Aŭtoro Fadeno: Robinsono Kruso  (Legita 1438 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Robinsono Kruso
« je: januaro 27, 2014, 06:52:06 atm »
  
Citaĵo
Kara amiko,
  Mi trovis jenan tradukon de la verko "Robinsono Kruso", fare de la angla verkisto Daniel de Foe, kiun mi legis en la franca versio
  dum mia junaĝo. Tiu traduko en Esperanto estas vere escepta, ĉar la stilo ne prezentas komplikaĵojn, specialajn elturniĝojn.
  La vortoj estas simplaj, la frazoj ne tre longaj, oni tuj komprenas. Mi legis du aŭ tri paĝojn. Mi rememoras la francan tradukon:
  ĝi ne estas tre malsama. Tamen, legu ĝin antaŭ publikigo, se vi trovos la stilon ne sufiĉe komprenebla. Mi sendas la tekston,
  kiel mi faris por alia dosiero ("la gantoj"). La teksto estas iom dika, kaj bezonas relegadon, por serĉi eventualajn erarojn.
  Mi do sendos al vi nur parton de tiu teksto en tiu mesaĝo.
  Ne estas rilato kun budhismaj aferoj.
  Korajn salutojn.
  Petro
  ===
  ANTAŬPAROLO
  Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion. Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas. Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, se tia lingvo estas farebla.  Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika.  Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:    William D. Ĉandler, “Ĉefmonhelpanto”.   Prof. E. V. Huntington, Harvard University.   Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin Sĉool.   Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.   Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.   Kambriĝa Klubo.   J. M. Connolly, M. D.   Mr. W. L. Ĉurĉ.   Mr. G. W. Lee.   Dr. W. G. Nowell.   Mr. L. B. Luders.  Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore prezentas ĝin al la tuta legantaro.                                                                          [Antaŭparolon tradukis el la angla William Patterson.]
  ENKONDUKO
  La aŭtoro de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion.  Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.  Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn li kunigis en la jenaj strofoj:    Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:   Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.  Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso.”  Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young People’s Library Edition”.    Parto I  Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.  Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.  Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.  Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.  Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.  Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan intencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.  La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.”  Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.  Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.  Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian ŝipon.  Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.  La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion, kion mi intencas fari!  Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.  Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris, ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.  Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekdŭore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la terbordon.  Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.  Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).  Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aŭ du.”
« Lasta redakto: marto 02, 2014, 04:16:03 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso: parto 1
« Respondo #1 je: februaro 24, 2014, 10:27:09 ptm »
Parto I
Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.  Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.  Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.  Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.  Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.  Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan intencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.  La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.”  Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.  Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.  Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian ŝipon.  Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.  La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion, kion mi intencas fari!  Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.  Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris, ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.  Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekdŭore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la terbordon.  Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.  Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).  Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu vi pensas, ke vi povas Li do alportis keston kaj saketon, kiuj enhavas ĉion, kion ni eble bezonas por la pafiloj. Tiujn-ĉi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiŝkapti.  La vento blovis de la nordo, aŭ nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazaŭ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar mi deziris, ke la Maŭro ilin ne vidu. Mi diris al li, “Tiu-ĉi loko estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaŭen iri.” Nu, la Maŭro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon aŭ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaŭ mi intencas fiŝkapti.  Nun, mi pripensis, tiu-ĉi estas mia okazo liberiĝi; tial mi transdonis la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Maŭron ĉirkaŭ la talio, kaj elĵetis lin el la boato.  Malsupren li falis! sed baldaŭ reaperis por ke, li povis naĝi kvazaŭ anaso. Li diris, ke li volonte irus ĉirkaŭ la mondo kun mi, se mi enprenus lin.  Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reeniĝos perforte, mi direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, “Vi facile povas naĝi alteron se vi tion deziras; tial, rapidiĝu tien; plie, se vi reen alproksimiĝos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, ĉar, mi de nun intencas esti libera viro.”  Tiam li eknaĝis, kaj sendube sendanĝere atingis la terbordon, ĉar la maro estis tre trankvila.  Unue, mi intencis kunpreni la Maŭron kun mi, kaj naĝigi Zuron alteron; sed la Maŭro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.  