Aŭtoro Fadeno: 21. Metodo por havi plian filon  (Legita 1872 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
21. Metodo por havi plian filon
« je: marto 06, 2014, 09:18:31 ptm »
  21. Metodo por havi plian filon

  Iam antaŭe, iu virino havis filon kaj deziris plian. Ŝi demandis al aliaj virinoj: "Kiu havas metodon por ke mi nasku plian filon?"

  Maljunulino diris al ŝi: "Mi povas realigi vian deziron, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio por tio."

  La virino demandis al la maljunulino: "Per kio mi devas oferi al la dio?"

  La maljunulino diris: "Se vi mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski plian filon."

  La virino ekvolis mortigi sian filon laŭ la instruo de la maljunulino.

  Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: "Kiel malsaĝa vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi povos naski plian filon, tamen vi eĉ pretas mortigi la nunan."

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj. Kun deziro al estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron kaj torturas per diversaj metodoj por renaskiĝi en la ĉielo.
« Lasta redakto: marto 08, 2014, 05:33:15 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.