Aŭtoro Fadeno: 12. Kuiri brunan sukeron  (Legita 1911 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
12. Kuiri brunan sukeron
« je: februaro 05, 2014, 11:57:09 atm »
  12. Kuiri brunan sukeron

  Iam antaŭe, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: "Mi devas regali lin per sukera akvo." Do li metis iom da akvo sur la fajron, kaj tuj ekventumis ĝin de supre por ke ĝi malvarmiĝu.

  Oni diris al li: "Kiel vi povas malvarmigi la akvon per ventumado se vi ne ĉesigos la bruladon de la fajro!" Ĉiuj homoj mokridis lin.                                                                                                                                         

  Anstataŭ estingi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketecon, kuŝas sur dornoj kaj bruligas sian korpon per varmo, por ke ili atingu sukceson malvarmetan kaj trankvilan. Ili klopodas vane, kaj estas mokitaj de la saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur ĝis nun, sed ankaŭ ĝis la estonteco.
« Lasta redakto: februaro 11, 2014, 05:13:38 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.