Post kiam li foriĝis, mi diris al Zuro, “Se vi ĵuros, ke vi estos fidela al mi, vi iam fariĝos grava viro; se vi ne ĵuros, mi certe ankaŭ vin elĵetos el la boato.”  La knabo tiel dolĉe ridetis, kiam li ĵuris resti fidela al mi, ke mi lin ne povis dubi en mia koro.  Dum ankoraŭ ni povis vidi la Maŭron (survoje alteren) ni antaŭen iris enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke ni iros al la enfluejo de la markolo, ĉar neniu velveturis al la suda marbordo, ĉar tie loĝas gento da homoj, kiuj laŭ sciigoj, mortigas kaj manĝas siajn malamikojn.  Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laŭlongiru la marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni morgaŭtagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko.  Ankoraŭ, mi timis, ke mi estus kaptota de la Maŭroj; tial mi ne volis iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naĝi surteron, kaj tiam rigardi la ĉirkaŭaĵojn. Sed kiam malheliĝis la lumo, ni aŭdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, blekadojn. La malfeliĉa knabo diris, ke li ne kuraĝas iri surteron antaŭ la tagiĝo. “Nu,” mi diris, “tiuokaze, ni atendu, sed, tage, povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaĝaj bestoj.” “Tiam ni pafilos ilin,” ridante diris Zuro, “kaj forkurigu ilin.”  Mi ĝojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aŭdis ĝin blovi, kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur ĝin, kaj ĝi naĝis alteren.  La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la fontaj akvoj taŭgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona. “Kial vi volas iri?” mi diris; “Kial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato.” Kontraŭe, Zuro diris, “Se la sovaĝuloj venos, ili min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. “Nu,” mi diris, “Ni ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.”  Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laŭ la bona novaĵo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn.  Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laŭlongirante la terbordon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaŭ tiam, mi sentos kvazaŭ libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton al la ŝanco; aŭ renkonti ian ŝipon aŭ morti.  Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nigraj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.  Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis alproksimiĝi al ni.  Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.  Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili tuj venis.  Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin sendanĝere eltiris surteron.  Ni nun lasis niajn sovaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaŭ ni etendis sin kvar aŭ kvin mejlojn, (6.8 aŭ 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.  Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi aŭdis, ke la knabo krias, “Ŝipon kun velo! ŝipon kun velo!” Li ne montris multe da ĝojo je la vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, laŭ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko.  Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus aŭdi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ĉe la ŝipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, “Kiu vi estas? De kien vi venas?” Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis de la Maŭroj.  Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate.”  Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.  Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon da tero, por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.  Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi terbordon.  Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.

« Lasta redakto: marto 04, 2014, 10:01:07 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso: parto 2
« Respondo #2 je: marto 01, 2014, 09:16:39 ptm »
Parto II
  Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.  Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.  Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio “Teron!” kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.  La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.  Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.  Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere surtere.  Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, “Tiuj, kiuj veturas surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo. Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el ĉiuj miaj mizeroj.”  Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.  Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin aŭ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj pipon.  Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la sovaĝajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito.  Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, ĉiu nun estus bone.  Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide senvestigis, mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaŭ la ŝipo, mi ekvidis pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis.  Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaŭ iris al la panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis tempon por perdi. Troviĝis tie ankaŭ iom da rumo, de kiu mi prenis sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson.  Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laŭlarĝe, surmetis sur ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis.  Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraŭ la ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar, estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo.  “Vidu! jen kaptaĵo!” mi diris laŭte (kvankam neniu ĉeestis por aŭdi min); “nun mi ne malnutriĝos!” ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kaŭzos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren.  Bonŝance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la ŝipo ĝisnune neserĉita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone surnaĝis; sed baldaŭ mi eltrovis, ke ĝi surnaĝis flanken. Fine mi vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en ĝin; kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo tuŝas fundon.  Tie-ĉi, mi preskaŭ perdis mian ŝarĝon, ĉar la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi, escepte ke unu parto de la floso kuŝas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ĉiuj miaj aĵoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ĝin alligi tie ŝnurege, kaj enpuŝis miajn du remilojn en la sablon, unu ĉiuflanke de la floso. Tiel mi ĝin lasis kuŝi atendante la forfluon; tiam, ĝi kun ĝia ŝarĝo sidis bone surteron.  Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia pafilpafo sendube estis la unua, kiu aŭdiĝas tie post la kremondo; ĉar, ĝiasone tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun laŭtaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al akcipitro, sed ungegoj senlonge.  Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizaĵojn, kiu okupis min tagrestaĵe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi taŭgan lokon, por meti miajn provizaĵojn. Mi ne ŝatis kuŝiĝi sur la teron, pro timo je sovaĝaj bestoj, kiel ankaŭ je serpentoj, sed ne ekzistis kaŭzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laŭeble, mi metis la kestojn kaj tabulojn ĉirkaŭ mi, kiu faris ian budon, pornokte.  Ĉar estis multe da provizoj en la ŝipo, kiu eble estos utilaj al mi, mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego disrompos la ŝipruinon. Tial mi veturis al la ŝipo kaj zorgis ke mi ne ree troŝarĝu mian floson.  Unue, mi serĉis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, najlegojn, segilojn, tranĉilojn kaj tiajn objektojn, sed inter ĉio, kion mi trovis, la plej bona estis ŝtono per kiu mi povis akrigi miajn ilojn. Estis tie du aŭ tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafaĵoj, kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la plumbo al la ŝipflanko por ke mi ĝin ŝarĝu sur mian floson. Estis tie ankaŭ kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.  Mi iom timis, ke sovaĝaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo, kaj foriris.  Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.  Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la maron; sed mi ne ploris pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.  Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan ŝipŝarĝon, pecon post pecon.  Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.”  Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide renaĝu; ĉar mi sciis, ke je la turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aŭ kvin dudekojn da futoj (24 aŭ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.  Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaŭ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri.  La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, ĉirkaŭ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi ilin.  Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi.  Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entranĉis la jenajn vortojn: “Mi alvenis Junio 8a 1659.” Mi ĉiutage faris unu entranĉon, kaj tion mi daŭrigis fari ĝis la lasta logo.  Ĝisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaŭ sed netute parolis kun mi.  Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaŭdu, aŭ tiu min mallaŭdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro ĝia pezo.  Mi estis malapud la vojkuro de ŝipoj; kaj, ho! kia enuigo esti ĵetita sur tiun-ĉi solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dume ĉiam okupi min per miaj propraj pensoj.  Tiom, pri la malĝoja ŝajno de mia stato; sed simile al la plimulto da aferoj ĝi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Ĉar tie-ĉi mi estis sendanĝere sur tero, kontraŭe la ceteraj de la ŝipanaro estis perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ĉi stato, aŭ alsendi iun por apudesti ĉe mi. Mi ja estas ĵetita sur krudan kaj dezertan parton de la terglobo, sed ne troviĝas sur ĝi sovaĝaj bestoj por mortigi aŭ vundi min. Dio sendis la ŝipon tiel apud mi, ke mi povis havigi ĉion, kion mi bezonos por la restaĵo de miaj tagoj. Estu la vivo, kia ĝi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. Kaj mi baldaŭ forlasis ĉiujn malĝojajn pensojn, kaj eĉ ne plu rigardis pro velŝipo.  Miaj posedaĵoj el la ŝipruino jam kuŝis en la kaverno dek monatojn, kaj estas nun tempo por ordigi ilin, ĉar ili plenigis la tutan spacon, kaj ne lasis al mi ion enloĝejon; tial mi pligrandigis mian kaverneton, elfosante ĝin pli malantaŭen en la sablan ŝtonegon. Poste mi etendis ĝian enirejon ĝis la palisaro, kaj tiamaniere faris postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ĉiuflanke, por enteni miajn posedaĵojn, kio kaŭzis mian kavernon prezenti ŝajnon kvazaŭ magazeno plena je komercaĵoj. Por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj kelke de aliaj iloj.  Tiam mi faris seĝon kaj skribtablon. Mi frumatene leviĝis kaj laboris ĝis tagmezo. Manĝinte mian manĝon, mi foriris kun mia pafilo. Reveninte, mi laboris ĝis la suno malleviĝis, kaj fine mi min kuŝigis. Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian kavernon, sed mi ĝin faris multe tro grande; ĉar, iomtempe, la tero defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.  Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaĝkaton, el kies felo mi faris ĉapon; kaj mi trovis kelke da birdoj el la gento kolomba, kiuj faris siajn nestojn en la fendetoj de la ŝtonegoj.  Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe, mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj da rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel baldaŭ estos montrata.  Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu deĵetis teron de la ŝtonaĵo kun laŭta krako — ree okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidiĝis kiel antaŭe, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego ĉirkaŭ mi.  Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaŭmamasiĝis, kaj granda parto de la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas. Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko.  Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis ĝin.  Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaŭ mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seŝore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe, ĝin kuiri.  Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris, trahore kriis infane: “Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!”  Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.  Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la maro, kio estas ĉirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ kreis la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.  Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ ol bone atingi la insulon.  Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.  Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: “Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, “Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.
