Aŭtoro Fadeno: Dutaga Restado en Esperantujo  (Legita 4392 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 13, 2013, 03:19:55 ptm »
La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam.kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj.Tian senton mi spertis antaŭ kelkaj tagoj unuafoje post mia esperantistiĝo.
Komence de oktobro.2013. mi ricevis telefonon de unu el miaj retaj amikoj,Ŝi starigis al mi demandon.ĉu vi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj?Surprizita.mi demandis ŝin:”kun kia celo?”ĉar mi ne estas komercisto.Kaj ŝi daŭrigis ,ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante sed ne nacilingve.Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon kompreneble kun granda plezuro.Kvankam antaŭe mi kelkfoje partoprenis en esperantaj kongresoj tamen oni multe parolis nur ĉine sed ne esperante.Esperantan etoson mi neniam spertis.
Informinte,ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a ,matene de la 1-a de novembro.post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero,ke mi povos akcepti ŝin en la hotelo.Post ĉirkaŭ unŭora veturado mi atingis la hotelon.Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon.Ĉar mi frue venis.Fumante, mi atendis kaj atendadis.Post duona horo du homoj kun kofro ankaŭ eniris en la akceptejon sed mi ne sciis ,kiuj ili estas .Ni interŝanĝis nur rigardojn.Kaj ankaŭ ili sidante atendis.Ekster la pordo de la hotelo haltiĝis iu aŭto,kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis,tri el ili estas kanataj de mi.Ili estas Ĉielismo,Leandro kaj Aldreno.Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno.Ekster mia atendo.la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj.ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno.Unu el ili nomiĝas Fortego, ankaŭ estas mia retamiko,kaj inter elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro,mia malnova amiko nur interreta,sed mi ne konis lin.Li prezentis sin al mi,ke li estas Trezoro.Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo.Sekve partoprenantoj unu post alia venas al la hotelo.
Tagmanĝo estis en restoracio tre proksima al la hotelo.Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron.ŝi demandis ,kiu estas verdeca.Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7jaroj interrete tamen neniam renkontiĝis persone..Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro mi fumis.Ŝi per siaj okuloj balaiis la tutan manĝoĉambron kaj trovis la fumanton,kaj perceptis ,ke mi estas verdeca.Ankaŭ mi sentis ,ke ni estas malnovaj amikoj longtempe nerenkontitaj.
Posttagmeze ni ripozis en hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte,ni piedire vizitis la bibliotekon de iu lernejo por okazigi interkonatiĝan vesperon.La luksa biblioteko tuj fariĝis ĝojoplena.ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj,Kaj nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.
Sekvan matenon,la 2-a de novembro,sabate.ankaŭ packoro venis al nia jarkunveno laŭ mia invito.Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj,antaŭe neniam renkontiĝita.Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo,kaj ŝi devis hejmenreveni post tagmanĝo.Renkontiĝi kun ŝi estas granda plezuro por mi.
Posttagmeze nia jarkunveno daŭris.kvankam la enhavo ne tre interesis min tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj.Vespere per mia aŭto mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou.La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin,kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj,Ja interesa tempo ĝi estis por mi.
Menciindas,ke en la jarkunveno mi havis eblecon unuafoje renkontiĝi kun aliaj miaj retamikoj,ili estas Etnan,Kamelia,Fabina.
Dimanĉe,Tagmanĝinte , ni devis foriri sed ne volis.Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj hejmenveturis kun espero,ke post laŭ eble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.
« Lasta redakto: novembro 29, 2013, 04:12:53 ptm de verdeca »

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #1 je: novembro 15, 2013, 08:55:15 atm »
Estas ege ĝuindaj la vere esperantaj etosoj, do dankon al vi pro la divido de via feliĉo. Antaŭe, kiam mi memlernis Esperanton, ankaŭ mi sopiregis, ke mi havos bonan ŝanĉon por renkonti miajn amikojn por interbabili esperante.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #2 je: novembro 17, 2013, 07:08:40 ptm »
Hodiaŭ unu el miaj amikoj montris al mi kvar erarojn en mia verkaxjo. Li nomiĝas verda. Kaj mi tre dankas lin ,cxar mi ne trovis ilin.Ĉu vi trovis ilin?Mia estimata majstro.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #3 je: novembro 17, 2013, 08:38:00 ptm »
Mi nur tralegis rapide pro okupiteco, kaj poste mi volas modifi ĝin laŭ mia volo per mia vikio.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #4 je: novembro 21, 2013, 04:37:24 atm »
Mi atente legis vian unuan tekston, kara Verdeca, sed, pro ia ĝentileco kaj afableco, mi ne montros al vi, kion mi rimarkis rilate al ĝi, ĉar mi ne sufiĉe konas vin. Eble tio povas suferigi vin, aŭ vi estus ofendita. Plej bone estos, ke vi mem relegu vian tekston. Mi tamen povas diri, ke vi tute lerte priskribis la etoson de tiu aranĝo. Koncerne internaciecon, mi deziras scii, ĉu estis diversaj nacioj en la aranĝo ? Ekz. japanoj, aŭ alikontinentaj samideanoj, kiel Aŭstralianoj, aŭ Usonanoj ktp.
Mi atendas respondon, por pli bone konatiĝi.
Kore kaj amike
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #5 je: novembro 21, 2013, 06:49:47 atm »
Saluton, kara Verdeca.

