Aŭtoro Fadeno: 9. Laŭdo pri merito de la patro  (Legita 1730 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
9. Laŭdo pri merito de la patro
« je: februaro 02, 2014, 05:37:24 ptm »
  9. Laŭdo pri la merito de la patro

  Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: "Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema."

  Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: "La virto de mia patro estas pli granda ol tiu de la via."

  La aliaj homoj demandis: "Bonvolu diri al mi, kian virton via patro havas?"

  La malsaĝulo respondis: "Mia patro abstinas de volupto ekde sia infaneco kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado."

  Oni diris: "Se via patro abstinas de volupto, kiel li povus generi vin?" Ĉiuj ridis pri tio.

  Sensaĝa homo en la mondo volas laŭdi pri la virto de iu alia, sed kaŭzas al tiu humiligon pro sia senscieco pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis eraron.
« Lasta redakto: februaro 06, 2014, 02:14:42 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.