Korea versio kun Esperanto:
Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo
에스페란토를 통한 불교포교
Miaohui (miaohui@ebudhano.cn )
Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la kondiĉo por internacia komunikado. Tio ankaŭ donas grandan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la lingva problemo fariĝis malfacile transigebla baro. La naciaj lingvoj kutime estas ege malfacile lerneblaj por alilandanoj. Mi donas ekzemplon pri ĉina edukado. Kvankam ĉiuj lernantoj en Ĉinio eklernas la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj eĉ en infanĝardeno, kaj krome, preskaŭ en ĉiuj budhismaj kolegioj aŭ universitatoj de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri Budhismo angle. Do la klopodo por ilia lernado de la angla lingvo estas preskaŭ vana. Ĉu estas alia solvo por transpasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas certa. La plej efika solvo estas apliki Esperanton por propagandi kaj disvastigi Budhismon.
과학과 기술의 발달로 나라간 소통의 상황이 점점 좋아지고 있다. 이것은 세계 곳곳에 있는 불자들에게 커다란 기회가 되고 있지만, 언어문제는 뛰어 넘기 힘든 장벽이다. 한 나라의 언어는 다른 나라 사람들에게는 매우 배우기 어려운 것이다. 중국의 교육을 예로 들어보자. 중국에서는 모든 학생들이 초등학교, 심지어 유치원에서부터 영어를 배우기 시작하고 있을 뿐 아니라, 대부분의 불교 전문대학과 종합대학에서도 역시 영어를 가르치고 있다. 하지만, 영어로 불교에 대해 의사를 주고받거나 이야기 할 수 있는 불자들은 아주 드물다. 즉 그들이 영어를 배우기 위해 쏟아 부은 노력은 거의 무용지물이 되어버린 것이다. 상호소통을 위한 언어장벽을 뛰어넘을 다른 해결책이 있을까? 그 답은 명백하다. 가장 효과적인 방법은 불교를 보급하고 전파하기 위해 에스페란토를 활용하는 것이다.
Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.
에스페란토는 인공어인데 쉽고, 유용하고, 세계 여러 나라에서 다양한 분야에 광범위하게 적용되고 있다. 사람들은 단기간 학습만으로도 다른 언어보다 높은 수
준에 이를 수 있으며, 국제교류에 자유롭게 활용할 수 있다. 예를 들면 우리나라(중국)에서 거의 모든 번역물들은 다른 나라의 중국어 전문가들에 의해 번역 된
것들이다. 그러나 에스페란토 번역물들은 중국 에스페란티스토들이 번역했다.
Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.
Facileco: Kvankam oni devas elspezi sufiĉe longan tempon kaj grandan energion por ellerni naciajn lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon da tempo kaj energio. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas ĝin same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Per intensiva metodo oni eĉ povas atingi mezan nivelon en nur unu monato.
불교 포교에 있어서 에스페란토를 활용하면 좋은 점을 몇 가지 살펴보자.
배우기 쉬움 : 한 나라의 언어를 배우기 위해서는 충분히 긴 시간과 많은 힘을 들여야 하지만 에스페란토는 단지 십 분의 일 정도의 시간과 노력이 들뿐이다. 거의 모든 사람들은 만약 다른 언어를 배울 떄 만큼 열심히 한다면, 단시간에 에스페란토를 마스터할 수 있고, 집중 수업을 받는다면 한 달 만에 중급단계까지 이를 수도 있다.
Vasta aplikebleco: Kvankam la sumo de esperantaj uzantoj estas ne komparebla kun tiu de grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas uzata preskaŭ en ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistojn en diversaj regionoj de la mondo.
광범위한 활용 가능성 : 에스페란토 사용자들의 수는 강대국의 언어를 배우는 사람들의 수와 비교할 바 못되지만 세계 여러 지역에 널리 퍼져있다.
Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto. Tio pliefike evitas la miskomprenon dum la komunikado. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado kaj precipe tradukado pri Budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj el diversaj landoj povas elesperantigi ilin en siajn proprajn lingvojn. Tio estas multe pli efika ol tio, ke ni ellernas diversajn naciajn lingvojn por la tradukado.
