BUDDHISMO > Trezorejo de Vero

1-3. Rakonto de Tiso

(1/1)

Miaohui:
1-3.  Rakonto de Tiso

  Se oni tenas malamon en la memoro:

  "Li insultis kaj batis min,

  venkis kaj prirabis min",

  La rankoro estas ne forigebla por ili.

  Se oni ne tenas malamon en la memoro:

  "Li insultis kaj batis min,

  venkis kaj prirabis min",

  La rankoro estas forigebla por ili.

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo en Sravastio, la Budho ĉantis la versaĵojn pri Monaĥo Tiso. Tiso estis kuzo de la Budho kaj iam restis ĉe li. Tiso fariĝis monaĥo nur en sia maljuneco, sed li restis en la pozicio de supera monaĥo kaj tre plezuris kiam la vizitantaj monaĥoj petis lian permeson por servi al li. Aliflanke li ne plenumis la devon laŭ la espero de malsuperaj monaĥoj. Krome, li ofte kverelis kun junaj monaĥoj. Se iu riproĉis lin pri lia konduto, li plendis al la Budho ploretante ĉagrenite kaj ĉagrene.

  Foje, la Instruisto demandis lin: "Tiso, kial vi venis al mi ploretante tiel dolore kaj malĝoje kun larmoj en via okuloj?" La aliaj monaĥoj konsultiĝis inter si: "Se li iros sole, li kaŭzos problemon." Do ili ankaŭ iris kun li. Salutinte la Instruiston, ili sidiĝis respektoplene ĉe iu flanko. Tiso respondis al la Instruisto: "Sinjoro, tiuj monaĥoj insultis min." La Instruisto demandis: "Sed kie vi sidis?" "En ŝtata halo meze de la monaĥejo, Sinjoro." "Ĉu vi vidis tiujn monaĥojn kiam ili alvenis?" "Jes, Sinjoro, mi vidis ilin." "Ĉu vi stariĝis kaj eliris por bonvenigi ilin?" "Ne, Sinjoro, mi ne faris tion." "Ĉu vi helpis transpreni iliajn kunportaĵojn ?" "Ne, Sinjoro, mi ne faris tion." "Tiso, ne tiel agu. Nur vi estas riproĉinda. Petu ilian pardonon. " "Mi ne petos ilian pardonon, Sinjoro."

  La monaĥoj diris al la Instruisto: "Li estis obstina monaĥo, Sinjoro." La Instruisto respondis: "Monaĥoj, jen ne la unua fojo de lia obstineco. Li estis obstina ankaŭ en antaŭa vivo." "Ni ĉiuj scias pri lia obstineco en tiu ĉi vivo, Sinjoro, sed kion li faris en antaŭa vivo?" "Bone, monaĥoj. Aŭskultu," diris la Instruisto. Do li rakontis jenan historion.

  Foje antaŭe, kiam iu reĝo regis en Benareso, asketo nomata Devalo, kiu loĝis en regiono Himalajo ok monatojn, revenis de Himalajoj kun deziro loĝi proksime al la urbo kvar monatojn dum la pluva sezono por salo kaj vinagro. Vidinte du knabojn ĉe la urba pordo, li demandis ilin: "Kie tranoktas enurbiĝintaj monaĥoj?" "En halo de la potfaristo, Sinjoro." Do Devalo iris al la halo de la potfaristo, haltis ĉe la pordo kaj diris: "Se oportunas al vi, Bagavo, mi volas pasigi nokton en via halo." La potfaristo bonvenigis lin en la halo kaj diris: "Mi ne laboras en la halo nokte, kaj la halo estas larĝa. Do tranoktu ĉi tie laŭ via plaĉo, Sinjoro." Nelonge post kiam Devalo eniris la halon kaj sidiĝis, alia asketo nomata Narado revenis de Himalajoj, kaj petis loĝejon de la potfaristo por tranokti. La potfaristo pensis: "Ĉu la antaŭa asketo volas pasigi nokton kun li aŭ ne, mi ne havos respondecon pri tio."

  Do li diris al la ĵus alveninta asketo: "Sinjoro, se la antaŭe atinginta asketo konsentis pro tio, tranoktu ĉi tie laŭ via plaĉo." Do Narado proksimiĝis al Devalo kaj diris: "Instruisto, se vi konsentas, mi volas tranokti ĉi tie." Devalo respondis: "La halo estas larĝa, do envenu kaj tranoktu ĉe flanko." Narado eniris kaj sidiĝis ĉe la asketo, kiu venis antaŭ li. Ambaŭ ili interŝanĝis amikajn salutojn.

  Kiam estis tempo por enlitiĝo, Narado atente rigardis la pozicion de la pordo kaj lokon, kie Devalo kuŝas. Poste, li kuŝiĝis. Sed kiam Devalo kuŝiĝis, anstataŭ en ĝusta pozicio, li kuŝis kruce kaj baris la vojon al la pordo. Rezulte de tio, kiam Narado eliris dum la nokto, li piedpremis la surmatajn harojn de Devalo. Devalo tuj kriis: "Kiu tiel agis?" Narado respondis: "Estas mi, Instruisto. Mi ne sciis, ke vi kuŝas ĉi tie. Bonvolu pardoni min." Narado eliris, lasante Devalon ploranta kvazaŭ rompiĝus lia koro. Devalo pensis en si: "Mi ne lasos lin piedpremi min refoje kiam li envenos." Do li sin turnis kaj kuŝiĝis kun la kapo sur la antaŭa loko de siaj piedoj. Kiam Narado envenis, li pensis: "Antaŭe mi vundis la instruiston. Ĉifoje mi iros pasante liaj piedojn." Tiel li premis la kolon de Devalo kiam li eniris. Devalo kriis: "Kiu vi estas?" Narado respondis: "Estas mi, Instruisto." "Falsa asketo!" diris Devalo, "En la unua fojo vi premis miajn harojn. Ĉifoje vi premis mian kolon. Mi malbenos vin." "Ne kulpigu min, Instruisto. Mi ne scias, ke vi estas kuŝanta en tiu ĉi pozicio. Kiam mi envenis, mi pensis, 'En la unua fojo mi vundis la instruiston, kaj ĉifoje mi eniros pasante liajn piedojn.' Bonvolu pardoni min." "Falsa asketo, mi malbenos vin." "Bonvolu ne tiel agi, Instruisto." Sed Devalo tute ne atentis pri la peto de Narado kaj malbenis lin dirante: "Via kapo disiĝu en sep pecojn ĉe la sunleviĝo."


