BUDDHISMO > Trezorejo de Vero

1-2. La rakonto de Matakundalio

(1/1)

Miaohui:
1-2. La rakonto de Mandakundalio

  "Menso antaŭiras ĉiujn ekzistaĵojn.

  Menso estas la ĉefo kaj faras ilin.

  Se oni parolas aŭ agas

  kun klara kaj konfida menso,

  Feliĉo sekvas rezulte de tio

  Kiel homa ombro neniam forlasebla."

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho diris tion rilate al juna bramano Matakundalio'

  Matakundalio estis juna bramano. Lia patro Adinapubako estis tre avara kaj neniam donis almozon. Eĉ la orajn ornamaĵojn por lia sola filo li mem faris por ŝpari laborkotizon. Kiam lia filo malsaniĝis, li ne petis helpon de kuracisto ĝis estis tro malfrue por savi la filon. Kiam li konsciis, ke la filo estas mortanta, li portis lin eksteren sur la verando por ke neniu venanta al lia domo vidu liajn havaĵojn.

  Tiumatene la Budho finis la kompateman meditadon kaj vidis per sia supernatura scio, ke Matakundalio kuŝas malsana sur la verando. Do la Budho staris ĉe la pordo de bramano Adinapubako kiam li iris en urbon Sravastio por almozpeti manĝajon kun siaj disĉiploj. La Budho elsendis faskon da lumradio kaj altiris la atenton de la junulo, kiu kuŝas fronte al la interno de la domo. La junulo vidis la Budhon, sed li estis tre malforta, kaj nur povis esprimi sian kredon en la menso. Sed tio estis sufiĉa. Post kiam li forpasis kun sia kredo al la Budho, li renaskiĝis en Tavatirsa ĉielo.

  De sia ĉiela loĝejo, Matakundalio vidis, ke lia patro funebras ĉe lia tombejo. Li aperis antaŭ la maljunulo en sia antaŭa formo. Li diris al la patro pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo kaj urĝigis lin inviti la Budhon al manĝo. En la domo de Adinapubako oni demandis, ĉu homoj povas renaskiĝi en ĉiela mondo nur per sia kredo en la menso sen doni almozon aŭ observi moralajn preceptojn. La Budho invitis Matakundalion aperi en la nuna formo. Matakundalio sin montris en siaj ĉielaj ornamaĵoj kaj diris al ili pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo. Nur tiam la aŭskultantoj konvinkiĝis, ke la filo de bramano Adinapubako atingis tiel grandan gloron per la sia kredo en la menso al la Budho.

  Ĉiuj travivaĵoj de homo venas el liaj pensoj. Se iliaj pensoj estas bonaj, liaj vortoj kaj kondutoj estas ankaŭ bonaj. La rezulto de bonaj pensoj, vortoj kaj kondutoj estos feliĉo. La feliĉo neniam forlasas homon, kies pensoj estas bonaj. Feliĉo ankaŭ ĉiam sekvos lin kiel lia ombro neniam forlasas lin.

Petro:
En la titolo de tiu artikolo, mi rimarkis, ke vi skribis "Mandakundalio", sed poste, en la teksto mem, mi trovas "Matakundalio", du aŭ trifoje. Ĉu la afero gravas ? Laŭ mi, tio estas detalo, sed kiu scias ?
Dankon por via klarigo, ĉi teme.
Koran saluton
Petro

Miaohui:
Dankon por via atentigon, kara amiko!
Pardonu, ke mi eraris pri la nomo en la titolo. La ĝusta nomo estas matakundalio.
Kvankam mi jam faris disaŭdigadon, tamen mi ankoraŭ korektis la eraron por estonta versio.
Ĉion bonan al vi!

Navigation

[0] Message Index

Go to full version