Aŭtoro Fadeno: Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”  (Legita 685 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”
« je: februaro 10, 2014, 09:33:49 atm »
  Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”

  Miaohui

  Mi ekmemlernis Esperanton kune kun aliaj lingvoj antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, sed poste ĉesigis la lingvajn lernadojn por ĉefe okupiĝi pri la lernado de budhismo. Nur antaŭ ĉirkaŭ jaroj mi denove eklernis ĝin post kiam mi hazarde trovis, ke jam estas sufiĉe bona kondiĉo por lerni kaj praktiki Esperanton en la nuna tempo. Nelonge post mia refoja lernado, mi denove decidis esperantigi budhisman literaturaĵon plej plaĉan al mi.

  Hazarda okazaĵo iniciatis mian tradukadon de "Amo al Vivoj", kiu estas la rakontaro pri protekto al la bestoj en la antikva Ĉinio. Kiam mi vivis en Monaĥejo de Provinco Zhejiang (Ĝeĝjan) en la suda parto de Ĉinio, mi unuafoje iris kun miaj samideanoj al bazaro de marbestoj por aĉeti elliberigotajn vivestaĵojn. Tian aktivadon subtenis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ iliaj deziroj. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel dolore suferas tiel multaj maraj bestoj. Onia kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Min kuraĝiginte, mi iris al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post alia per mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj apatie senhaŭtigas la bestojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la pelvego.

  Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis la vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro dolore sangas same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi revenis al miaj samideanoj, kiuj aĉetis serpentojn. En la vendejo de serpentoj amasiĝis grandaj kaĝoj plenaj de serpentoj longaj kaj dikaj, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn pretigitajn de ni. Multaj vendistoj el aliaj vendejoj kaj standoj ankaŭ kolektiĝis por helpi nin transpreni la serpentojn volontuale. Mi miris pro la afero, ke la serpentoj venenaj kaj ferocaj estis tiel obeemaj en iliaj manoj. Ili povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. Oni eĉ instigis min kapti la serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur mense recitadis mantron por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu renaskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento ŝi povas enspezi pli multe. La aliaj atentigis ŝin, ke ŝi devas vendi ĝin al ni, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan serpenton en la kaĝo postulante pli da mono. Oni riproĉis ŝin pro la malhonesteco, kaj finfine, ŝi povis fari nenion alian ol devigite elpreni la serpenton. En la komenco la serpento restis pacienca kaj obeema en ŝia mano. Post longa momento ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis la kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Tuj ekpreminte la vundon per la alia mano, ŝi sukcese enkaĝigis la ribeleman serpenton. Multaj vidantoj kompatis la estaĵon, kaj insultis ŝin pri tio. Ŝi do povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Sed anstataŭ tuj meti ĝin en nian sakon, ŝi tenis ĝin senmove eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Longa tempo pasis ĝis la serpento malpacienciĝis kaj denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis ĝin en la sakon. Feliĉe la kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.

  Kvankam la okazaĵo daŭris nelonge, tamen ĝi ĉiam aperadis en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj humoron same kiel ni mem, sed nur ne kapablas sin esprimi al ni libere en homaj lingvoj. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli bone? Laŭ budhisma scio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli kaj savos pli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis esperantigi la rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en la antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko "Amo al la vivoj".

   Post la tradukado de tiu ĉi rakontaro, mi publikigis ĝin en la intereton. Multaj samideanoj en kaj ekster Ĉinio fervore helpis min en la tralegado kaj korektado. Ili estas samideanoj Wen Jingen el Ĉinio, Ĝan Ŭesli Starlin (membro de BLE) el Usono, Michel Fontaine el Francio, Augusto Casquero el Hispanio kaj aliaj samideanoj konataj kaj ne konataj. Iuj samideanoj esperantistaj kaj budhanaj eĉ donacis monon al mi por eldoni la tradukon kiel senpagan legaĵon. Samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia afable voĉlegis kaj sonregistris la tekston de la traduko por fari ĝin en diskon. Poste ni eldonis tri mil librojn kaj dekmil diskojn kaj senpage distribuis ilin en pli ol dudek landojn. Do ni elkore dankas ĉiujn helpantojn lingvajn kaj ekonomiajn por la eldono de tiu ĉi traduko kaj esprimas mian sinceran bondeziron al ili. Kaj krome, ni petas de vi pluan helpon kaj subtenon en nia posta laboro.
  Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
« Lasta redakto: februaro 16, 2014, 05:15:24 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.