Aŭtoro Fadeno: 2-29. La lasta manĝo de la Budho  (Legita 3301 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-29. La lasta manĝo de la Budho
« je: oktobro 12, 2013, 03:54:52 ptm »
  2-29. La lasta manĝo de la Budho

  Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pava, Cunda, la filo de vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadava aŭ “porka plezuro”. Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis bongusta kaj speciala plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko.

  La Budho konsilis, ke Cunda servu al li nur per sukaramadava pretigita de si kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Post manĝo, la Budho diris al Cunda: “Cunda, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadava. Mi certas, ke neniu krom la Budho en la mondo povos digesti la manĝaĵon.”

  “Jes, Sinjoro,” respondis Cunda kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho instruis la Darmon al li kaj ankaŭ laŭdis lin, ke lia manĝaĵo refreŝigis la Budhon post lia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de lakso, je kio li malsaniĝis antaŭe. Pikaj doloroj ege turmentis lin, sed li povis elteni la suferon per forto de sia volo. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinaga malproksime je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de sala-arboj ekster la urbo.

  La Budho sin banis lastafoje en Kakuta rivero. Ripozinte momenton, li diris: “Nun eble iuj faros Cundan bedaŭri pro la manĝaĵo, kiu malsanigis min. Ananda, se tio okazos, vi devas informi lin pri via rekta aŭdo de la Budho, ke oferi manĝajon estas meritplena afero por li. Diru al li, ke per du oferoj al la Budho oni akiras same grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĵus antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho.

  Poste li diris: “Ananda, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi estas laca kaj volas kuŝiĝi.”

   Ĝuste tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Ananda: “Ananda, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj sekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone.”
   
  Momenton poste oni rimarkis, ke Ananda estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: “Mi estas ankoraŭ lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Min forlasos la majstro tiel bonkora!”
   
  La Budho sendis por Ananda kaj diris al li: “Jam sufiĉe, Ananda! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke nepre okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero.”

  “Ananda, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sinceraj. Vi jam gajnis meriton, Ananda. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo.”

  “Nun vi povas iri, Ananda. Sed iru en Kusinaga kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos en nirvanon. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ lia forpaso.”

  Ananda akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinaga por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojis. Ĉiuj homoj de Kusinaga iris al ambaŭ sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li por adiaŭi lin.

  Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn budhanojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato kun la Budho. Ili estas:

  1. Lumbini, la naskiĝloko de la Budho

  2. Bodigaja, kie la Budho iluminiĝis

  3. Sarnato, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje

  4. Kusinaga, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.
« Lasta redakto: oktobro 18, 2013, 10:54:11 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-29. La lasta manĝo de la Budho
« Respondo #1 je: junio 23, 2014, 12:09:03 atm »
Ekzerco 2-29. La lasta manĝaĵo de la Budho
  1. Kiu oferis la lastan manĝon al la Budho?
  2. Kio estis la nomo de la manĝo preparita de Cunda?
  3. Kio estis la admono de la Budho al Cunda pri la resta manĝaĵo?
  4. Kio okazis al la Budho post lia manĝo?
  5. Kion la Budho diris al Anando pri la manĝo de Cunda?
  6. Kial Ananda ploris?
  7. Kian mesaĝon la Budho sendis per Anando al la homoj en Kusinaga?
  8. Kio estas la kvar lokoj vizitindaj por la fidelaj sekvantoj de la Budho?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.