Aŭtoro Fadeno: Gantoj  (Legita 684 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Gantoj
« je: novembro 29, 2013, 08:01:45 ptm »
  Gantoj

Verkita de Hori Yasuo

  (1)

  Fine de novembro 2003 mi ricevis poŝtkarton de ges-roj Kinoŝita, kiu informis min, ke ili ne sendos novjaran karton, ĉar ili estas en funebro. Mi ofte ricevis similajn poŝtkartojn en la jarfino, ĉar multaj miaj amikoj, jam pli ol 60-jaraj, havis maljunajn gepatrojn. Sed mi ne memoris tiujn ges-rojn Kinoŝita. Do mi komencis legi la enhavon:

  “Mia filino Satomi forpasis la 30an de septembro en la aĝo de 23-jaroj. Kiam ŝi estis en universitato, vi bone zorgis pri ŝi. Mi dankas vin”.

  Mi estis surprizita. En marto en la sama jaro, antaŭ 7 monatoj, Satomi finis la kurson de la fakultato de publika bonfarto de la universitato kaj eklaboris. Kio okazis al ŝi?

  Mi tuj telefonis al ili, kaj demandis s-inon Kinoŝita, sed ŝi ne volis respondi klare, nur balbutante kun larmoj, do mi ne komprenis precize, sed konstatis, ke io neordinara afero okazis al Satomi.

  Fine ŝi demandis min: “Via poŝtkarto estis transsendita al ni. Sur ĝi vi skribis pri gantoj. Pri kio temas?”

  (2)

  Mi renkontis 18-jaran Satomi-on en aprilo 1999. Mi estis instruisto de la angla, kaj ŝi estis en mia klaso. Miaj instrutemo kaj maniero estis tre originalaj, tute ne similaj al tiuj de aliaj instruistoj. La temo estis “Japanoj en Havajo”.

  Japanoj komencis enmigri en Havajon jam ekde la japana moderniĝo kaj laboregis en kampoj de sukerkanoj, tamen en 1924 la usona registaro malpermesis japanojn enmigri en Havajon kaj Usonon, pretekstante, ke japanoj rabas de usonanoj laboron, ĉar ili laboras tro diligente kun malmulta salajro. Tiu malpermeso estis la unua bato por japanoj, kaj la dua bato venis, kiam la japana armeo surprizatakis Havajon en 1941. Subite ili fariĝis “malamikoj” de Usono kaj estis senditaj al koncentrejoj en dezerto, perdinte ĉion….

  Studentoj malmulte sciis pri la historio de japanoj en Havajo, do mia leciono estis tre interesa al ili. Ĉiuj studentoj estis tre diligentaj. En tiu klaso Satomi ĉiam sidis en la sama seĝo, tuj antaŭ mi. Ŝi ĉiam rekte rigardis min. Ŝi estis tre ĉarma kun brilo en la okuloj, do des pli mi ŝatis instrui en tiu klaso.

  Dum la lasta leciono mi donis tempon al miaj studentoj por skribi impresojn kaj rimarkojn pri mia leciono. Ŝi skribis jene la 11an de januaro 2000:

  “Via leciono estis tre interesa kaj valora kun diversaj raraj materialoj. Mi ne havis malmulte da scio pri Havajo, do ĉiun semajnon mi sentis, kvazaŭ mi vojaĝus en Havajo kun vi. Vi instruis ankaŭ kantojn de Havajo, kiujn mi nun povas bone kanti. Mi volus lerni en via klaso eĉ en la venonta jaro, se eblus”.

