Aŭtoro Fadeno: 2-28. La lastaj tagoj de la Budho  (Legita 3715 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-28. La lastaj tagoj de la Budho
« je: oktobro 08, 2013, 05:32:29 atm »
  2-28. La lastaj tagoj de la Budho

  Oni notis multajn okazaĵojn en la vivo de la Budho sen preciza tempo post lia aĝo de 55 jaroj, sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro notiĝis kaj datiĝis en Maha Parinibana Sutro.

  Kiam la Budho atingis sian okdekan jaron, li sentis, ke baldaŭ finiĝos lia vivo. Kvankam li suferis de maljuneco kaj malsanoj kiel ĉiuj aliaj homoj, tamen li estis malsama ol ordinaruloj. Li povis subigi la dolorajn sentojn de sia korpo per la mensaj povoj disvolviĝintaj en la supera trejnado. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto eĉ se lia korpo malfortiĝis.

  En la lasta jaro de sia vivo, li decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinaga, malgranda vilaĝo en norda Hindio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiaj Raĝagaha kaj Savati, en kiuj plenas de homoj, komercistoj kaj reĝoj.

  Li ekvojaĝis de Raĝagaha, la ĉefurbo de Magada. Li iris per piedoj, akompanate de Ananda kaj multaj disĉiploj. La vojo estis tre longa kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn dum la vojaĝo. Tiam, jam forpasis Rahula kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalana kaj Sariputa, ambaŭ ĉefaj disĉiploj de la Budho.

  En la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. Multaj instruoj de la Budho temis pri la admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili.

  Li memorigis la disĉiplojn pri la instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Lia alia instruo temis pri la kvar metodoj, por ke oni kontrolu, ĉu iu instruo vere devenis de la Budho, komparante ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disĉiplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho.

  La instruo, kiun la Budho donis fojfoje dum multaj restadoj en la lasta vojaĝo, estis prediko pri la fruktoj el sekvado al la tri partoj de Nobla okera vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi liajn disĉiplojn liberiĝi el ĉiuj suferoj.
« Lasta redakto: oktobro 12, 2013, 09:35:52 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-28. La lastaj tagoj de la Budho
« Respondo #1 je: oktobro 08, 2013, 05:02:33 ptm »
En la 3a alineo, vi uzis "Indio", por paroli pri barata lando, aŭ "Hindio". Se iu serĉus "Indio", li trovus la elementon In, atomnumero 49, kiu respondas al blanka metalo. Plurale, tiu vorto estas malnova nomo por ambaŭ partoj de Ameriko, do ĝi ne estas ĝusta. Kiam oni uzas Barato, la dua senco estas Hindio. Do, prefere mi uzos tiun vorton, kun "H". Vi faros laŭvole. Mi estas leganta libron de Sinjoro Ŝerpijo, nome "Vojaĝo tra la vortoj", kiu estas eminenta konstruo pri vortoj. Petu Michel, ĉu li uzas ĝin...
Kore kaj afable
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-28. La lastaj tagoj de la Budho
« Respondo #2 je: oktobro 09, 2013, 06:05:17 atm »
Jes, mi devas uzi "Hindio" en mia traduko.
La eraro jam korektiĝis dum modifado de mia traduko. Dankon por via helpo!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-28. La lastaj tagoj de la Budho
« Respondo #3 je: junio 23, 2014, 12:06:59 atm »
Ekzerco 2-28. La lastaj tagoj de la Budho
  1. Kian noton estas la Maha Parinibana sutro?
  2. Kie la Budho decidis pasigi siajn lastajn tagojn?
  3. Kiuj grandaj disĉiploj de la Budho forpasis antaŭ la Budho?
  4. Kio estis la kutimaj insturoj de la Budho en sia lastaj tagoj?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.