« Lasta redakto: marto 04, 2014, 02:05:30 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso: parto 3
« Respondo #3 je: marto 04, 2014, 02:03:06 atm »
Parto III
  Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon, ke mi deziris loĝi tie.  Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraŭe, miaflanke de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo.  La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue; la dua jaro, ĝi difektiĝis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis.  Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraŭ kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaŭ ĝi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton.  Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaŭe la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaŭe.  Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaŭ bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-ĉi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton.  Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaŭ eluzitiĝis kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por fermenti ĝin, por fari panon el ĝi.  Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi ĝin ne perlaboris per la ŝvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaŭ mi, ke mia propra voĉo ektremigis min.  Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion trovis preskaŭ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj. Vi povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono.  Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare mi kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed, pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn mi tuj metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon.  Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaŭ ĵetis surteron. La boato kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu ĝuste taŭgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi.  Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaŭ ol mi unue pripensis la penadon kaj koston.  “Nu do,” mi pensis, “mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaŭ pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vinberojn, se ne grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da ormoneroj.” Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas.  Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaŭa kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaŭmon, keston por nutraĵo, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontraŭ la malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton.  Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis ĉirkaŭ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo troviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por ĉirkaŭiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskaŭ perdis mian vivon.  Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, “Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis; ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.  Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ĝin liberigis.  Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraŭ la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn ĉirkaŭe; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom sovaĝiĝos, kvazaŭ ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn.  Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aŭ du rilate al la vestaĵo, en kiu mi vojaĝis ĉirkaŭ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaŭ miaj tibioj, sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaŭ mia talio larĝan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi.  Mi baldaŭ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian tutan vivon sur la insulo.  Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazaŭ tenate per katalepsio, kaj ne povis moviĝi de la loko.  Baldaŭ mi ekrigardis ĉirkaŭ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-aŭ-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel povis ĝi veni tien?  Mia kapo kvazaŭ naĝis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aŭ tri paŝojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemiĝis je la ŝtipo de maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaŭ por mia vivo. Kiamaniere povis io homforma alveni al tiu-ĉi marbordo sen mia scio? Kie estas la ŝipo, kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, eble ia homo aŭ aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas mortigi min, aŭ rabi ĉion, kion mi havas.  Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serĉas tion, kion ni evitas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis ĵetita sur tiun-ĉi insulon, la granda kaŭzo de malĝojo estis, ke mi tiel estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kaŭzi al mi malĝojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Ŝajnas plej strange, tamen ne pli strange ol vere.  Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, kiam la ventego min unue ĵetis sur tiun-ĉi bordon. Ĉu estas eble, ke mi venis tiun-ĉi vojon de la ŝipo? Se fakte montriĝus, ke la impreso estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantomo, kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li intencas timigi.  Tritage, timo min endomadis, ĝis la manko de nutraĵo min forpelis. Fine, mi sufiĉe kuraĝiĝis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas same kiel mia propra. Mi eltrovis, ke ĝi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke troviĝas homoj sur la insulo. Ĝuste tiam, mia bona gardhundo falis senviva ĉe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la monteto al la marbordo, troviĝas vidaĵo kornaŭza, loko kovrita per ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita fajro, kaj tien-ĉi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte tiun-ĉi vidaĵon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaŭ eliris escepte por melki mian kaprinaron.  Estis nun pli grave al mi senti sendanĝere, ol esti bone nutrita; kaj mi ne kuraĝis enbati najlon, aŭ haki ŝtipon lignan, timante ke tia sono estu aŭdata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaŭ trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon.  En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovaĝa brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaŭzo por timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar mi ne povis savi ĝian vivon.  Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn aŭ plu.  Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin plenigis per ĝojo.  Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno por morti, same kiel la grandaĝa kapro.  Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kaŝi.  Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.  Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.  Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.
