Aŭtoro Fadeno: 2-30. Subada, la lasta disĉiplo  (Legita 3261 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-30. Subada, la lasta disĉiplo
« je: oktobro 12, 2013, 04:16:32 ptm »
  2-30. Subada, la lasta disĉiplo de la Budho

  Vaganta ermito Subada hazarde restis en Kusinaga kaj decideme iris al la Budho kiam li informiĝis, ke la Budho baldaŭ forpasos. Subada havis problemojn ne solveblajn, sed li certis, ke la Budho povos respondi liajn demandojn kaj forigi liajn dubojn.

  Do Subada iris en la sala-arbaron kaj demandis al Ananda, ĉu li rajtas vidi la Budhon. Ananda respondis: “Amiko Subada, la Budho estas tre laca, do ne ĝenu lin.”

  Subada petis trifoje, sed Ananda respondis ĉiufoje en sama maniero.

  La Budho kaptis vortojn de la parolo inter Ananda kaj Subada. Li vokis Anandan al si kaj diris: “Ne detenu Subadan de vizito al mi, Ananda. Lasu lin veni. Kion ajn Subada demandos min, tion li faros nur pro deziro al scio sed ne por ĝeno al mi. Kaj li povos rapide kompreni, kion ajn mi diros por respondi liajn demandojn. ”

  Akirinte la permeson, Subada proksimiĝis al la Budho, salutis lin kaj diris: “Gotamo, multaj famaj religiaj instruistoj donas instruojn diferencajn de la viaj. Ĉu ili ĉiuj trovis la veron kiel ili asertis? Aŭ ĉu nur iom el ili trovis la veron dum aliaj ne?”

  “Sufiĉe, Subada,” respondis la Budho, “Vi ne bezonas maltrankviliĝi pri la instruoj de aliuloj. Aŭskultu min kaj atentu, kion mi diras. Mi sciigos vin pri la vero.”

  “Se en iu ajn doktrino aŭ instruo ne ekzistas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj jam fariĝis sotapana, sakadagami, agami aŭ arahanto, la kvar niveloj de sankteco. Sed en tiuj instruoj, kie estas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En mia instruo troviĝas la Nobla Okera Vojo, do ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En neniu skolo de aliaj religiaj instruistoj oni povas trovi tiajn sanktulojn. Nur se miaj disĉiploj vivas prave kaj observas miajn preceptojn aŭ trejnajn regulojn, al la mondo neniam mankas geniaj arahantoj.”

  Poste Subada petis, ke la Budho akceptu lin al la monaĥa komunumo, kaj la Budho konsentis pri tio. Tiel Subada fariĝis la lasta konvertinto kaj disĉiplo de la Budho kiel Kondana estis la unua konvertinto kaj disĉiplo en la ĉerva parko ĉe Benareso antaŭ 45 jaroj.

  Subada fariĝis arahanto en mallonga tempo per sia honesta kaj diligenta klopodo laŭ la instruo de la Budho.
« Lasta redakto: oktobro 18, 2013, 11:15:49 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-30. Subada, la lasta disĉiplo
« Respondo #1 je: junio 23, 2014, 12:10:38 atm »
Ekzerco 2-30. Subada, la lasta disĉiplo
  1. Kial Subada vizitis la Budhon?
  2. Kion la Budho diris al Ananda kiam li volis malhelpi Subadan proksimiĝi al la Budho?
  3. Kie troviĝas la arahantoj kaj sanktuloj?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.