fakte oni povas sondi ĝin per koncerna aparato.) En mediuma korpo ni havas kvin magiajn povojn per kiuj ni scias bone pri niaj antaŭaj vivoj, ni povas aŭdi kaj vidi tion, kion ni ordinare ne perceptas kiam ni vivas kiel homo. Ni povas senbare iri tien kien ni ne povas kiam ni vivas. Tiam ni havas du staton sobran aŭ dorman, similajn al ni en la homa mondo. Kiam venas la tempo por nia renaskiĝo, ni vidas iluzion de diversaj specoj, kiu allogas nin. Se ni ekkorinal al la iluzio, ni perdis konscion kaj nia oka konscio iras en uteron de nia patrino ĉu de homo, besto aŭ aliaj vivformoj. Ekde tiam plej multaj el ni perdis la momoron pri nia antaŭaj vivoj kaj dronas en dorma stato. Post nia enurteriĝo, naskiĝis al ni la sepa kaj ses konscioj sinsekve kune kun la kreskiĝo de la feto. Do en la perfekta tempo, ni renaskiĝas en la nova vivformo.

  5. Kion ni faru por liberigi nin el sufero kaj havigu al ni feliĉon?
  Ni jam sciis pri la kialo kaj proceso de nia renaskiĝo, do eble vi pensas, kiom mi faru por mia estonta feliĉo. La metodo estas simpla. Per fari bonon kaj eviti malponon ni povos pliigi nian bonan informon kaj per penti pri la malantaŭa malbono ni povos malpliigi nian malbonan informon. Tiel, ni povos krei feliĉon en nia vivcirklo. Sed tio ne estas la plej granda kaj absoluta feliĉo. La plej granda kaj absolutan feliĉon ni ĝuos kiam ni ĉesigi la kaŭzon de metamorfozo kaj nin liberigi de la ses vivcirklo. Tio estas la celo de budhismo, senpara en religioj.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Estu mastro de nia vivo
« Respondo #1 je: januaro 11, 2013, 08:59:39 ptm »
Kvankam homo estas la plej saĝa el la vivantoj en nia terglobo.tamen renkontante  la demandon pri niaj naskiĝo, vivo kaj morto,neniu povas facile fari kontentigitan respondon. Ĉar la demando estas tre komplika kaj ecx nerespondebla por ordiraraj homoj.




Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Estu mastro de nia vivo
« Respondo #2 je: januaro 11, 2013, 09:13:33 ptm »
 Feliĉe kun disvolviĝo de scienco ni scias pli kaj pli multe ol antaŭe. Kiam mi estis juna, en nia lando furoras politika movado, tamen mi legis pere de la sekreta ĵurnalo "CANKAOXIAOXI", ke sciencistoj de usono kaj rusio elspezas sian energion por esplori misterajn aferojn koncernajn al la naturo. Do ili scias pli multe pri tio ol ni.
« Lasta redakto: januaro 14, 2013, 07:27:45 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Estu mastro de nia vivo
« Respondo #3 je: januaro 12, 2013, 07:14:01 ptm »
ke usono kaj rusio elspezas sian energion en esploro en misteraj aferoj en la naturo
ke Usono ka Rusio elepezas sian energion por fari esploradon pri misteraj aferoj rilatantaj al la naturo.
« Lasta redakto: januaro 12, 2013, 09:40:15 ptm de verdeca »

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Estu mastro de nia vivo
« Respondo #4 je: januaro 13, 2013, 05:28:16 atm »
Jes. Feliĉe kun disvolviĝo de scienco ni scias pli kaj pli multe ol antaŭe. Kiam mi estis juna, en nia lando furoras politika movado, tamen mi legis pere de la sekreta ĵurnalo "CANKAOXIAOXI", ke usono kaj rusio elspezas sian energion en esploro en misteraj aferoj en la naturo. Do ili scias pli multe pri tio ol ni.
Jes. Feliĉe kun disvolviĝo de scienco ni scias pli kaj pli multe ol antaŭe. Kiam mi estis juna, en nia lando furoras politika movado, tamen mi legis pere de la sekreta ĵurnalo "CANKAOXIAOXI", ke sciencistoj de usono kaj rusio elspezas sian energion por esplori misterajn aferojn koncernajn al la naturo. Do ili scias pli multe pri tio ol ni.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Estu mastro de nia vivo
« Respondo #5 je: januaro 13, 2013, 07:32:09 ptm »
 ke usonaj kaj rusaj sciencistoj  elspezas sian energion por esplori misterajn aferojn koncernajn al la naturo. Do ili scias pli multe pri tio ol ni.
 la vorto "koncerna" pli taŭgas ol la vorto "rilatanta" en tiu frazo.Elkoran dankon al nia majstro!

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Estu mastro de nia vivo
« Respondo #6 je: januaro 14, 2013, 06:05:17 ptm »
Dankon por via atentigo pri miaj eraroj, ĉar tio estas granda helpo al mi en mia progresiĝo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.