Aŭtoro Fadeno: Por kio  (Legita 2898 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Por kio
« je: januaro 11, 2013, 12:56:37 ptm »
Mi renkontas esperantistojn kompreneble diverslandajn en interreto .Multaj el ili ofte demandas min,por kio vi lernas  Esperanton ?Por interkompreniĝi .Tiel mi tuj donas la respondon. Ŝajne la demando estas simpla kaj facile respondebla .Tamen mia respondo kutime ne kontentigas  demandantojn .Kial?Ĉu nur por fari interparoladon.Certe ne.Kaj miaopinie la cxefa celo kuŝas en tio,ke oni fratiĝu kaj interŝanĝu vidpunktojn pri atentindaj  aferoj  mondskale por konstrui la mondon pli  harmonia kaj senmilita per Esperanto. Multaj esperantistoj ĝuste por tiu celo ne nur diligente lernas sed ankaŭ faras grandan kontribuadon por disvolvi kaj propagandi nian lingvon .cxu vi konsentas kun mi ?

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Por kio
« Respondo #1 je: januaro 12, 2013, 07:37:34 atm »
Kiel praktikan lingvon facilan kaj belan, ĉiuj samideanoj lernas ĝin por sia propra celo. Mi lernis ĝin tute hazarde absorbita de ĝia facileco.
Dum memlernado de la angla lingvo dum kelkaj jaroj, mi sentis enuecon pri ĝi kaj ekvolis lerni iun alian lingvon. Tiam materialoj pri eksterlandaj lingvoj estas tre malfacile aĉeteblaj por mi, mi do decidis ekmemlerni tion, kion mi povos trovi. Ĝuste tiam mi hazerde legis raporton pri Esperanto en provinca ĵurnalo. La raporto tuj kaptis mian intereson, kaj mi legis ĝin foje kaj refoje. En la raporto estas baza scio pri Esperanto, do pere de tio mi povis prononci la alfabeton. Do prove legis la unuan esperantan frazon: Mi amas esperanton!
Post tio, kvankam mi ne povis havi esperantan tekstlibron, tamen feliĉe oni ekpublikigis la tekstojn de Esperanto serie en tiu ĵurnalo. Do mi eklernis Esperanton per ĵurnalo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.