Aŭtoro Fadeno: Antaŭskribo  (Legita 2198 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Antaŭskribo
« je: decembro 30, 2013, 09:36:38 atm »
  Antaŭskribo

  Jen tiel mi aŭdis. Foje la Budho restis en la Bambueja Monaĥejo de Sravastio kune kun homamaso el tridek ses mil bikŝuoj, bodisatvoj kaj okspecaj patronoj.

  En la kunsidejo estis kvincent kleruloj kaj bramanoj. Ili stariĝis el sia sidejo kaj diris al la Budho: "Ni aŭdis, ke budhismo havas senkompareble profundan scion, do ni venis por peti instruon. Bonvolu instrui nin."

  La Budho respondis: "Bonege!"

  Demando: "Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?"

  Respondo: "Ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas."

  Demando: "Se la mondo ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ne ekzistas? Se la mondo ne ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ekzistas?"

  Respondo: "Ĝi ekzistas por la vivantoj kaj ne ekzistas por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas."

  Demando: "De kie estiĝis homo?"

  Respondo: "Homo estiĝis de greno."

  Demando: "De kie estiĝis kvin specaj grenoj?"

  Respondo: "Kvin specaj grenoj estiĝis de la kvar elementoj kiaj fajro, vento kaj aliaj."

  Demando: "De kie estiĝis la fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj?"

  Respondo: "La fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj estiĝis de la senenteco."

  Demando: "De kie estiĝis la senenteco?"

  Respondo: "De la Nenio."

  Demando: "De kie estiĝis la Nenio?"

  Respondo: "De la Naturo."

  Demando: "De kie estiĝis la Naturo?"

  Respondo: "De la Nirvano."

  Demando: "De kie estiĝis la Nirvano?"

  La Budho demandis: "Kial vi demandas tiel profunde hodiaŭ? Nirvano estas la afero ekster la naskiĝo kaj morto."

  Demando: "Ĉu la Budho nirvaniĝis?"

  Respondo: "Mi ne nirvaniĝis."

  "Se vi ne nirvaniĝis, kiel vi scias, ke regas eterna feliĉo en la nirvano?"

  La Budho diris: "Mi demandas vin, ĉu la vivestaĵoj en la mondo estas feliĉaj aŭ suferaj?"

  Respondo: "La vivestaĵoj estas suferegaj."

  La Budho demandis: "Kiel vi diras, ke la vivestaĵoj estas suferaj?"

  Demando: "Mi vidis, ke vivestaĵoj suferas netolereble kiam ili mortas, do mi scias pri la morta sufero."

  La Budho diris: "Kvankam vi ne mortis, tamen vi scias la suferon de morto; Mi vidis, ke la Budhoj el la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias, ke eterna feliĉo regas en nirvano."

  La kvincent kleruloj kaj bramanoj tuj komprenis pri tio. Ili petis kvin preceptojn de la Budho kaj atingis la frukton de Konvertiĝo. Post tio, ili denove sidiĝis.

  La Budho diris: "Bone aŭskultu, mi predikos al vi per paraboloj."
« Lasta redakto: januaro 04, 2014, 08:46:58 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.