  En marto 2002 mi akompanis 4 studentojn al Nepalo. Ĉiun duan jaron Nepala Esperanto-Asocio organizas Himalajan Renkontiĝon. Mi jam partoprenis en la renkontiĝo dufoje, do mi bone sciis, ke Nepalo kaj la montvojaĝo estas tre interesaj, do mi invitis studentojn veni kun mi. Komence Satomi intencis partopreni, sed fine ŝi rezignis tion pro familia problemo. Tiu vojaĝo estis treege amuza, paŝante ĝis la alteco de 4000 metroj en la montaro Annapurna. Kiam ni vizitis la sanktejon Muktinath tie, la sunleviĝo inter la altaj, neĝaj montoj estis grandioza, kaj ni eĉ ploris pro granda emocio. Miaj studentoj multe lernis el tiu vojaĝo. Aŭskultante tiujn spertojn poste, Satomi tre bedaŭris la rezignadon de la vojaĝo.

  En decembro 2002, kiam Satomi estis en la lasta lernojaro, mi regalis ŝin kun ŝiaj amikoj en la manĝejo najbare de la stacidomo. Kiam ni ĝisrevidis, ŝi diris al mi, rigardante miajn gantojn:

  “Kiel originalaj estas viaj gantoj!”

  Iliaj fingroj estis duone tranĉitaj, sed anstataŭe ili havis kovrilon por gardi la pintojn de la fingroj, kiam estas malvarme.

  “Mi aĉetis ilin en Nepalo. Se ili plaĉas al vi, ni interŝanĝu niajn gantojn”.

  “Jes, volonte, sed miaj gantoj estas banalaj kaj ne multekostaj. Ĉu bone? Mi ŝatas trikadon, sed lastatempe mi ne havas tempon por tio, do tiujn mi aĉetis”. Ŝi iom honteme ridetis.

  Vere ŝiaj gantoj estis banalaj, sed mi estis feliĉa, ke mi povas doni al ŝi ion kiel memoraĵon de nia amikeco. Tiamaniere ŝiaj gantoj fariĝis la miaj, kaj la miaj, la ŝiaj. Kaj dum tiu vintro miaj manoj estis ĉiam varme gardataj de ŝiaj gantoj.

  En aprilo 2003 ŝi eklaboris en la gubernio Gifu en iu oficejo rilata al bonfarto. Ni foje interŝanĝis mesaĝojn rete. Tiutempe unu el miaj hobioj estis skizi bildetojn sur poŝtkartoj. Kiam proksimiĝis vintro, mi sendis al ŝi poŝtkarton kun la bildo de ŝiaj eksaj gantoj, skribante: “Komenciĝis malvarma vintro. Mi ekuzis viajn gantojn. Ĉu ankaŭ vi uzas la miajn?” Tamen tiun poŝtkarton ŝi ne povis ricevi, ĉar ŝi jam ekvojaĝis al la ĉielo. Ŝiaj gantoj fariĝis por mi karaj memoraĵoj de ŝi.

  Mi esploris ŝian tragedion, kaj trovis malgrandan artikolon en la loka ĵurnalo. Tie jene estis skribite:

  “La 30an de septembro N, kiu apartenis al la sama klubo en la universitato kun ŝi, vizitis ŝin en ŝia apartamento, kaj postulis de ŝi reamikiĝon, sed tion ŝi rifuzis. Pro tio N freneziĝis kaj sufokis ŝin, premegante al ŝi la kolon. Li forkuris, sed poste mem aperis al la policejo. Oni trovis s-inon Kinoŝita morta ĉe la vestiblo de la apartamento”.

  Ŝia morto estis granda ŝoko por mi. Mi estis malĝojega kaj ofte demandis min, kial ŝi devis morti. Mi elserĉis ŝian foton kaj metis ĝin en mian taglibron. Mi ofte preĝis por ŝi pacon. Ŝiaj gantoj kuŝadis sur la breto de mia ĉambro, ĉar mi nek volis uzi ilin, nek volis ilin forĵeti. Ili restadis en la sama loko dum la pasintaj 10 jaroj.