  Nun Narado konsciis, ke la malbeno falos returne al sia frata asketo. Li kompatis lin, kaj uzis la povon de sia meditado por preventi la sunon de supreniro. Kiam la suno ne povis leviĝi, la reĝo devis interveni kaj petis Devalon indulgi la asketon. Devalo rifuzis. Narado diris al Devalo: "Instruisto, mi lasos la sunon leviĝi per la povo de mia meditado. En la momento de la sunleviĝo, bonvolu teni argilan bulon sur via kapo, mergu vin en akvo kaj malmergiĝu en diversaj lokoj dum via forkurado. Tuj kiam la sunlumo trafos la argilan bulon sur via kapo, ĝi disiĝos en sep pecojn. Do Devalo plonĝis en la akvon, eliris en diversa loko kaj forkuris. Kiam la Budho finis la rakonton, li diris: "Monaĥoj, en tiu tempo, la reĝo estis Anando, Devalo estis Tiso, kaj Narado estis mi mem. En tiu tempo li estis obstina."

  La Budho deadmonis ilin de la malamaj pensoj. Malamo povis esti mildigita nur per pensoj de amikeco.

  Kiam iu persistas, ke li estas insultita, atakita, venkita aŭ prirabita, lia kolero daŭre pliiĝas. La kolero de tia homo estas ne forigebla. Ju pli granda estas la imagita problemo, des pli granda estas lia deziro sin venĝi.
  Vivante en la homa socio oni ofte kverelas unu alian. Kiam okazas tiaj konfliktoj, oni ofte senĉese pensas pri la eraro de aliaj homoj kaj ilia kolero kreskas pro tio. Sed kiam ili indulgas kaj forgesas la eraron al si, ilia kolero tuj malaperas. Tiam ili vivas en trankvileco.

  La paro da versaĵoj montris psikologian principon bazan al emocia regado. Emocio estas korpa ekscitiĝo, kiu komenciĝis je penso. Penso kreas mensan bildon, kiu ekscitas koncernan emocion se oni tenas ĝin en sia memoro. Nur kiam tiu mensa bildo estas ignorita kaj tute ne atentita, tiu emocio malaperas. La Budho konstante admonis al siaj sekvantoj ne sin venĝi sed ĉiam kaj ĉie praktiki paciencon eĉ kiam oni provokas ilin. La Budho laŭdis tiujn, kiuj toleris la erarojn de aliaj eĉ se ili havis povon por sin venĝi. En la Damapado estis multaj ekzemploj, kiuj montras kiel la Budho praktikis paciencon eĉ kiam oni lin serioze kritikis, insultis kaj atakis. Pacienco ne estas signo de malforteco aŭ venkiteco, sed ĝi montras nevenkeblan forton de grandaj homoj. La sekreto de pacienco estas ŝanĝi la mensan bildon aŭ manieron, kiel vi interpretas la situacion. En la Ŝantivadi jataka estas ekzemplo, ke la sanktulo Ŝantivadi estis la antaŭa vivo de Budho Gotamo. La sanktulo senĉese ripetis la penson: "Vivu la reĝo kaj li liberiĝu de damaĝo." kiam liaj membroj estis dehakitaj ĝis morto fare de kruela reĝo, kiu volis testi lian paciencon.

Petro:
En la tria paragrafo, komencante de la fino de la teksto, mi trovis verbon "insitita", kiu nenion signifas. Mi supozas, ke la verbo devus esti "incitita", por respondi al la senco de la kunteksto. Mi petas, ke vi kontrolu, kaj reĝustigu, laŭvole. En sekvanta frazo, estas troa "li" en "Ju pli li granda". Post "Des pli" la frazo taŭge konvenas.
Mi ne vidis alian eraron en tiu longa teksto, kiu estas sufiĉe komprenebla.
Samideane
Petro

Miaohui:
Dankon por via akurata helpo, kara samideano.
En la nova versio mi faris modifon kaj korektis la trovitajn erarojn. La tradukon mi uzos por cxisemajna elsendo, do se vi havos tempon, bonvolu tralegi la novan version por kontroli, cxu estas aliaj korektindaj eraroj.
Antaŭdankon por via helpo!

Petro:
En la lasta paragrafo de la teksto, estas troa "se" en la tria frazo. Poste, vi skribis "Narada" en du lokojn, kiam devus esti "Narado". Poste mi ne vidis aliajn erarojn. Mi esperas, ke ne estas. Mi tute legis la tekston rapide, do mi pardonpetas pro mankoj, se restas kelkaj el ili.
Salutojn.
Kore
Petro

Miaohui:
Dankon por via akurata respondo.
Mi jam voĉlegis ĝin kaj ankaŭ faris plian modifon dum mia voĉlegado.
Ĉion bonan al vi!

Navigation

[0] Message Index

Go to full version