Aŭtoro Fadeno: 1-14. La rakontoj de Du Amikoj  (Legita 1968 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-14. La rakontoj de Du Amikoj
« je: decembro 30, 2013, 10:44:35 atm »
  1-14. La rakontoj de Du Amikoj

  Se iu ĉantas multajn sanktajn tekstojn

  sed ne praktikas laŭ la instruoj,

  La senatenta homo ne ĝuas frukton de la sankta vivo,

  Kiel paŝtisto nur kalkulas alies bovojn.

  Se iu praktikas en la Darmo

  kvankam li ĉantas malmultajn sanktajn tekstojn

  Post liberiĝo el siaj iluzio, volupto kaj malamo,

  Li havas perfektan saĝon kaj liberan koron.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al du monaĥoj, kiuj estis bonaj amikoj.

  En Sravastio vivis du intimaj amikoj el nobelaj familioj. Foje, ili iris al monaĥejo, aŭdis predikadon de la Instruisto, ekkredis je la religio de la Budho, rezignis la mondajn plezurojn kaj fariĝis monaĥoj. Pasiginte kvin jarojn ĉe la preceptistoj kaj instruistoj, ili iris al la Instruisto kaj demandis pri la devoj en sia religio. Aŭdinte la detalan priskribon pri la devoj de meditado kaj lernado, la pli aĝa el ili diris: "Sinjoro, ĉar mi monaĥiĝis en granda aĝo, mi ne povas plenumi la devon de lernado, sed mi povas plenumi la devon de meditado." Do li petis la Instruiston instrui al li la devon de meditado por fariĝi arahanto, kaj fine atingis arahanton kun supernaturaj povoj post siaj strebado kaj klopodado. Sed la malpliaĝa monaĥo diris: "Mi plenumos la devon de lernado." Atinginte gradon de la Tri Pitakoj, kiuj estas la vortoj de la Budho, li predikis la darmon kaj recitis ĝin, kien ajn li iris. Li iris de loko al loko, recitante la darmon al kvincent monaĥoj kaj fariĝis preceptisto de dek ok grandaj monaĥaj komunumoj.

  Grupo da monaĥoj iris al la loĝejo de la pliaĝa monaĥo, lerninte de la Instruisto la principon de meditado. Atinginte arahanton per fidoplena observo al liaj admonoj, ili tuj esprimis sian dankon al la honorulo kaj diris: "Ni deziras vidi la Instruiston." La honorulo diris: "Iru, fratoj. Salutu la Budhon en mia nomo kaj same salutu al la okdek ĉefaj honoruloj kaj miaj pliaĝuloj dirante, 'Nia instruisto salutas vin.'" Do la monaĥoj iris al la monaĥejo kaj salutis la Budhon kaj liajn ĉefajn disĉiplojn, dirante: "Estimataj, nia instruisto salutas vin." Kiam ili salutis la amikon de sia instruisto, li demamdis: "Kiu li estas?" La monaĥoj respondis: "Li estas neniu alia ol via amiko, Honorulo."

  La malpli aĝa monaĥo demandis: "Sed kion vi lernis de li? Ĉu vi lernis eĉ unu Nikajon el Diga Nikajo kaj aliaj Nikajoj? Ĉu vi lernis unu el la Tri Pitakoj?" Li pensis en si: "Tiu ĉi monaĥo ne scias eĉ unu verson el kvar versaĵoj. Li nur prenis rubaĵojn el rubujo, iris en arbaron kaj alvenigis multajn lernantojn tuj post sia monaĥiĝo. Mi starigos al li kelkajn demandojn kiam li revenos." Post iom da tempo la pliaĝa monaĥo venis viziti la Budhon. Lasinte siajn bovlon kaj robojn ĉe sia amiko, li iris saluti la Budhon kaj ties okdek ĉefajn disĉiplojn. Poste, li revenis al la loĝejo de sia amiko. La plijuna monaĥo faris al li kutiman atentigon, provizis al li sidejon samgrandan kiel la sian kaj ekpensis sidiĝinte: "Mi faros demandon al li."

  Ĝuste tiam la Budho pensis: "Se tiu monaĥo ĉagrenus mian filon, li renaskiĝus en infero." Do pro sia kompatemo, li sin ŝajnigis promeni ĉirkaŭ la monaĥejo. Irinte al la du monaĥoj, la Budho sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Kie ajn monaĥoj volis sidiĝi, ili unue pretigis la sidejon de la Budho laŭ kutimo, kaj poste sin sidigis.

  Sidante sur la sidejo, la Budho faris demandon unuafoje al la monaĥo, kiu plenumis sian devon de lernado. Kiam la malpliaĝa monaĥo donis ĝustan respondon, la Instruisto duafoje starigis al li demandojn pri la Ok Atingoj kaj pri la Formaj kaj Senformaj mondoj. Li respondis ĉion ĝuste. Poste la Instruisto demandis al li pri la vojo de konvertiĝo. Li ne povis respondi ĝin. Do la Budho demandis la arahantiĝintan monaĥon, kaj la lasta tuj prezentis la ĝustan respondon.

  "Bone, bonege vi faris, Monaĥo!" diris la Instruisto kun granda plezuro. La Instruisto demandis pri la restaj vojoj laŭvice. La monaĥo jam plenuminta la devon de lernado ne povis fari eĉ unu respondon, dum la monaĥo atinginta arahanton respondis ĉiujn demandojn. Je ĉiu respondo el la kvar demandoj la Budho aplaŭdis lian sukceson. Aŭdinte tion, hurais kaj aplaŭdis ĉiuj dioj de la tero ĝis bramana ĉielo, inkluzive de drakoj kaj Garudoj.

  Aŭdinte la aplaŭdadon, la lernantoj kaj kunloĝantoj de la malpliaĝa monaĥo ofendiĝis pro la Budho kaj diris: "Kial la Budho tion faris? Li aplaŭdis je ĉiu el la kvar respondoj de la maljuna monaĥo, kiu nenion scias. Sed li tute ne laŭdis nian propran instruiston, kiu scias ĉiujn sanktajn vortojn per sia koro kaj estas la ĉefo de kvincent monaĥoj." La Instruisto demandis al ili: "Monaĥoj, pri kio vi babilas?" Post kiam ili respondis al li, li diris: "Via propra instruisto en mia religio similas al viro, kiu paŝtas bovojn dungite. Sed mia filo similas al la mastro, kiu laŭplaĉe ĝuas la kvin produktaĵojn el siaj bovoj."

  Iuj homoj eble scias abunde da budhaj vortoj kaj povas ripeti ilin, sed ili tute ignoras la budhajn instruojn en sia vivo. Pro tio ili atingas neniom da religia sukceso kaj ne povas ĝui la frukton de sankta vivo. Tio vere similas al la vivmaniero de bovisto, kiu paŝtas bovojn de alia homo. La bovisto elkondukas bovojn por paŝti ilin matene, kaj revenigas ilin al la domo de la posedanto vespere. Li nur gajnas enspezon per tio.

  Eble vera serĉanto de vero parolas nur iom el la budhaj vortoj, kaj ankaŭ ne povas reciti multe da religiaj tektoj, sed li diligente praktikas la instruon de la Budho, vivas konforme al la instruo de la Budho, forigas sian pasion, malbonan volon kaj iluzion. Li jam havas bonan sperton kaj ĝuas la liberan vivon, foriginte sian alkroĉiĝon al la mondaj aferoj.
« Lasta redakto: januaro 03, 2014, 04:25:08 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.