Aŭtoro Fadeno: 2-23. Monaĥina komunumo  (Legita 3213 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-23. Monaĥina komunumo
« je: aŭgusto 31, 2013, 11:22:53 atm »
  2-23. Monaĥina komunumo

  En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavatu por denove viziti la patron kaj instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.

  Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post nelonga restado en Kapilavatu.

  Maha Paĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.

  Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.

  “Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.

  “Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.

  Do Ananda petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”

  “Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.

  “Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite pro la respondo de la Budho.

  “Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas observi monaĥinajn regulojn pri la Ok Kondiĉoj, ŝi kalkuliĝos kiel ordinita monaĥino.

  Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.

  La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj. 
« Lasta redakto: septembro 27, 2013, 05:47:28 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-23. Monaĥina komunumo
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 11:56:23 ptm »
Ekzerco 2-23. Monaĥina komunumo
  1. Kiu estis Maha Paĝapati Gotami?
  2. Kial ŝi proksimiĝis al la Budho?
  3. Kion ŝi faris kiam la Budho rifuzis fari ŝin monaĥino?
  4. Kial establiĝo de monaĥina komunumo estis historia evento?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.