Aŭtoro Fadeno: 2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako  (Legita 1673 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako
« je: januaro 10, 2014, 09:53:38 atm »
  2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako

  Se iu sin tenas diligenta kaj singardema

  En sia faro de pura karmo,

  Kaj vivas atente, modere, kaj sindeteneme laŭ darmo,

  Disvastiĝas la honoro de tiu homo.

  Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en Urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro la pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ infektiĝis. Kiam ili ambaŭ malsaniĝis, ili ordonis al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon, restis en arbaro por dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni suspektos, ke la juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, do ili raportos tion al la reĝo. En tiu okazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj tenita en malliberejo. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devas trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi al ili ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, kaj estas tempo por preni ĉarojn, kaj jungi bestojn.

  Iumatene, Reĝo Bimbisaro aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi pri homoj laŭ ties voĉo, komentis: “Tio estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun fari esploron. Ŝi raportis, ke la junulo estas nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris esploron denove kun la sama rezulto. La servistino opiniis tion tre stranga, do ŝi petis la reĝon permesi al ŝi esplori tion persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn, kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis lokon por tranokti.  Oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako. La patrino kaj filino sukcese plilongigis la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo ordonis, ke oni okazigu ceremonion ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro devas kontribui per mono. Kumbagosako havis neniom da mono por tia okazo. Li povis fari nenion alian ol preni iom da ormoneroj el sia trezoro. Kiam oni transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj rekte transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti de li iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako sekvis la homojn kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ revenis al la palaco.

  En la palaco, la reĝo promesis al Kumbagosako, ke nenio malbona okazos al li en la kazo, kaj postulis, ke diru pri la vero. Kumbagosako konfesis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li mem. Li diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho kaj liaj gepatroj mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li ankaŭ malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis la tutan elterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris Kumbagosakon bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj raportis al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li fariĝis bankisto.

 Se oni estas firmvola, atentema kaj racia, se liaj fizikaj kaj spiritaj agoj estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo, lia famo plivastiĝas.
« Lasta redakto: januaro 13, 2014, 11:28:16 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.