Aŭtoro Fadeno: Rankoro Inter Patro kaj Filo  (Legita 928 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Rankoro Inter Patro kaj Filo
« je: januaro 11, 2013, 01:43:22 ptm »
  Rankoro Inter la Patro kaj Filo

  Tio vere okazis en nia hejma regiono. Estis vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo famiĝis pro la mistera kaverno ĉe la vilaĝo. Laŭ onidiro foje antaŭ longa tempo okazis teatra prezentado en la vilaĝo, kaj tagmeze iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por la posttagmeza ludo. Sed elirinte, li ne plu trovis sian teatran trupon. Oni informis lin, ke okazis teatra prezentado en vilaĝo antaŭ kvin jaroj, sed iutagmeze aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio ege mirigis la aktoron. Li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris.

  Alia okazaĵo mirinda sed vera des pli famigis la malgrandan montaran vilaĝon.

  Iam estis malriĉulo, kiu plantis akvomelonojn ĉe Rivero Klara Akvo fluanta el Montaro Wutaishan. Foje okazis foiro ekster la montaro, do iu eliris por fari aĉeton en la foiro. Kiam li preterpasis la kampon de akvomelono, li haltis kaj aĉetis melonon grandan kaj dolĉan por mildigi siajn lacecon kaj soifon. La vendanto de la akvomelono vidis, ke la pasaĝero portas multe da arĝento, do li estis regita de malbona intenco. Dum la pasaĝero okupiĝis en ĝuado de la akvomelono, li subite lin mortigis per tranĉilo, kaj haste enterigis en la kampo. Post tio, li ĉirkaŭrigardis, kaj trovis neniun ĉeestantan krom ŝtona statuo de Budho Ŝakjamunio. Li do iris al la statuo, genuiĝis kaj petis, ke la Budho ne malkovru lian mortigon al aliuloj. Strange li aŭdis respondon: "Ne timu pri mia diro, se vi mem tenos vian sekreton." Aŭdinte tion, li trankviliĝis. Li pensis: "Estos sufiĉe bone, se vi ne malkovros tion. Kiel mi povas malkovri mian mortigon per mi mem?" Li revenis hejmen kontente, kaj senprokraste translokiĝis al pli profunda montaro por eviti la malkovron de la mortigo. Per prirabita mono li konstruigis novan domon, aĉetis kampojn, prenis edzinon kaj baldaŭ havis filon. Li ekzaltiĝis pri tio, pensante: "La sortoaŭguristoj diris, ke mi restos seninfana dum mia tuta vivo. Sed nun mi havas brilan filon. Eble tio signifas, ke mia feliĉo venis de mia malbona konduto. Proverbo diras, ke ju pli malbone oni kondutas, des pli da riĉeco ili ĝuas. Verŝajne eraras la budhisma teorio pri la kaŭzoj kaj efektivoj."

  Foje post 15 jaroj li kondukis sian filon al la foiro okazanta ekster la montaro. Ili ege laciĝis kiam ili preterpasis la lokon, kie li plantis akvomelonon kaj mortigis homon. Do ili sidiĝis por ripozi. Dum sencela babilado kun la filo, la patro subite levis la kapon kaj hazarde vidis la ŝtonan statuon. Li diris al la filo: "Estas mirinde, ke tiu ĉi statuo povas paroli." "Paroli? Ŝtona statuo? Tute ne eble!" refutis la filo. Aŭdinte tion, li do ekrakontis detale pri sia antaŭa sperto. Ĵus kiam li menciis la mortigitan pasaĝeron, la filo subite rememoris sian antaŭan vivon kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo. Li estis neniu alia ol la pasaĝero mortigita de la nuna patro.

