Aŭtoro Fadeno: 1-7. La rakonto de Devadato  (Legita 653 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-7. La rakonto de Devadato
« je: novembro 25, 2013, 06:03:48 atm »
1-7. La rakonto de Devadato

  Kiu surportas sanktan robon,

  Sed ne estas libera de malbono,

  Kaj ne havas sindetenadon kaj kredon,

  Tiu ne konformas al la sankta robo.

  Kiu estas libera de malbono,

  Sin tenas en firma morala konduto,

  Kaj havas sindetenadon kaj plenan kredon,

  Tiu konformas al la sankta robo.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Devadato. Foje la du Ĉefaj Disĉiploj forlasis la Budhon kaj iris de Ĝetavano al Raĝagaho. Ĉiu el ili havis sekvantaron de kvincent monaĥoj. La loĝantoj de Raĝagaho duope, triope aŭ grupe donis almozon laŭ sia kutimo al la vizitantoj. Foje en sia danka parolado Sariputo diris: "Laikaj fratoj, se oni donas almozon sed ne proponas al alia tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos nur benon de riĉeco sed ne de la propono. Se aliulo proponas al sia najbaro almozdoni sed li mem ne faras tion, en la estontaj vivoj li ricevos la benon de la propono sed ne de la almozdono. Se alia homo nek donas almozon per si mem nek proponas al aliaj tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos eĉ ne stomakoplenan putran kaĉon kaj havos vivon mizeran kaj izolitan. Se alia homo ambaŭ donas almozon per si mem kaj proponas al sia najbaro tion fari, en la estontaj vivoj li renaskiĝos en posedo de cent, mil, aŭ cent mil ŝtatoj. Li ricevos ambaŭ benon de la riĉeco kaj propono." Tiel Sariputo predikis la darmon.

  Iu invitis la Honorulon al manĝo, dirante: "Honorulo, bonvole akceptu mian gastigemon morgaŭ." Alia homo donis tukon valoran je cent mil moneroj kiel almozon al la okaziginto de la almozdona ceremonio kaj proponis, ke tiu disponu ĝin se estas manko de la fonduso, aŭ oferu ĝin al monaĥo bezonanta laŭ ilia supozo se ne mankas al la fonduso. Hazarde nenio mankis, do la tuko estis donacota al monaĥo. Ĉar la du Ĉefaj Disĉiploj nur vizitis Raĝagahon de tempo al tempo, do oni donis la tukon al Devadato, kiu ĉiam loĝis en Raĝagaho.

  Jen la okazaĵo. Iuj diris: "Ni oferu ĝin al Estimata Sariputo." Aliaj diris: "Estimata Sariputo ofte venas kaj iras. Sed Devadato ĉiam restas kun ni en la tagoj ambaŭ festaj kaj ordinaraj, kaj li estas ĉiam preta por ni kiel akvujo. Al li ni faru la oferon." Post longa diskutado oni decidis laŭ la plej granda nombro, ke ili oferu la robon al Devadato. Do ili tiel agis.

  Devadato tondis la tukon en du pecojn kaj tinkturis ilin. Li faris pecon da tuko en subveston kaj la alian en supran veston. Poste li eliris en la novaj vestoj. Kiam oni vidis lin sin vestinta en la nova robo, ili diris: "La robo ne konformas al Devadato, sed ĝi konformas al Sariputo. Devadato uzis la tukon kiel suban kaj supran vestojn, kiuj ne konformas al li." La Budho diris: "Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per malkonformaj roboj. En antaŭa vivo li ankaŭ sin vestis per roboj, kiuj ne apartenis al li." Dirinte, li rakontis jenan historion.

  Iam antaŭe, kiam Brahmadato regis en Benareso, tie loĝis elefantĉasisto, kiu sin vivtenis per mortigo al elefantoj. Miloj da elefantoj sin paŝtis en iu arbaro. Iutage, kiam ili iris en la arbaro, ili vidis kelkajn monaĥojn. Ekde tiam, ili ĉiam sin klinis genue antaŭ la monaĥoj por esprimi sian estimon kaj poste preteriris.