  Mi prove faris modifon laŭ mia propra opinio per vikio, kaj metos la modifitan version ĉitie.  Pri la detala modifaĵo vi povas legi en la adreso de mia vikio http://www.budhano.cn/vikio/index.php?title=Dutaga_Restado_en_Esperantujo&action=historysubmit&diff=7955&oldid=7954
Ĉion bonan al vi!

Citaĵo
 Dutaga Restado en Esperantujo

  La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam, kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj. Tian senton mi spertis unuafoje antaŭ kelkaj tagoj post mia esperantistiĝo.

  Komence de la oktobro en 2013, mi ricevis telefonan vokon de unu el miaj retaj amikoj. Ŝi starigis al mi demandon, ĉu mi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj. Surprizite, mi demandis ŝin: “Kun kia celo?”ĉar mi ne estas komercisto. Ŝi daŭrigis, ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante anstataŭ nacilingve. Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon, kompreneble kun granda plezuro. Kvankam antaŭe mi partoprenis en esperantaj kongresoj kelkfoje, tamen multaj homoj parolis nur ĉine sed ne esperante. Esperantan etoson mi neniam spertis.

  Informiĝinte, ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a matene en la 1-a de novembro. Post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero, ke mi povos renkonti ŝin en la hotelo. Post ĉirkaŭ unŭora veturado mi atingis la hotelon. Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon, ĉar mi venis tro frue. Fumante, mi atendis kaj atendadis. Post duonhoro du homoj kune eniris en la akceptejon, sed mi ne sciis, kiuj ili estas. Ni interŝanĝis nur rigardojn kaj ankaŭ ili atendis sidiĝinte. Aŭto haltiĝis ekster la pordo de la hotelo, kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis. Tri el ili estas konataj de mi. Ili estas Ĉielismo, Leandro kaj Aldreno. Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en Esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno. Ekster mia atendo, la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno. Unu el ili nomiĝas Fortego, kaj li ankaŭ estas mia retamiko. Inter la elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro, mia malnova amiko nur interreta, sed mi ne konis lin. Li prezentis sin al mi, ke li estas Trezoro. Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo. Sekve la partoprenantoj venis al la hotelo unu post alia.

  Ni havis tagmanĝon en restoracio tre proksima al la hotelo. Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron, ŝi demandis, kiu estas verdeca. Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7 jaroj interrete, tamen ni neniam renkontiĝis persone. Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro, mi fumis. Ŝi balaiis la tutan manĝoĉambron per sia rigardo, trovis la fumanton, kaj perceptis, ke tiu estas verdeca. Ankaŭ mi sentis, ke ni estas malnovaj amikoj nerenkontitaj dum longa tempo.

  Posttagmeze ni ripozis en la hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte, ni piede vizitis la bibliotekon de iu lernejo por partopreni en la interkonatiĝa vespero. La luksa biblioteko tuj pleniĝis de ĝojo ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj. Nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.

  La sekva mateno estas 2-a de novembro, sabato. Packoro ankaŭ venis al nia jarkunveno laŭ mia invito. Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj antaŭe neniam renkontitaj. Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo, do ŝi devis hejmenreveni post la tagmanĝo. Renkontiĝi kun ŝi estas granda plezuro por mi.

  Posttagmeze nia jarkunveno daŭris. Kvankam la enhavo ne tre interesis min, tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj. Vespere mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou per mia aŭto. La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin, kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj. Ja interesan tempon mi havis.

  Estas mencinda, ke en la jarkunveno mi havis bonŝancon unuafoje renkontiĝi ankaŭ kun aliaj retamikoj de mi. Ili estas Etnan, Kamelia kaj Fabina.

  Dimanĉe, ni devis foriri kontraŭvole post la tagmanĝo. Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj mi hejmenveturis kun espero, ke post laŭeble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #6 je: novembro 21, 2013, 05:55:43 ptm »
Tre bona teksto tute ĝuinda. Mi tamen rimarkis erareton en "mencinda", kiun ni devas skribi "menciInda". La verba radiko estas "mencii", kun duobla "i". Tiu zorgo evitas al ni miskomprenojn. Leginte vian tekston en la Vikio, la legado estis multe pli komforta, per du disigataj kolumnoj, kaj per la ruĝa koloro de la koncernaj vortoj ŝanĝitaj. Mi ŝatus havi la tekstojn per tiu rimedo, se eblus, antaŭdankon! Mi tamen devas enskribiĝi en la Vikion: mi esperas, ke mi sukcesos, en tiu afero ! Mi ĵus provis fari tion, sed ne estas paĝo, en "Administrantoj", kiu sendas al registrilo. Ĉu vi povas helpi min iamaniere ?
Ĝis remesaĝado, kara amiko.
Kore
Petro
« Lasta redakto: novembro 21, 2013, 06:07:09 ptm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« Respondo #7 je: novembro 22, 2013, 10:45:51 atm »
Dankon pro via atentigo de erara vorto. Mi funkciigos la registreblecon, kaj bonvolu registri vin en la sistemo de vikio: http://www.budhano.cn/vikio poste vi povos estigi vian kategorion kaj artikolojn.
Post via registrado, bonvolu informi min, ke mi malfunkciigu la registreblecon denove por eviti rugajn kontojn kaj afiŝojn.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.