  (3)

  La 11an de marto 2011 okazis granda cunamo en la regiono Toohoku kaj serioza akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Dum mi vidis kaj legis pri la tragedio en televido kaj ĵurnaloj, mia pensmaniero ŝanĝiĝis. En la katastrofo multaj homoj abrupte mortis. Infanoj, geknaboj kaj gejunuloj mortis, ne plenumante siajn revon kaj esperon. Nun mi vivas sane, sed homoj povas morti iam ajn sen antaŭsupozo. Mi jam estis 70-jara, do mia vivo ne estos longa. Mi ekopiniis, ke mi devas vivi plej bone por la bono de la mondo.

  Mi rememoris Satomi-on, kiu ankaŭ mortis juna. Post ŝia morto, mi unuan fojon prenis ŝiajn gantojn el la breto kaj surmetis. Aperis ŝiaj vizaĝo kaj mieno en mia kapo, kaj miaj okuloj fariĝis malsekaj. Ekde tiu tago, mi komencis surporti ilin. Kiam mi biciklis kun ili, mi alparolis al Satomi: “Satomi, kiel vi fartas en la ĉielo? Ankaŭ hodiaŭ mi iros kun vi. Gardu min!”

  (4)

  En marto 2012 okazis Himalaja Renkontiĝo. Mi decidis partopreni en ĝi kun ŝiaj gantoj, ĉar ŝi ne povis veni al Nepalo en 2002. Mi volis, ke ŝi plenumu sian revon vidi himalajajn neĝajn montojn.

  La renkontiĝo okazis ĉefe en la orienta parto de Nepalo, kie troviĝas la montego Kangĉenĵunga 8586 metrojn alta. Nia celo estis renkonti tiun montegon situantan profunde en la montaro ĉe la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio. Ni ekiris de Kathmanduo, la ĉefurbo de Nepalo, al la orienta urbo Itahari, kaj de tie komence buse ni veturis kaj poste piede ni paŝadis 5 tagojn, kaj ni fine atingis la vilaĝeton Pathivar Fedi. Tranoktinte en la mizera loĝejo, je la 4a venontmatene ni startis al la hinduisma sanktejo Pathivara 3900 metrojn alta. En la mallumo ni sekvis la serpentuman, krutan montaran vojon, kaj post du horoj, ni atingis la sanktejon. De tie ni iom paŝis alten kaj jen la neĝkovrita pinto.

  

  Jam la ĉielo eklumiĝis, kaj post ne longe komenciĝis la matena krepusko kun ruĝeta koloro. La suno radiis, kaj ĉiuj montoj klare montris sin kontraŭ la nebule ruĝeta ĉielo. Antaŭ ni majeste staris la neĝa montego Kangĉenĵunga ĉirkaŭata de tri ĉefaj pintoj pli ol 8000 metrojn altaj. En la ŝanĝiĝantaj koloroj kaj lumoj, mi rimarkis, ke la montego Kangĉenĵunga similas al la sidanta Budho, kaj ĝi rigardis min. Nu, estis la tempo! Mi etendis al ĝi miajn manojn kovritajn de la gantoj de Satomi, kaj laŭte alparolis: “Satomi, vi venis al la himalajaj montoj. Budho rigardas vin!”

  El miaj okuloj falis larmoj. Finfine mi sukcesis akompani ŝin al la belaj nepalaj montoj, kaj hazarde la monto Kangĉenĵunga similis al Budho! Eĉ post sia morto, certe ŝi havis kordoloron kaj bedaŭron, mortinte tiel juna. Ŝi povus havis belan estontecon, helpante malfortajn homojn. Ŝi povus havi feliĉan vivon, havante infanojn. Alfrontante la montegon, mi elkore deziris, ke ŝi estu liberigita de tiaj angoroj kaj restu pace en la paradizo.