   Plena de kolero, la filo tuj volis sin venĝi. Vidinte tion, la maljunulo ekkuregis por eskapi la vivdanĝeron dum la filo postkuris. Kurinte longan distancon, la maljunulo subite estis trafita de saĝa ideo. Li tuj haltis kaj diris al la filo: "Verŝajne pravas la budhisma proverbo 'Kion oni semas, tion ili rikoltas'. La sortistoj profetis, ke mi ne havos filon. Sed post mia mortigo, mi eksteratende havis filon. Tio ĝojigis min, kaj faris min decidi, ke mi faru pli da malmalbonaĵo. Mi tute ne atendis, ke por vin venĝi, vi eĉ renaskiĝis kiel mia propra filo. Pripensu, ke vi fariĝis mia filo nur pro mia mortigio al vi. Se vi antaŭe ne mortigus min, kiel mi povus mortigi vin en tiu ĉi vivo? Krome, se vi vere vin venĝus kontraŭ mi, ĉu vi povus garantii, ke mi ne fariĝos via filo por min venĝi? Do ĝis kiam ni intermortigos senĉese? Estus pli bone, ke ni rezignu la rankoron inter ni kaj iru al Montaro Wutaishan por nin kulturi kiel monaĥoj. Tio helpos nin likvidi nian rankoron kaj donos al ni eternan pacon." La filo trovis, ke la propono de la patro estas trafa. do ili iris en Montaron Wutaishan kaj vere fariĝis monaĥoj. Ili laboris tre diligente kaj ambaŭ havis grandan atingon en sia sinkulturado.
   
  La regiono de la okazaĵo estas bela kaj kiveta. Ĝi situas ĉe la vojo de Urbo Taiyuan al Montaro Wutaishan, kaj la trafiko estas tre oportuna. En la regiono estas Monaĥejo Ŝtona Kaverno. Mi ofte vizitis tiun monaĥejon por ĝui la trankvilecon kaj belajn pejzaĝojn. Do karaj amikoj, se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, bonvenon en la monaĥejo por sperti trankvilecon kaj senĝenecon.
« Lasta redakto: februaro 02, 2013, 06:55:09 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Rankoro Inter Patro kaj Filo
« Respondo #1 je: januaro 18, 2013, 04:30:51 ptm »
Traleginte vian rakonton, mi cerbumas kaj cerbumadas pri mia vivo kaj kompreneble ankaŭ pri miaj familianoj.Mi estis filo kaj ankaŭ estas patro.Ekde mia plenkreskado mi tuj forlasis miajn gepatrojn kaj neniun helpon donaci al ili mi havis ŝancon,cxar tiam mi havas kapablon,mia patro forpasis.En mia memoro mia patro cxiam laboris por liveri pli bonan vivkondicxon al nia familio.Li estis ne nur laborema sed ankŭ helpema.Miaopinie li  estis ankaŭ bona patro.Kaj post la naskiĝo de mia filino mi fariĝas patro.Mia filino liveras al mia familio multe da intereso.Sed mi ne scias ,cxu mi estas patro bona aŭ ne.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Rankoro Inter Patro kaj Filo
« Respondo #2 je: januaro 22, 2013, 05:04:36 atm »
Dankon por via komento, kara amiko!
Mi ĵus modifis la rakonton kaj decidis, ke mi aldonos ĝin en mian kvaran elsendon.
Neniu el ni ordinaruloj scias precize, kiu iu estis antaŭe, tamen tia afero okazis de tempo al tempo. Nun en mia vilaĝo estis dek-jara adopta filino de mia najbarino. La gepatroj adoptis ŝin post ilia 16-jara filino mortis pro trafika akcidento. Sed ekde la naskiĝo ŝi havis saman tendencon de ilia filino, kaj post kiam ŝi eklernis paroli, ŝi diris al ili multon pri sia estinteco. De tio, la gepatroj kaj iliaj amikoj kaj najbaroj konstatis, ke ŝi estis ilia mortinta filino. Sed post kiam li estas tri-jara, ŝajne ŝi forgesis ĉion pri sia antaŭa vivo. Nun ŝi estas knabino de dek jaroj.
Antaŭ duonjaro mi vizitis miajn gepatrojn en mia hejmloko kaj la patrino kaj adopta filino vizitis min kaj babilis kun mi, sed mi forgesis fari foton por la patrino kaj adopta filino. Eble tion mi faros poste.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.