정확성: 에스페란토는 규칙적이고 쉽기 때문에 자신의 생각을 더 정확하게 표현할 수 있어서 서로 간의 사소한 오해를 피하게 해준다. 그래서 우리는 이 언어를 상호 교류의 매개어로 사용하거나 특히 불교의 번역에 사용 할 수 있을 것이다. 먼저, 우리가 중국어로 쓰여진 불교서적을 에스페란토로 번역하고 각 나라의 에스페란티스토들이 그것을 자국어로 번역한다면, 그것은 우리가 번역하기 위해 여러 나라 언어를 배우는 것보다 아주 효과적이다.
Sama idealo: Veraj esperantistoj estas pacamantoj kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Ili havas pli intiman rilaton kun budhanoj kaj en la paciga afero ili volonte kontribuas per siaj energio kaj fervoro. Do ĝuste pro tio, multaj esperantistoj volontas doni helpon dum nia budhisma laboro per Esperanto.
같은 이상 추구 : 진정한 에스페란티스토들은 평화 애호가 들이다. 그래서 진정한 불자들처럼 세계평화를 위해 노력한다. 그들은 불자들에 친밀함을 느끼며 평화를 위한 일이라면 기꺼이 자신의 열정과 호의를 보인다. 바로 그떄문에 많은 에스페란티스토들은 에스페란토를 통해 불교를 알리려는 우리의 일에도 기꺼이 도움을 준다.
Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.
Nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj en la mondo. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista,
http://esperanto.us/budhana.html) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista,
http://www001.upp.so‐net.ne.jp/jble/Budhismo.html), ili faris grandan kontribuon en propagando de Budhismo per Esperanto. Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, Esperante:
http://www.budhano.cn Ĉine:
http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis
antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel Esperantisto, Monaĥo Miaohui ekpraktikis Esperanton en budhisma rondo nelonge post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion BRE (
http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. Ĝis nun kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. La eldonitaj libroj kaj diskoj distribuiĝas en pli ol dudek landoj. Menciinde estas, ke dum lia laboro multaj esperantistoj el Ĉinio kaj eksterlandoj oferis grandan helpon en korektado kaj modifo de la tradukoj, kaj iuj esperantistoj eĉ elesperantigis la tradukojn de Miaohui en siajn proprajn lingvojn. Krome, aliaj membroj el BLE kaj JBLE ankaŭ faris multajn laborojn en esperantigado de budhismaj verkoj.
여기 몇 가지 성공적인 사례가 있다. 세계에는 두 개의 불교에스페란티스토 단체가 있다. 그 중 하나는 BLE (Budhana Ligo Esperantista, 불교에스페란티스토 연맹
http://esperanto.us/budhana.html )이고, 다른 하나는 JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista,일본 불교 에스페란티스토 연맹http://www001.upp.so‐net.ne.jp/jble/Budhismo.html 이다. 이두 단체는 에스페란토를 통한 불교전파에 공헌한 바가 크다 그 외에도 중국에는 BRE (Budhana Retejo Esperantista, 불교에스페란티스토토사이트, 에스페란토사이트
http://www.budhano.cn , 중국어사이트
http://www.budhano.com)라는 독특한 사이트가 약 10년 전에 만들어졌다. 에스페란티스토 이자 승려였던, 필자 Miaohui는 승적에 든지 얼마 되지 않아 불교 동아리에서 에스페란토를 활용 하기 시작했고 BRE (
http://www.budhano.cn/podkasto)라는 에스페란토 불교 인터넷 방송을 시작했으며, 지금까지 5권의 책들이 성공적으로 에스페란토로 번역하였다. 그 중2권은 책으로 출판되었고 3권은 음성으로 번역되어 CD로 만들어져, 20개국 이상의 나라에 보급 되었다. 나의 이 작업을 위해 국내외의 많은 에스페란티스토들의 도움이 컸음을 밝혀 두고자 한다. 어떤 친구들은 수정과 교정을 도와주고 어떤 친구들은 나의 책을 자국어로 번역하기도 했다. 한편, BLE 와 JBLE의 회원들도 불교서적을 에스페란토로 번역 하기 위해 많은 수고를 하였다.
Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an estas unika ĉina budhisma monaĥejo, kie estas esperanta etoso kaj oni povas lerni Esperanton kaj Budhismon samtempe. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj aktivadoj krom tiuj de Budhismo. Ĉiuj esperantaj samideanoj ankaŭ estas bonvenaj en la monaĥejo, kaj ekde antaŭ tri jaroj dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis,lernis kaj interkomunikis pri Budhismo kaj Esperanto en la monaĥejo. Ekde la kuranta jaro en la monaĥejo okazas internaciaj novjara esperanta aktivado kaj somera lernejo de Esperanto per kunlaboro kun esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas pri Esperanto, sed ne povos trovi ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri la instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi, kaj se bezone, ekster la monaĥejo. Fakte ni ankaŭ klopodas por pretigi internacian kurson aŭ lernejon pri Budhismo. Nia plano estas, ke la lernantoj el diversaj landoj unue partoprenos intensivan kurson de Esperanto en unu monato, kaj poste ili lernos Budhismon rekte en Esperanto dum du monatoj en la monaĥejo. Ĉiuj helpoj por tio estas bonvenaj.
시안에 있는 칠불사는 에스페란토와 관련된 특별한 중국 사찰이다. 이 절에서는 불교와 에스페란토를 배울 수 있으며, 불교 행사뿐 아니라 다양한 에스페란토 행사도 열리고 있다. 에스페란토 하는 사람들은 누구나 환영이며 3년 전부터 여러 나라에서 온 수 십 명의 에스페란티스토들이 머물면서 에스페란토와 불교에 대해 배우고 의견을 나누곤 하고 있다. 금년부터는 에스페란토 조직과 공동주최로 신년 해맞이 국제 에스페란토 행사와 에스페란토 여름학교를 연다. 만약 여러 나라의 불자들이 에스페란토에 흥미를 느끼지만 배울 기회를 찾지 못한다면 칠불사에서 또는 경우에 따라서는 절 밖에서도 항상 가르칠 준비가 되어있다. 또한, 본 사찰에서는 국제 적인 불교 관련 강습이나 강연을 마련하기 위해 고심하고 있다. 우리의 계획은 다른 나라에서 온 학습자들이 우선 한 달간 에스페란토 강습에 참석한 후, 두달간 바로 에스페란토로 불교에 대해 배우게 되는 프로그램이다.
Krom la supremenciitaj ekzemploj, Esperanto ankaŭ estas plivaste aplikata en aliaj religioj. En la Esperantaj konferencoj landaj kaj internaciaj oni kutime okazigas Esperantajn kunsidojn pri diversaj religioj. Tio donas al Esperantistoj tre bonajn kondiĉojn por koni kaj lerni religiojn pere de Esperanto. Ĝuste pro tio mi sincere proponas, ke Budhanoj kaj precipe budhismaj organizoj kaj kolegioj el diversaj landoj ekatentu pri Esperanto kaj kreu bonan kondiĉon apliki Esperanton en Budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron de Budhismo pere de Esperanto.
위에 언급한 일 외에 타종교에서는 에스페란토를 광범위하게 활용하고 있다. 즉 국제적인 에스페란토 행사에서 각 종교 단체들은 자신들의 종교 모임을 에스페란토로 열곤 하는데 이것은 에스페란티스토들에게는 다른 종교에 대해 배우고 알게 되는 좋은 기회를 제공 하는 반면 불자들에게는 세계의 더 많은 사람들에게 불교를 알리는 계기가 될 것이므로 나는 세계 여러 나라의 불교관련 단체나 모임에서 에스페란토를 불교 포교에 활용해보기를 진지하게 제안하는 바이다. <끝>