Kiel praktikan lingvon facilan kaj belan, ĉiuj samideanoj lernas ĝin por sia propra celo. Mi lernis ĝin tute hazarde absorbita de ĝia facileco.
Dum memlernado de la angla lingvo dum kelkaj jaroj, mi sentis enuecon pri ĝi kaj ekvolis lerni iun alian lingvon. Tiam materialoj pri eksterlandaj lingvoj estas tre malfacile aĉeteblaj por mi, mi do decidis ekmemlerni tion, kion mi povos trovi. Ĝuste tiam mi hazerde legis raporton pri Esperanto en provinca ĵurnalo. La raporto tuj kaptis mian intereson, kaj mi legis ĝin foje kaj refoje. En la raporto estas baza scio pri Esperanto, do pere de tio mi povis prononci la alfabeton. Do prove legis la unuan esperantan frazon: Mi amas esperanton!
Post tio, kvankam mi ne povis havi esperantan tekstlibron, tamen feliĉe oni ekpublikigis la tekstojn de Esperanto serie en tiu ĵurnalo. Do mi eklernis Esperanton per ĵurnalo.