Aŭtoro Fadeno: 2-26. Budha sinteno al mirakloj  (Legita 3655 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-26. Budha sinteno al mirakloj
« je: septembro 28, 2013, 01:50:56 ptm »
2-26. Budha sinteno al mirakloj

  Kiam la Budho vivis en Nalanda ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevada iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: “Sinjoro, Nalanda estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj, kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalanda konfidu al la Honorulo pli forte.”

  La Budho respondis: “Kevada, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere.” La Budho respondis same kiam Kevada petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specaj supernaturaj povoj:

  Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.

  Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.

  Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.

  Se oni prezentas antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiaj mondajn miraklojn,suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas iluminiĝon al homoj por liberigi ilin el la suferado.

  La tria speco de supernatura povo, kvankam nomita “miraklo”, helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki.

  La nuraj mirakloj,kiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plenan de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi tiun regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon efemeran, suferan kaj sendependan de la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj “mirakloj”, kiujn vi povas prezenti.

  Tiu admono al Kevada ankaŭ kondukis disĉiplinan regulon, kiu detenas monaĥojn de aplikado al mirakloj por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindola.

  Arahanto Pindola Baradŭaĝa famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de alta loko kaj instigis al ĉiuj sanktuloj por depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon.

  Pindola Baradŭaĝa flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindola Baradŭaĝa alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la amaso de la monaĥoj, dirante: “Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn.”
« Lasta redakto: aŭgusto 26, 2014, 05:15:32 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« Respondo #1 je: septembro 30, 2013, 08:56:32 ptm »
Mi trovis vian tekston senerara, krom aldono de komo, kiam ŝanĝas la propozicio elparolata, ĉar la verbo ne estas sama. Ekz. en la frazo "vi devas instrui tiun sin liberigi el pasio", vi povas konstati, ke du verboj kune ekzistas kun objektoj montrataj de la akuzativo, do la unua propozicio estas ĉe la unua verbo "instrui", poste post la objekto "tiun", vi estas devigata skribi komon, poste venas la dua propozicio "sin liberigi el pasio", fina punkto. "sin" rolas kiel objekto ĉe la dua verbo. Do la ĝusta frazo estu "vi devas instrui tiun, sin liberigi el pasio.".
Se vi nebone komprenis, ne hezitu skribi al mi private, kiel ni jam faris, en la pasinteco. (retadreso: chibleur.pierre@wanadoo.fr)
Dankon por via atento.
Kore kaj amike
Petro
« Lasta redakto: oktobro 01, 2013, 01:22:19 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« Respondo #2 je: oktobro 02, 2013, 08:19:31 atm »
Dankon por via atentigo, kara amiko!
Dum korektado al mia traduko mi jam faris modfion laŭ via propono, do bonvolu tralegi ĝin refoje por trovi aliajn erarojn eventualajn.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« Respondo #3 je: junio 23, 2014, 12:01:49 atm »
Ekzerco 2-26. La sinteno de la Budho al Mirakloj
  1. Kiu petis la Budhon asigni monaĥon por ludi miraklojn?
  2. Kiomspecaj mirakloj estis?
  3. Kia supernatura povo helpas homojn fini la suferadon?
  4. Priskribu la okazon de mirakla povo montrita de Pindola.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.