Aŭtoro Fadeno: Transpublikigo: Rezultoj de Konkurso de Verkado, EPĈ-2013  (Legita 1613 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Transpublikigo: Rezultoj de Konkurso de Verkado, EPĈ-2013
« je: decembro 21, 2013, 08:55:23 ptm »
 Dum 2013 la Retejo de El Popola Ĉinio en la rubriko Konkurso de Verkado, EPĈ-2013 aperigis 14 novelojn, 7 prozaĵojn kaj 13 poemojn. Evidente, la rikolto estas mizera. Kial? Eble nia propagando ne estis potenca; eble niaj redaktoroj ne havas alvokivon; eble niaj premioj ne altiris okulojn... Kial ajn, al ni mankas spertoj kaj kapabloj.
  Relative,en la esprimado de la arto kaj en la uzado de la lingvo, tiuj noveloj atingis iagradan nivelon. La temoj, kiujn ili tuŝas, estas vastaj – pri la privata vivo, pri interhomaj rilatoj, pri gento, socio, religio... kaj la metodoj de priskribado aŭ rakontado estas buntaj – per moderna fabelo, per realismo, per magiofantasto ktp. Bedaŭrinde tamen, pluraj noveloj necesigis korektadon de vortoj kaj gramatiko.
  Pri prozoj, unu el la juĝantoj s-ro Ŝi Ĉengtai klarigis: "La difino de prozo laŭ NPIV estas: ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. Se ni prenas tiun ĉi difinon kiel la kriterion de la juĝado pri tiuj 7 pecoj, la difino estas tro abstrakta. Do ni devas utiligi nian legantan sperton, unue rigardas la prozon la artformo en la literaturo, ĝi parolas pri la siatempa kariero, momenta pensado, fragmento de travivaĵo, notoj de turismo, iuj vivkutimoj, moroj, rememoraĵoj de la aŭtoroj ktp...
  "Kiel ĝenro el la literaturaj verkoj, la proza lingvo devas esti flua, klara kaj esprimriĉa parolo, t.e. la lingvaĵo uzata de aŭtoro estas la beletra, sed ne frivola eĉ kun gramatikaj eraroj.
  "La enhavo de prozo, diference de novelo aŭ romano, ne estas fikciaĵo, sed vera, okazinta en la reala vivo. La enhavo de prozo ankaŭ devas esti interesa, kleriga al legantoj."
  Kompare kun la noveloj, iuj prozoj delokiĝis de la normala direkto. Verŝajne nia difino mem konfuzis verkistojn ekster Ĉinio.
  En la branĉo poezio, ne kiel la aliaj branĉoj, en kiuj ni publikigis ĉiujn kontribuaĵojn, ni ne aperigis ĉiujn pecojn ricevitajn, ĉar iuj estas sentaktaj kiel prozaĵoj kaj iuj, enhave nur sloganoj. Certe, niaj redaktoroj kaj juĝantoj preferas poemojn kun ritmo (almenaŭ ĉiu verso havu sian takton) kaj enhavo remaĉinda.
  Resuminte la opiniojn de la kvar juĝantoj Mao Zifu, Zhu Mingyi,Ŝi Ĉengtai kaj Hu Guopeng, kiuj tralegis ĉiujn publikitajn kontribuaĵon, ni donis la subajn rezultojn:
  Novelo:
  Unua premio:
  La hospitala salono de Lenke Szász el Romanio
  Dua premio:
  Burleskulo de Jakvo Schram el Belgio
  Kiam mi estis knabineto de Catherine Hel el Francio
  Tria premio:
  Aventuroj de kverko de Kees Ruig el Nederlando
  Viva rememoro de Jindřiška Drahotová el Ĉeĥio
  Danĝera lingvo de Berta Darkin el Pollando
  Prozo:
  Unua premio: ne aljuĝita
  Dua premio:
  La knabino de kataj okuloj de Viktoro Sole el Katalunio
  Paseo en Moskvo de Minosun el Ĉinio
  Tria premio:
  Pasigi Printenpan Feston de Nie Guobin el Ĉinio
  Filozofie: Lingvo kiel domo de Valentin Melnikov el Rusio
  Eraro bonkora de Fortego el Ĉinio
  Poemo:
  Unua premio: ne aljuĝita
  Dua premio:
  La patro, la filo, la azeno de Vizi László el Hungario
  La tero de Cindy Moon McKee el Usono
  Tria premio:
  Satano-Humuro de Ruben Feldman-Gonzalez el Usono
  La vojo de Dimitrije Diso Janičić el Serbujo
  Tagpenso de Catherine Hel el Francio
  Ĉi-jare El Popola Ĉinio preparas belajn librojn kiel premiojn, jen:
      Unua premio -- trivoluma romano Pilgrimado al la Okcidento,dua premio -- duvoluma romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kaj tria premio -- ĉina klasika filozofia libro Dao De Jing de Laŭz.

La originalo:http://www.espero.com.cn/2013-12/19/content_30946178.htm
« Lasta redakto: decembro 22, 2013, 07:03:56 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.