  (5)

  Ekde la japana katastrofo mi komencis raporti la aferojn al la mondo. Ĉiun tagon mi detale legis diversajn ĵurnalojn kaj librojn por scii, kio okazas. Mi mem ofte vizitis cuname damaĝitajn urbojn. Mi kolektis diversajn aĵojn postlasitajn sur sendomaj terenoj. Troviĝas tasoj, pupoj, horloĝoj, fotoj, tekoj, ŝuoj, ludiloj, nome ĉio uzata en la vivo. Ili estis, en efektiveco, rubaĵoj, sed ili kriis al mi: “Mi estas viva! Mi ests viva!”

  Post kiam mi revenis de Nepalo, mi rimarkis strangajn aferojn. Ofte aperis nomo Satomi en ĵurnaloj. Iun tagon junulino kun la nomo Satomi aperis en rifuĝejo kaj helpis maljunajn rifuĝintojn. Alian tagon denove Satomi aperis kaj gvidis kurson pri trikado en alia rifuĝejo. Iun tagon Satomi ludis kun infanoj en infanĝardeno. Ofte la artikoloj estis akompanataj de foto, sed tiu estis tiel malgranda kaj neklara, ke mi ne povis rekoni ŝin. Iun tagon mi kuraĝe telefonis al tiuj rifuĝejoj pri ŝi, sed la respondoj estis ĉiam samaj: “Jes, en tiu tago tiu junulino venis kaj helpis nin. Ŝi estis tre afabla junulino, sed dum ni ne rimarkis, ŝi malaperis. Ŝia antaŭnomo estis Satomi, sed ŝian familian nomon ni ne scias”. Tre stranga fenomeno.

  En la universitato, kie mi laboris, estis malmultaj studentoj el la regiono Toohoku, ĉar ĝi situas en la meza parto de Japanio. Mi rememoris, ke Satomi estis unu el tiuj malmultaj studentoj. Ŝi devenis de la urbo Oocuĉi en la gubernio Iŭate. Tiu urbo situas laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano. Do la cunamo rekte atakis la urbon kaj senkompate detruis ĝin.

  Kiam mi vizitis la urbon en junio 2012, interne de la difektita urbodomo ankoraŭ restis multaj rubaĵoj. Tie en tiu fatala tago multaj urbaj funkciuloj mortis. La cunamo atingis la malantaŭan monteton kaj tie faligis ĉiujn tomboŝtonojn. La tero sinkis, kaj tie kaj ĉi tie fontis akvo kiel larmoj. Jam estis malfacile al la loĝantoj trovi la lokon de sia eksa domo, ĉar ĉie kreskis altaj herbaĉoj sur la vasta ebenaĵo. Tre proksime vidiĝis kontraŭcunama digo laŭ la maro kaj la temploj laŭ la piedoj de la montetoj. Nenie troviĝis loĝantoj, kaj nur malmultaj “turistoj” vizitis la urbon, mirante pro la grandega forto de la cunamo. Kie estis la stacidomo, tie nenio restis krom la kajoj. Jam malaperis eĉ la fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi, kaj sube, kiel kutime en aŭtuno, salmoj naĝis supren, ne konsciante la malaperintan urbon.

  (6)

  En decembro 2012 mi vizitis la urbon Kamaiŝi najbaran de Oocuĉi, ĉar tie ni finance helpis lernantojn, kies gepatroj perdis siajn domon kaj laboron. Post kiam ni transdonis mondonacon al ili, ni veturis al la distrikto Unosumai en la sama urbo kaj tie tranoktis en la hotelo Hoorai-kan apud la plaĝo Nehama. La 11an de marto 2011 ankaŭ la hotelo estis inundita ĝis la 3a etaĝo kaj la geservistoj devis forkuri preskaŭ nudpiede en la apudan monteton. En marto estis ankoraŭ malvarme kaj post la cunamo eĉ neĝis, do estis froste malvarme al ili.