  Iutage la ĉasisto de elefantoj vidis tion. Li pensis: "Mi devas tuj trovi flavan robon." Do li iris al la lageto uzata de iu monaĥo. Dum la monaĥo sin banis, lasante siajn robojn sur la bordo, li forŝtelis la robojn. Poste kun lanco en la mano kaj robo sur la kapo kaj korpo li sidiĝis ĉe la vojo, sur kiu venis kaj iris la elefantoj. Vidinte lin, la elefantoj prenis lin kiel monaĥon. Ili esprimis sian estimon al li kaj poste daŭrigis la vojon. Per la lanco li mortigis la elefanton irantan malantaŭe. Depreninte la dentegojn kaj aliajn valorajn korpopartojn, li enterigis la restajn partojn de la morta besto kaj foriris.

  Poste, la estonta Budho, kiu iam renaskiĝis kiel elefanto, fariĝis estro de la elefanta grego. Tiam la ĉasisto ankaŭ aplikis la saman artifikon kiel antaŭe. La Budho trovis la malpliiĝon de siaj sekvantoj kaj demandis: "Kien tiuj elefantoj iris, tiel ke nia grego fariĝis tiel malgranda?" "Ni ne scias pri tio, mastro." La Budho pensis: "Kien ajn ili povis iri, sed ili ne rajtis agi sen mia permeso." Do venis al li suspekto en la menso: "La okazon nepre kaŭzis tiu, kiu sidis ĉe la vojo kun flava robo sur sia tuta korpo. Li estas suspektinda."

  Do la estro de la grego sendis aliajn elefantojn, ke ili iru malrapide en la antaŭo kaj li mem sekvis la elefantojn malantaŭe. Kiam la aliaj elefantoj faris adorkliniĝon kaj preterpasis, la ĉasisto trovis la Budhon alproksimiĝanta. Do li prenis la robon de sur sia korpo kaj elĵetis la lancon. La Budho estis singardema dum la paŝado kaj evitis la lancon per rapida retrosalto. "Tiu viro mortigis miajn elefantojn!" pensis la Budho kaj li sin ĵetis antaŭen por kapti la ĉasiston. La ĉasisto saltis malantaŭ arbon kaj kaŭriĝis. La Budho pensis: "Mi ĉirkaŭprenos la ĉasiston kaj arbon per mia rostro. Mi lin kaptos kaj ĵetos sur la teron!" Ĝuste tiam la ĉasisto elprenis la flavan robon kaj montris ĝin al la elefanto. Vidinte tion, la grandulo pensis: "Se mi ofendos tiun viron, perdiĝos la merito de mia estimo al centoj da budhoj, bodisatvoj, arahantoj kaj monaĥoj." Do li sin pacigis. Poste li demandis al la ĉasisto: "Kial vi agis tiel malice? Vi vin kovris per roboj de tiuj, kiuj liberiĝis de pasioj, sed vi ne estas konforma al la roboj. Tiel agante, vi faris grandan kulpon." Dirinte li kulpigis lin lastafoje: "Tute malĝuste vi agis!"

  Kiam la Budho finis tiun ĉi lecionon, li konigis la rolojn en la sutro Jatako: "En tiu tempo, la elefantĉasisto estis Devadato, kaj la Nobla elefanto, kiu lin kulpigis, estis mi mem. Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per robo malkonforma al li."

  Monaĥo eble makuliĝus per malbono, perdus memregadon kaj atenton al la realeco. Kvankam tia monaĥo surhavas monaĥan robon, li ne konformas al la sanka robo.

  Kiu ajn surportas la monaĥan robon, sin detenas de malbono, bone kondutas kun trankvila menso, regas siajn emociojn kaj atentas pri la realeco, li estas konforma al la sankta robo.

  Komentario

  Monaĥa robo estas simbolo de pureco por monaĥoj. Monaĥo tenas la speciale pretigitan robon kiel sanktaĵon kaj honoraĵon. La budhanoj riverencas estime al la portanto de tiu robo. La robo signifas Samgon, kiu estas parto de la sankta triopo el Budho, Darmo kaj Samgo.

  Kiam iu ordiniĝas kiel budhisma monaĥo, li eksentas, ke li jam forlasis la ordinarecon kaj fariĝis sanktulo. Tiu sento fortiĝas kiam laikaj homoj riverencas al li. La nova "figuro" helpas al la nove ordinita monaĥo komenci la novan vivon de sankteco. La laikaj homoj ankaŭ gajnas inspiron, vizitante kaj adorante la surhavanton de la robo. Do la respekto al la robo estas grava parto de budhana praktikado.

  Jen kial homo kulpa pri sia profano ne konformas al la valoro de la flava robo. Estas profano al la sankta robo, ke ĝin surportas tiu, kiu sin tenas malpura.
« Lasta redakto: novembro 29, 2013, 09:40:30 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.