Aŭtoro Fadeno: 2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj  (Legita 2456 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
« je: aŭgusto 31, 2013, 07:51:15 atm »
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj

  Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.

  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”

  Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro, estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere  certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.”

  La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre donu almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”

  Tiu budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.

  Rimarko: En la teksto temas pri alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.
« Lasta redakto: septembro 19, 2013, 02:19:06 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 11:52:04 ptm »
Ekzerco 2-21. La sinteno de la Budho al aliaj religiaj instruistoj
  1. Kion la religia instruisto postulis Upali fari?
  2. Kion la Budho konsilis al Upali kiam li petis, ke la Budho akceptu lin kiel disĉiplon.
  3. Kion admonis la Budho, akceptinte Upali kiel sian disĉiplon?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.