« Lasta redakto: marto 04, 2014, 02:06:22 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso: parto 4
« Respondo #4 je: marto 04, 2014, 02:54:59 atm »
Parto IV
  Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur ĝi.  Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.  Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min antaŭe trovis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.  Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute dŭore, mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaŭ lupo, kaj pri trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu.  Mi iris al la ĉambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malĝoja rakonto estis dirata, ĉar ĉiu tenis sian brakon ĉirkaŭ la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la morton. Kiom ŝanĝiĝis la sceno, tiam, tute sovaĝa pro la batoj ondaj kaj la muĝado venta! Nun, ĉio estis trankvila — la morto elfaris sian celon, kaj ĉiuj ricevis ĝian baton, escepte la hundo, kiu estis la sola kreitaĵo, kiu postvivis.  Mi divenis, ke la ŝipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ĝi multe da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis.  Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro.  De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daŭronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kaŭzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaŭ tridek troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, ĉirkaŭ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laŭeble rekte al mia domo.  Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.  Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.  La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiĝis kvazaŭ pro sonĝado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankaŭ faris ĉiueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuiĝis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante ĝin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariĝu, kaj mi agis bone al li.  Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.  La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanĝere kun tia homo.  Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serĉadi.  Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaŭ neĝo.  Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.  Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.  Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.  Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante lian vestaĵon kiel la mia.  Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por min kuraĝigi.  Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi ne dezirus forlasi la insulon.  Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin.  Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin petigis ke ĝi lin ne mortigu.  Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laŭe tordis la vizaĝon. Morgaŭtage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaŭe pendigis per ŝnuro antaŭ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laŭeble, kiel bona li ĝin konsideras.  Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?”  “Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ povis paroli bone).  “Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?”  “Tute manĝi ili.”  Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien ili prenas ilin?”  “Iri loko kie proksa.”  “Ĉu ili venis tien-ĉi?”  “Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ aliloke.”  “Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”  “Jes, veni tie-ĉi.”  Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.  “Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?”  “Jes, jes, vi iri en du boatoj.”  Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.  Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”  Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.  “Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaŭ li?”  Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri ‘O’ al li.”  “Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”  “Iri Bikon.”  Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas al ni, kaj aŭdas nin.”  Mi sklavo vere ĝojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros plu ‘O’ al Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li.  “Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?”  “Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.”  “Kion la Obesoj diris al li?”  “Diri ‘O’.”  Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝin klarigis, ĝis fine — dankon al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.  Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li ĝojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio kaŭzis, ke li dancis ĝoje.  Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante.  “Kion vi ekvidas?” mi demandis.  “Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. “Ha, ĝojo, tie mia lando!”  Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.  Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo aŭ ne. Mi diris, “Ĉu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando?”  “Jes, mi esti multe ĝoja tie.”  “Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?”  “Ne, ne, mi diri bonagi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.”  “Kial, ili vin mortigus?”  “Ne, ne mortigus, lerni ami.”  Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.  “Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”  Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li respondis, “Se vi iri, mi iri.”  “Se mi iros? Ili min manĝos.”  “Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”  Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.  “Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris  “Vi kolera je mi, kial?”  “Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”  “Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”  “Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?”  “Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.”  “Kaj kion mi povos fari tie?”  “Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al Dio, vivi bone.”  Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon.  Vendredo estis sola administranto de ĝi, kaj kvankam la boato estis granda, li ĝin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ĝi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldaŭ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.  Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas ŝipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marŝtopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.  Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldaŭ aŭdis, ke li vokas al mi: “Ho, malĝojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!” “Restu kuraĝanime,” mi diregis por lin kuraĝigi. La malfeliĉulo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ĉi-tien, nun revenis, por lin mortigi.  “Ĉu vi povas batali?” mi demandis.  “Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!”  “Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos ordonita?”  “Mi morti, kiam vi diri morti.”  Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaŭ ol komandita.  Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon, por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj eĉ nescias, ke ili estas malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris, “Ne mortigu,” ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.  Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante, ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo, “Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la virojn.”  Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi.  Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen.  Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la branĉetaĵon aŭ kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por stariĝi aŭ paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion mi faris.  Mi diris, “Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon.” Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj.  La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro; ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis malfeliĉulon duonmortigitan. Li eĉ ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.  Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj ĉirkaŭprenas la malfeliĉan maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizaĝon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-ĉi malfeliĉa maljunulo, kies nomo estas Jafo.  Estus malfacila tasko por mi paroli pri ĉiuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian ĝojon. Kvin-aŭ-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por ĝin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis, “Nenio havi! Mi malbona hundo, manĝi ĉio, mem!” Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.  Hore, li revenis kun kruĉo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu freŝan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kuŝis en la arbombraĵo, rigida kaj tro malforta por paroli eĉ unu vorton.  Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj.
