Aŭtoro Fadeno: Monaĥejo Tiefosi  (Legita 5052 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Monaĥejo Tiefosi
« je: januaro 09, 2013, 09:44:52 ptm »
Monaĥejo Tiefosi 
 havas longan historion. Laŭ historiaj notoj, Malvermeta Monaĥejo konstruiĝis sur Malvarmeta Monto dum la lasta periodo de Sui-dinastio (581-619 p.K). Dum Ming-dinastio (1368-1644 p.K) en la monaĥejo prezidis Monaĥoj Ljaŭkun, Ljaŭĉan, Ljaŭŝji kaj Ljaŭĉe, kies pentraĵoj estas vivecaj kaj restas ĝis nun. Tiam la monaĥejo estis prospera kaj en ĝi loĝis pli mil monaĥoj kaj multaj upasakoj. Dum la regperiodo de Reĝo Wanli en Ming-dinastio, incendio okazis en la monaĥejo, kaj ĉio forbruliĝis krom nur fera budha statuo alta de 2.2 metroj. Oni movis la feran statuon ĉe la montpiedon, kie estis ruino de malnova stacio ĉe la Silka Vojo. Nova monaĥejo konstruiĝis en la nomo Tiefosi (Monaĥejo de Fera Budho) pro la fera statuo. Poste fuĝantoj kaj vagantoj ekkonstruis dometojn kaj fiksloĝiĝis ĉe la monaĥejo, kaj kaj de tio iom post iom estiĝis granda vilaĝo, kies nomo estas ankaŭ Tiefosi.

  En la periodo de la Ĉina Respubliko multaj haloj en la monaĥejo malkonstruiĝis por fondi lernejon, kaj restis nur malnova halo ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio. Poste oni detruis ankaŭ la malnovan halon kaj detruis la feran statuon de la budho en tiama politika movado. En la monaĥejo restas nur tolaj pentraĵoj de tri budhoj kaj de ceremonio por elliberigi terajn kaj marajn vivestaĵojn. Oni konservis la ilin aparte en la Kultura Domo de la Gubernio kaj Muzeo de imperiestrina tombejo en Monteto Qianlin kiel historiajn restaĵojn. Post la efektiviĝo de registara politiko pri religioj, ke oni havas rajton kaj liberecon por sia kredo, la lokaj budhanoj invitis Majstron Ĝenŭen (Zhenwen) por refondi la monaĥejon. Majstro Ĝenŭen monaĥiĝis en 1941, ordiniĝis kiel bikŝuo en Monaĥejo Gŭanĝi (Guangji) de Pekino, kaj iam estis estroj en diversaj monaĥejoj en Pekino, Sicŭan (Sicuan) kaj aliaj lokoj sinsekve.

  En 1985 Majsro Ĝenŭen decidis konstruigi la monaĥejon en la loko de la antaŭa monaĥejo post la interkonsiliĝo kun lokaj registaroj kaj gvitantoj, kaj komencis la konstruadon. Li farigis feran budhan statuon altan je du metroj en 1991, kaj konstruigis halon por ĝi. Tiel la monaĥejo konformiĝis kun sia nomo.

  Nun en la monaĥejo estas tri pordoj, pordaj haloj, turoj por tamburo kaj sonorilo, halo de Ĉielaj Reĝoj, Halo por la Budho, Halo por Fera Budho, Etaĝdomo por Budhismaj Sutroj, Halo por Predikado, Halo por Patrono de budhismo, Halo por Patriarkoj, Manĝejo, Abatejo, Liberejo kaj duetaĝaj loĝdomoj. La konstruaĵoj kovras areon de 16000 kvadrataj metroj. Kun kompakta aranĝo kaj fajnaj strukturoj de konstruaĵoj, Tiefosi fariĝis fama monaĥejo por lerni kaj praktiki budhismon. Nun en la monaĥejo estas tri ekzempleroj da Tripitakaj Verkoj de Budhismo. La sonoj de matena sonorilado, vespera tamburado kaj la recitado de sutroj aŭdiĝas eĉ malproksime. Sennombraj homoj budhaniĝis en la monaĥejo.

  Post la forpaso de Majstro Ĝenŭen en 2000, Majstro Ŝoŭjan (Ŝouyang), lia disĉiplo, transprenis la respondecon administri la monaĥejon laŭ lia volo. Majstro Ŝoujan kolektis monkontribuon kaj konstruigis halojn por Budhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo kune kun apartaj statuoj en la monaĥejo, kaj konstruigis pagodon kaj pagodan korton sur la Malvarmeta Monto. Krom tio, li ankaŭ gvidis budhanojn de la monaĥejo planti arbojn kaj florojn, kaj tiel faris la monaĥejon pli bela kaj kvieta.

  Nun la konstruado de la monaĥejo jam atingis la antaŭan celon, kaj konstruaĵoj jam havas deziritan skalon. Do oni elkore bonvenigas budhanojn el diversaj budhismaj skoloj kaj diversaj landoj, kaj eklaboras por eduki budhanojn. Nun ni jam fondis apartajn kursojn por budhismo kaj Esperanto, por provizi pli favorajn kondiĉon kaj medion por budhismaj praktikado, lernado, disvastigo, kaj ankaŭ diversaj aktivadoj pri budhismo kaj Esperanto.

 
« Lasta redakto: marto 29, 2013, 04:39:26 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #1 je: marto 29, 2013, 12:08:42 atm »
Mi trovis multajn vortojn, kiujn mi ne komprenis. Se vi havus la tempon, eble vi povos klarigi ilin al mi :
- "malvermeta", mi ŝanĝis al "ḿalvArmeta".
- "rujno", laŭ mi, egalas al "ruino".
- kio estas bikŝuo ? Mi trovis tiun vorton kun klarigo "monaĥo", sed en monaĥejo ĉu oni povas trovi alian loĝanton ? Eble lia rango estas supera, ĉar li devenas de pli granda urbo kiel Pekino, ĉu ?
- kio estas Patrono, Pramajstroj kaj Ksitigarbo ? Ĉu skalon, oni povus anstataŭigi per "ŝtuparo', ĉar "skalo" prezentiĝos pli la ilon por grimpi al la supraj etaĝoj ol la konstruaĵo por ilin atingi.
Mi denove dankas vin por tiuj klarigoj, kiuj ebligas al vi praktikadi la lingvon, kiel mi faras mem.
Ĝis, kara amiko.
Afable
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #2 je: marto 29, 2013, 04:51:42 ptm »
Dankon por via atentaj tralego kaj korektado. Mi  publikigis malnetaĵon pro senatentemo kaj en la artikolo estas iom da tajpaj eraroj. Nun mi faris iom da modifo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Foto de Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #3 je: julio 09, 2013, 05:43:07 atm »
Monaĥejo Tiefosi
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.