  Tuj sude de Unosumai situas Oocuĉi. Ŝajne la malgranda golfo antaŭ la hotelo estas preskaŭ fermita, sed ne. Post la cunamo oni ofte trovis sur la bordo de Unosumai mortintojn dronintajn en Oocuĉi, kaj ankaŭ la malo okazis. Certe troviĝas kaŝitaj tajdofluoj en la maro.

  Frumatene mi vekiĝis. Mi ellitiĝis kaj ekpromenis laŭ la marborda vojo. La maro estis belega, kaj tie pinarboj ne estis perditaj kaj estis verdaj same kiel antaŭe. Ankoraŭ restis kliniĝintaj betonaj konstruaĵoj kaj detruitaj pontetoj.

  Kiam mi subeniris al la plaĝo, mi rimarkis ion sur la sablo. Mi proksimiĝis kaj trovis, ke ĝi estas malgranda foto de junulino, eble uzota por pasporto. Mi etendis mian manon al ĝi, sed subite venis vento kaj forflugigis ĝin al la maro.

  “Ĉu vi ne estas Satomi!” mi kriis. Mi eniris en la maron por kapti ĝin, ne zorgante pri malsekiĝo de mia pantalono, sed ien malaperis la foto. Ĉu tio estis mia iluzio? Ĉu vere troviĝis la foto? Ĉu vere ŝi estis Satomi? Starante sur la plaĝo, mi rigardadis la maron. Sur la surfaco aperis ombro, kiu similis al la vizaĝo de Satomi. Mi aŭdis la voĉon el ĝi:

  “Estimata s-ro Hori, mi estas feliĉa renkonti vin”.

  “Aĥ, Satomi! Ankaŭ mi!”

  “Dankon pro tio, ke vi akompanis min al la monto Kangĉenĵunga. Mi renkontis Budhon, kaj tio multe trankviligis min”.

  “Aĥ, mi estas ĝoja, aŭdante tion”.

  “La cunamo detruis domon de miaj gepatroj en Oocuĉi kaj ….”

  “Ĉu viaj gepartoj fartas bone?”

  “Jes, dank’ al Dio ili forkuris de la ondegoj. Ili nun loĝas en provizora domo en la monteto. Kaj la foto, kiun mi preparis por mia vojaĝo al Nepalo antaŭ 10 jaroj, flosis al tiu ĉi plaĝo”.

  “Ha, tiamaniere vi venis ĉi tien! Mi komprenis. En ĵurnaloj, mi ofte vidis la nomon Satomi. Ĉu tiuj Satomi-oj estas vi?”

  “Eble jes, eble ne. Troviĝas multaj bonkoraj Satomi-oj en Japanio”. Ŝi ridetis.

  Tiam aŭdiĝis voĉo de malantaŭe, kaj mi turnis min al ĝi. Mia edzino staris tie:

  “Kion vi faras kun la malseka pantalono? Vi certe malvarmumiĝos! Jam matenmanĝo estas preta. Revenu al la hotelo!”

  “Ne ĝenu min!”

  Mi diris al ŝi kaj rerigardis la marsurfacon, sed jam nenio vidiĝis. Tie nur radiis la matena suno.

  Subite mi sentis min tre malvarma pro la malsekiĝinta pantalono. Ankaŭ miaj manoj malvarmiĝis. Mi serĉis gantojn en la poŝo, kaj mi miris. La gantoj, kiujn Satomi donis al mi, malaperis, kaj anstataŭe en mia poŝo troviĝis tiuj, kiujn mi donis al ŝi.

  Tiam aŭdiĝis voĉo de Satomi.

  “Kara s-ro Hori, mi atendas vin en la paradizo. Ĝis revido”.

  “Bone, baldaŭ mi iros tien. Ĝis tiam”.

  La maro estis kvieta kaj la matena suno pace brilis. Mi rigardis la ĉielon, kaj tie mi vidis malgrandan blankan nubon malaperanta.             (Fino)

  
« Lasta redakto: decembro 01, 2013, 06:49:45 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.