Aŭtoro Fadeno: 2-25. La spegulo de la Darmo  (Legita 3379 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-25. La spegulo de la Darmo
« je: septembro 09, 2013, 04:49:51 atm »
  2-25. La spegulo de la Darmo

  La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaha akompanate de Ananda kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo kaj restis tie iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.

  Ili haltis ĉe loko nomata Brika Halo en malgranda vilaĝo Nadika. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Ananda volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.

  La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: “Estas tute nature por homoj morti. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam homoj mortas. Do mi donos al vi kurson nomatan “La Spegulo de la Darmo” per kiu nobla disĉiplo povas prediki per si mem: “Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas Sotapana anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.”

  “Ananda, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pripensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.”

  “Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki per si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, besta mondo, anima mondo kaj aliaj statoj suferaj kaj malfeliĉaj.”

  Post la kurso ĉe Nadika, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis sian vojon al Vesali.
« Lasta redakto: oktobro 03, 2013, 03:04:55 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-25. La spegulo de la Darmo
« Respondo #1 je: junio 23, 2014, 12:00:28 atm »
Ekzerco 2-25. La spegulo de la Darmo
  1. Kial la forpasintaj monaĥoj kaj laikaj sekvantoj estis sotapanaj?
  2. Kiu ne plu naskiĝos en malsuperaj statoj?
  3. Kiel homo atingas sanktecon?
  4. Kie kaj al kiu la Budho donis instruon “La spegulo de Darmo”?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.