Aŭtoro Fadeno: 7. Malsaĝulo nomi aliulon kiel sian fraton  (Legita 1613 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
7. Malsaĝulo nomi aliulon kiel sian fraton
« je: januaro 27, 2014, 08:39:49 atm »
  7. Malsaĝulo prenis aliulon kiel sian fraton

  Antaŭe vivis homo ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ senkompare riĉa. Ĉiuj laŭdis lin.

  Vidinte tion, malsaĝulo prenis lin kiel sian fraton por peti lian monon je bezono, sed ne plu nomis lin frato kiam li havis ŝuldon.

  Aliaj homoj diris al la malsaĝulo: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon sed ne plu rigardas lin kiel vian fraton kiam li ŝuldas?"

  La malsaĝulo respondis: "Mi rigardis lin kiel mian fraton nur por peti monon de li, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li ŝuldas, mi ne plu nomas lin frato."

  Neniu povis sin deteni de rido aŭdinte tion.

  Simile, iuj kredantoj de la aliaj religioj aŭdis la instruon de la Budho, kaj prenis ĝin kiel sian posedaĵon. Kiam oni proponis, ke ili praktiku instruon, ili rifuzis dirante: "Mi instruas homojn per la vortoj de la Budho nur por akiri profiton, sed mi ne kredas je la instruo, kiel mi povas praktiki ĝin?"

  Ili similas al la malsaĝulo, kiu rigardis aliulon kiel sian fraton por akiri monon sed diris, ke la homo ne estas lia frato kiam li vidis, ke la alia havas ŝuldon.
« Lasta redakto: januaro 31, 2014, 03:43:46 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.