Aŭtoro Fadeno: 17. Ŝuldo de duonmonero  (Legita 1968 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
17. Ŝuldo de duonmonero
« je: februaro 24, 2014, 10:52:12 ptm »
  17. Ŝuldo de duonmonero

  Antaŭe estis komercisto. Oni ŝuldis al li duonmoneron kaj ne pagis lin dum longa tempo, do li iris por postuli la repagon.

  Li renkontis riveron sur la vojo kaj devis pagi du monerojn por transpasi ĝin per boato. Atinginte la cellokon, li ne trovis la ŝuldanton. Do li denove elspezis du monerojn pro la rivero.

  Li elspezis kvar monerojn pro la ŝuldo de duonmonero, kaj ankaŭ suferis de lacega vojaĝo. Li elspezis tro multe por la malgranda sumo, kaj pro tio estis mokita de homoj.

  Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili detruas siajn observitajn regulojn, kaj ignoras la moralon pro la privata bono. Ili havas malbonan reputacion en la nuna vivo kaj suferos de malbona konsekvenco en la estonteco.
« Lasta redakto: marto 01, 2014, 10:02:41 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.