Aŭtoro Fadeno: internacia konversacio  (Legita 2617 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
internacia konversacio
« je: januaro 11, 2013, 12:53:02 ptm »
Vespere laŭ la azia tempo ,mi kutime partoprenas en konversacio per skajpo.Kaj en  konversacio  parolas multaj esperantistoj diverslandaj ,ne nur aziaj sed ankaŭ eŭropaj kaj amerikaj .Kvankam ni loĝas en malproksimaj kontinentoj  tamen la konversacianoj sentus sin kvazaŭ en la sama cxambro .
kun kiu celo oni starigas la konversacion ?Kaj kiu fondas ĝin?
la respondo estas ,ke antaŭ cxirkaŭ 1 jaroj (pardonon ,mi ne havas bonan memoron por koncize citi la tagon .kiam la regula konversacio komencas),sed mi bone memoras ,ke iu japana esperantisto kun la nomo lando .Li estas pli ol 80 jara (lia naskiĝtago estas sama kiel tiu de la kreinto de Esperanto .Zamenhof) .Por plialtigi la aŭd- kaj parol-kapablon de komencantoj en nia esperantujo .li organizas la konversacion  en skajpo cxiutage .Dank'al la konversacio mi  havigas al mi multajn  geamikojn el diversaj landoj .kaj cxiuvespere mi ĝuas la internacian etoson plenplenan de amikeco kaj ĝojeco .Tie laŭ sia placxo oni povas montri siajn pensojn kaj ideojn por  interŝanĝi opiniojn pri diversaj aferoj .Tamen tre grave  .ke ni povas interkompreni unu la alian per vocxa interparolado
cxu vi volas partopreni ĝin kaj sperti la internacian etoson en nia esperantujo ?