Aŭtoro Fadeno: 1-9. La rakonto de Monaĥo Nanda  (Legita 655 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-9. La rakonto de Monaĥo Nanda
« je: decembro 03, 2013, 09:19:51 ptm »
  1-9. La rakonto de Monaĥo Nando

  Kiel Pluvo penetras

  la domon malbone tegmentitan,

  Voluptemo same penetras

  la menson malbone kulturitan.

  Kiel pluvo ne penetras

  la domon bone tegmentitan,

  Voluptemo neniam penetras

  la menson bone kulturitan.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al sia kuzo Monaĥo Nando. Konsciinte, ke estas ĝusta tempo por la Budho viziti sian patron, Estimata Kaludaji priskribis la belecon de la vojaĝo kaj kondukis la Budhon kaj lian sekvantaron de multaj arahantoj al Kapilavasto. Tie la Budho donis darman pluvon pri la Vesantara Jatako akompanate de siaj familianoj. En la sekvinta tago li eniris la urbon por almozpeti. Lia patro atingis la frukton de Konvertiĝo aŭdinte lian versaĵon "Homo devas peni kaj ne rajtas havi malatentan vivon." Poste, Maha Paĝapati atingis frukton de konvertiĝo kaj lia patro atingis frukton de la dua grado aŭdinte lian versaĵon "Homo devas vivi honeste".

  En la sekva tago, dum la asperga, festena kaj geedziĝa ceremonioj de Reĝido Nando, la Budho eniris por peti almozon. Li metis sian bovlon en la manojn de Reĝido Nando kaj benis lin. Poste, li stariĝis de sia sidejo kaj forlasis sen preni la bovlon el la manoj de la reĝido. Pro estimo al la Budho, Reĝido Nando ne kuraĝis diri: "Prenu vian bovlon, Sinjoro!" Anstataŭe, li pensis, ke la Budho prenos ĝin ĉe la supro de la ŝtuparo. Sed la Budho ne prenis ĝin. Nando pensis: "Li prenos sian bovlon ĉe la malsupro de la ŝtuparo." La Budho ne zorgis pri sia bovlo tie. Nando pensis: "Li prenos sian bovlon en la palaca korto." Sed eĉ tie la Budho ankoraŭ ne agis laŭ la deziro de Nando. Kun dezirego reveni al sia novedzino, Reĝido Nando sekvis la Budhon kontraŭvole. Lia estimo al la Budho estis tiel granda, ke li ne kuraĝis diri: "Ricevu vian bovlon," sed anstataŭe, li daŭre sekvis la Budhon kun la penso, ke li prenos sian bovlon ĉi tie, ke li prenos sian bovlon tie kaj ke li prenos sian bovlon en alia loko.

  Tiam oni informis lian novedzinon Ĝanapadakaljani, ĉarmulino de la tuta lando: "Sinjorino, la Honorulo forkondukis Reĝidon Nando. Li intencas rabi lin de vi." Do Ĝanapadakaljani tuj postkuris Reĝidon Nando laŭeble plej rapide kun larmoj fluantaj sur la vizaĝo kaj haroj duonkombitaj. Ŝi laŭte vokadis al li: "Bonvolu tuj reveni, Nobla sinjoro!" Ŝiaj vokoj tremigis la koron de Nando, sed la Budho tute ne zorgis pri tio. Li kondukis Nandon en la monaĥejon kaj diris al li: "Nando, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?" La estimo de Reĝido Nando al la Budho estis tiel granda, ke li sin detenis de la diro: "Mi ne volas fariĝi monaĥo," sed li respondis anstataŭe: "Jes, mi volas fariĝi monaĥo." La Budho diris: "Bone, faru Nandon kiel monaĥon". Tiel okazis, ke li monaĥigis Nandon en la tria tago post sia reveno al Kapilavasto.

  Kiam la Budho loĝis en Ĝetavano, Nando malkontentiĝis kaj diris al aliaj monaĥoj pri sia problemo. Li diris: "Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj."

  Informiĝinte pri tio, La Budho sendis alvenigi Nandon kaj diris al li: "Nando, ĉu vere vi diris al multaj monaĥoj, 'Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj.'" "Jes, vere, sinjoro." "Sed Nando, kial vi malkontentiĝis pri via nuna religia vivo? Kial vi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj?" "Sinjoro, kiam mi forlasis mian domon, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani kun haroj duonkombitaj adiaŭis min, dirante, 'Bonvolu tuj reveni, Nobla sinjoro!' Sinjoro, ĉar mi daŭre sopiras al ŝi, mi malkontentiĝis pri mia nuna religia vivo, do mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj." Poste la Budho prenis Nandon je la brako kaj kondukis lin al Ĉiela Mondo Tridektri per sia eksterordinara povo. Sur la vojo la Budho montris al Nando avidan simiinon sidantan sur arbostumpo lasita post fajro en iu bruligita loko. La simiino perdis orelojn, nazon kaj voston en la fajro.

  Kiam ili atingis Ĉielon Tridektri, li montris kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, kiuj venis por servi al Sakao, la Reĝo de dioj. Montrinte tiujn vidaĵojn al Nando, la Budho demandis: "Nando, kiu laŭ vi estas pli bela kaj ĉarma, via nobla edzino Ĝanapadakaljani, aŭ tiuj kvincent rozpiedaj ĉielaj nimfoj?"

  "Sinjoro," respondis Nando, "kompare kun tiuj kvincent rozpiedaj ĉielaj nimfoj, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani estas eĉ malpli bela ol la avida simiino, kiu perdis siajn orelojn, nazon kaj voston."

  "Ĝoju, Nando!" respondis la Budho, "Mi garantias, ke vi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn." Nando respondis: "Se la Honorulo garantias, ke mi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, estos plezuro por mi teni la sanktan vivon de religiano."

  Ekde tiam Nando sole praktikis atente, fervore kaj decideme, retiriĝinte de la mondo malgraŭ la malestimo de aliaj monaĥoj pro tio, ke li strebas nur por akiri ĉielajn nimfojn. Post nelonge, li atingis la plej altan celon de la religia praktikado eĉ en tiu ĉi vivo. Tiam li eksciis: "Mi jam finis la renaskiĝon, pasigis la sanktan vivon kaj plenumis la devon. Mi ne plu renaskiĝos en tiu ĉi mondo." kaj li fariĝis alia honorulo inter Arahantoj.

  En la nokto Nando proksimiĝis al la Budho kaj raportis jene: "Mi rezignas la garantion faritan de la Budho, ke mi gajnos kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn." La Budho respondis: "Nando, mi mem kaptis vian menson per la mia." La monaĥoj diris: "Antaŭe li kutime diris, 'Mi malkontentiĝis.' sed nun li diras 'Mi estis malsaĝa korinklinante al la vivo de laikuloj.'" Kaj ili senprokraste iris raporti la aferon al la Budho.

  Estas necese, ke domo havas bone kovritan tegmenton. Se la tegmento estas malbona, pluvo trairas en la domon. Kiel malbone kovrita tegmento enlasas pluvakvon, ne kulturita temperamento ankaŭ estas malferma al pasioj. La temperamento ne kulturita estas entrudebla facile por pasio.

  Kiam la domo estas protektita de bona tegmento, neniu suferas de pluvo, ĉar pluvakvo ne povas trairi. En la sama maniero, bone kulturita temperamento ankaŭ ne permesas pasion trapasi. Do bone kulturita temperamento ne povas esti penetrita de pasioj.
« Lasta redakto: decembro 10, 2013, 12:09:14 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.