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso: parto 5
« Respondo #5 je: marto 04, 2014, 10:23:34 ptm »
Parto V
  Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.  Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.  Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj alvenas.  Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne! Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.  Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.  Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris: “Kiuj vi estas, sinjoroj?”  Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”  La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, “Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu — nek troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”  “Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”  “Kien ili iris?” mi demandis.  “Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; tiuokaze mortigos nin.”  “Ĉu ili havas pafarmilojn?”  “Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”  “Nu, lasu al mi ĉion fari!”  “Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la aliaj reveturigis la ŝipon.”  Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris, “Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”  Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”  Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la ŝipo estis kvazaŭ en miajnmanojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.  Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris surteron.  Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.  Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni estas tri aŭ tri dudekoj.  Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.” “Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la reĝo indulgos viajn vivojn.”  Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega reĝo mi estas.  Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion escepte Polo kaj mia oro.  Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio kio estas en ĝi.”  Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.  Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon — tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo — netute trioble dek longajn jarojn.  Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan sciigon pri ilia sorto.  Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.  Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.  Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.  Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”  Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.  Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace, ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke ŝipo certe brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon.  La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.  Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.  Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj priskribiĝis — sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.  Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu dankis Dion.  Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via ĝojo.”  Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.  Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus la morton, mi haltigis ilin.  Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis, ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj, ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.  Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo.  Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”  Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia koro malĝojiĝis.  “Ne, ne,” li diris, "Ne, plu, ne, ne plu.”
« Lasta redakto: marto 07, 2014, 05:59:40 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso : parto 6
« Respondo #6 je: marto 08, 2014, 04:22:07 atm »
Parto 6
“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante, “Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”  Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta, kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”  Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaŭ ekvidis fumon suprenirantan ĉe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surteriĝis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro. Ni ĉiuj havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaŭe, mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj.  Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Vendredon mi ne povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, kiel li kvazaŭ flugas al la maljunulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin, karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbordo, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis.  Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi.  Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.  Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”  Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.  La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin lasis.  Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.  Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.  Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutraĵo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado, kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.  Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laŭ mi faris.  Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.  Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.  Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li ĉefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.  Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”  Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.  Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.  Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar monatoj.  Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.  Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.  Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan ŝlosilon.  Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.  Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis.”  Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; venante por rabegi la blankulojn.  Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi.
« Lasta redakto: marto 08, 2014, 04:23:53 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Robinsono Kruso : parto 7
« Respondo #7 je: marto 08, 2014, 04:27:39 atm »
Parto 7
Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj.  Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone pri la lerteco kaj fervoro.  Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la ruĝajn homojn.  La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.  Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.  Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.  Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.  Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.  Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.  La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon.  Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.  Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.  Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.  La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo.  Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.  Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn.  Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.”  Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.  Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.  Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, por kiu li petegas.  Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj.  La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.  Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ĝin atingi.”  Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis mi revenos por forporti ilin.  Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian vizaĝon en la manojn.  Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.  Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.  Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.  Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe neniam vidis.  Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.  Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.  Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun reĝoj por batalegi.  “Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li rediris, “por ke vi vidu batalegon.”  Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro.  Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj, post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie.  Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris, ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere.  Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon.  Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo.  Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi rakonton, kaj rigardinte la ilustraĵojn.  Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Ĉingo.  Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.
« Lasta redakto: marto 08, 2014, 04:29:32 atm de Petro »
Petro