Aŭtoro Fadeno: Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio  (Legita 60142 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio
« je: januaro 25, 2014, 12:12:55 ptm »
Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio

  La naŭa medita renkontiĝo de Ubunlismo okazis en Koreio de la 17-a ĝis la 20-a de januaro. En la renkontiĝo partoprenis 38 samideanoj el koreio kaj 19 samideanoj el aliaj sep landoj. Dum la aktivado oni faris 17 prelegojn, el kiuj ses estis faritaj de ĉinaj samideanoj. Miaohui el Monaĥejo Tiefosi en Ĉinio partoprenis en la aktivado per fervora helpo de s-ro Ĉielismo, donacis librojn kaj diskojn de siaj tradukaĵoj al la partoprenantoj kaj faris tri malsamajn prelegojn pri budhismo respektive en Verdula Rondo de Seulo kaj medita renkontiĝo de Iksan. Poste li partoprenis renkontiĝon kun samideanoj en Urbo Busan, kaj parolis pri sia sperto de esperanta lernado kaj preparado de ĉijaraj aktivadoj en Urbo Xi’an.
« Lasta redakto: januaro 25, 2014, 02:05:12 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.