Aŭtoro Fadeno: 2-31. La lastaj vortoj de la Budho  (Legita 3216 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-31. La lastaj vortoj de la Budho
« je: oktobro 15, 2013, 04:57:23 ptm »
  2-31. La lastaj vortoj de la Budho

  Post la parolado al Subada, la Budho denove diris al Ananda: “Ananda, eble iuj el vi diros, ‘Neniun instruiston ni havos sen Budho, la supera instruisto.’ Ne, Ananda, ne tiel pensu. Kia ajn doktrino kaj disciplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso.”

  Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: “Se iu el vi havas dubojn pri la budho, darmo aŭ samgo, demandu min en la nuna tempo, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min dum mi ankoraŭ vivis kun vi.”

  Sed la monaĥoj nenion diris. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj sin tenis silentaj. La Budho tiel diris al la monaĥoj trifoje, sed ricevis neniun respondon.

  La Budho diris: “Eble vi nenion demandis al mi pro via respekto al la instruisto. Do unu el vi diru tion al alia.” La disĉiploj ankoraŭ silentis.

  Tiam Ananda diris al la Budho: “Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉitie havas neniom da dubo kaj demando pri la budho, darmo kaj samgo, aŭ pri la vojo kaj metodo de trejnado kaj konduto.”

  “Por vi, Ananda,” diris la Budho, “tio eble estas la afero de fido kaj kredo. Sed, Ananda, mi scias bone, ke neniu monaĥo veninta ĉitien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. La plej postiĝinta el ĉiuj 500 monaĥoj ĉitie estas sotapana, anstataŭ viktimo falonta al malsuperaj statoj de ekzisteco, kaj ili ĉiuj certas pri sia destino al la iluminiĝo.”

  Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris la lastan instruon:

  “Atentu, monaĥoj. Jen mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝiĝemaj. Ili ne daŭras longe. Pene laboru por atingi vian propran liberiĝon.”

  Poste, la Budho enmeditiĝis pli kaj pli profunden de nivelo al alia. Sekve li elmeditiĝis lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzi lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.

  La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en la jaro 543 a.K, en la plenluna tago de majo, la fama Vesako laŭ hinda kalendaro.
« Lasta redakto: oktobro 25, 2013, 06:07:11 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-31. La lastaj vortoj de la Budho
« Respondo #1 je: junio 23, 2014, 12:11:59 atm »
Ekzerco 2-31. La lastaj vortoj de la Budho
  1. Kiu estas nia instruisto post la forpaso de la Budho?
  2. Ĉu iu ajn havis dubon por klarigi?
  3. Kial?
  4. Kio estis la lastaj vortoj de la Budho?
  5. Kiel kaj kiam la Budho forpasis?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.